Angelo Ogbonna
Aspekto
Angelo Ogbonna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Obinze Angelo Ogbonna |
Naskiĝo | 23-an de majo 1988 (36-jaraĝa) en Cassino |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Angelo Ogbonna estas itala futbalisto de familie niĝeria deveno. Li naskiĝis la 23-an de majo 1988 en Cassino, provinco Frosinone, Italio, do nun estas 36-jara. Ekde la jaro 2006 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Torino FC.
Krome Angelo Ogbonna ekde la jaro 2011 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, en kiu ĝi atingis la duan pozicion, kaj en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016, en kiu ĝi post longa kaj egalforta lukto malvenkis kontraŭ la germana teamo en la kvaronfinalo. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-21-jaruloj.
|
|