[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Biskvito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Biskvito.jpg
Biskvito kun ĉokoladaj pecetoj

Biskvito (aŭ kekso) estas seka, longe konservebla, dolĉa, plata kaj relative malgranda bakaĵo destinita por frandado.

Laŭ la Fundamento, biskvito signifas dufoje bakitan, sekan panon, sed en praktika uzo la vorto biskvito ne estas uzata tiel. Anstataŭe oni nun ofte nomas tion biskoto. Pro la konfuzo ankaŭ estiĝis la vorto kekso por la nuna signifo de biskvito.

La konfuzo ne estas hazarda: Biskvitoj mem devenis de biskotoj, kaj pro tio en multaj eŭropaj lingvoj la signifo de la koncernaj vortoj ŝanĝiĝis. La transformiĝo de la dura nedolĉa biskoto al pli mola dolĉa biskvito okazis dum longa tempo: Oni provis jam en la 17-a jc. plibonigi la paston per ovoj, sukero, nuksoj, vino kaj rozakvo. Oni eltrovis nur 100 jarojn pli poste, ke oni devas dividi la ovoflavon kaj blankon kaj aparte ŝaŭmigi ilin.

Oni ofte anstataŭas parton de faruno per draŝaĵo el nukso ks.