[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

KOBRA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 08:39, 9 okt. 2024 farita de Sj1mor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
KOBRA
arta movado
artista grupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 8-a de novembro 1948 vd
Fino 1951 vd
Lando(j) Belgio vd
Situo Municipo Kopenhago
Fondinto(j) Asger Jorn • Christian Dotremont • Joseph Noiret • Karel AppelConstant Nieuwenhuys • Guillaume Cornelis van Beverloo vd
vdr

KOBRA (aŭ KoBrA) estas artista movado kiu kreiĝis en 1948 kaj malaperis en 1951. Ĝi ekestis kiel reago kontraŭ la "absurda disputo" inter abstraktismo kaj figurismo.

Ĝia nomo estas pruntita de la unuaj literoj de "Kopenhago, Bruselo, Amsterdamo" de kie originas la fondintoj: Christian Dotremont, Joseph Noiret, Asger Jorn, Karel Appel, Constant Corneille (Guillaume Cornelis van Beverloo), Pierre Alechinsky, Pol Bury, Henry Heerup, Egill Jacobsen, Carl-Henning Pedersen, Jacques Doucet kaj Jean-Michel Atlan.

Ĝi referencas al norda popolarto, al praarto, al la infanaj desegnaĵoj, al esprimismo kaj al superrealista aŭtomatismo. Venintaj el la superrealismo — tial tre implikitaj en la komunista movado — la Kobra-anoj disiĝas el la komunistoj kiam ĉi tiuj elektas la socialisman realismon. Inklinante al eksperimentado kaj viveco, ili tiam proksimiĝas al liberecana poezieco.

La movado dissolviĝas en 1951, unuflanke pro disopiniiĝoj kaj rivalecoj, aliflanke pro la malsano de la du ĉefaj anoj, Jorn kaj Dotremont; tiel, Kobra, ja laboratorio de artaj spertoj, poste utilos al ĝermo de la individuecoj. Tamen Christian Dotremont, teoriisto kaj ĝenerala sekretario de la movado dum ties trijara ekzistado, restos por la grupanoj ligilo inter ili. Ĝiaj ideoj influos Situaciistan Internacion.