Espoo
Espoo - Esbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbo • komunumo • urbego • geografia objekto | |||||
| |||||
www.espoo.fi | |||||
Gubernio | Suda Finnlando | ||||
Provinco | Uusimaa | ||||
Fondita | 1963 | ||||
Areo | 312 km² | ||||
Loĝantaro | 234,000 | ||||
Finnlingvaj | 85,6% | ||||
Svedlingvaj | 8,8% | ||||
- Koordinatoj: 60° 13′ N 24° 40′ O / 60.217 °N, 24.667 °O (mapo)Koordinatoj: 60° 13′ N 24° 40′ O / 60.217 °N, 24.667 °O (mapo)
Espoo svede Esbo, estas urbo en suda Finnlando en provinco Uusimaa en gubernio Suda Finnlando. Espoo situas okcidente de Helsinki kaj estas parto el metropola regiono de Helsinki. Espoo estas la dua plej granda urbo en Finnlando kaj havas 234 000 loĝantojn. La areo de Espoo estas 312 km².
Origine Espoo estis svedlingva kampara regiono sed pro la situo apud Helsinki ĝi komencis fariĝi urbo. Espoo komencis rapide kreski post la fariĝis urbo en 1963. La finnlingvanoj fariĝis plimulto en 1940-aj jaroj kaj en 1950-aj jaroj la kvanto de svedlingvaj loĝantoj malkreskis de 43,1 % (en 1950) al 23,5 % (en 1960). En jaro 2005 el loĝantoj 194 656 (85,6 %) parolis la finnan kaj 20 067 (8,8 %) la svedan kiel gepatran lingvon.
Evoluo de loĝantaro
Jaro | | | Loĝantoj |
---|---|---|
1.1.1901 | | | 5 888 |
1.1.1910 | | | 7 891 |
1.1.1920 | | | 8 817 |
1.1.1930 | | | 11 370 |
1.1.1940 | | | 13 378 |
1.1.1950 | | | 22 874 |
1.1.1960 | | | 53 042 |
1.1.1970 | | | 92 655 |
1.1.1980 | | | 133 835 |
1.1.1985 | | | 153 019 |
1.1.1990 | | | 169 833 |
1.1.1995 | | | 186 507 |
1.1.2000 | | | 209 667 |
1.1.2005 | | | 227 472 |
1.1.2006 | | | 231 704 |
30.9.2006 | | | 234 185 |
Esperanto en Espoo
Vilho Setälä loĝis siajn lastajn jarojn en Espoo en urboparto Iirislahti. Nuntempe tie situas strato Esperantotie, kiu estas la sola esperanto-rilata stratnomo en Finnlando.