Konrádovce
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]Konrádovce, hungare Korláti estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
- Areo: 8 km²
- Supermara alteco: 240 m
- Loĝantaro: 300
- Poŝtkodo: 980 32
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Konrádovce situas sur malebenaĵo, en valo de rojo, fine de sakovojo. Fiľakovo troviĝas 23, Rimavská Sobota 28 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1341 en formo "Conradfeulde". En 1910 loĝis en Korláti 1145 da homoj, (1046 hungaroj, 39 germanoj, 28 slovakoj, 5 kroatoj kaj aliaj). Ĝis Traktato de Trianon Korláti apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Fülek, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Konrádovce 331 da homoj, (257 hungaroj, 67 slovakoj, po 1 cigano, ĉeĥo kaj ruteno).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al Dipatrino de 1939
- klasikisma kastelo el la 19-a jarcento
- minejo pri bazalto longe uzata