Sečianky
Sečianky, hungare Ipolyszécsényke estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.
- Areo: km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 400
- Poŝtkodo: 991 10
- Aŭtokodo: VK
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo situas laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Veľký Krtíš troviĝas 29 km-ojn for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1243 en formo "terra Zelchan". En 1910 loĝis tie 503 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 421 da homoj, (369 hungaroj, 27 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katolika preĝejo omaĝe al la sanktuloj Kosmaso kaj Damiano el la 13-a jarcento, en 1754 barokiĝis
- klasikisma kastelo de Lipthay (liptai) el la 19-a jarcento
- paroĥo el la 19-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Ipolyszécsényke naskiĝis hungara grafikisto Ádám Cziglényi.