Batman
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Batman (apartigilo) |
Vespertviro | |
---|---|
aktoro en rolo de Batman, promenanta en Holivudo | |
Informoj pri publikado | |
Publikisto | DC Comics |
Unua apero | Detective Comics #27 (May 1939) |
Kreita de | Bill Finger kaj Bob Kane |
Informoj pri okazintaĵo | |
Alter ego | Bruce Wayne |
Parencaj teamoj | Justice League Wayne Enterprises Ligo de Justeco |
Alinome | Matches Malone, Sir Hemingford Grey, Mordecai Wayne, The Insider |
Malamikoj | La Ĵokero • Ra's al Ghul • Two-Face • Bane • The Penguin • Scarecrow • The Riddler • Talia al Ghul • Solomon Grundy • Batzarro • Red Claw • Orca • Johnny Witts • Kyodai Ken • Son of Pyg • Hamilton Hill • Roxy Rocket • Prometheus • Simon Hurt • Cluemaster • King Snake • Roland Daggett • Tony Zucco • Lew Moxon • Nocturna • Ratcatcher • Catman • Gillian B. Loeb • The Batman Who Laughs • Red Hood • Rupert Thorne • Emperor Blackgate • Great White Shark • Ventriloquist • Maxie Zeus • Darkseid • Hugo Strange • KGBeast • Hush • Owlman • Mad Hatter • Sal Maroni • Carmine Falcone • Alberto Falcone • Calendar Man • Kite Man • Firefly • Sofia Falcone • Man-Bat • Deadshot • Victor Zsasz • Anarky • Killer Croc • Clayface • Black Mask • Poison Ivy • Harley Quinn • Court of Owls • Amygdala • Doctor Phosphorus • League of Assassins |
Batman (angle por "Vespertviro" aŭ "Vespertulo") estas usona bildstria heroo de DC Comics, kreita de Bob Kane kaj Bill Finger. La unua historio de Batman aperis dum la jaro 1939. Batman kaj Superman estas la plej popularaj kaj konataj roluloj de DC Comics.
Kontraŭe al multaj bildstriaj herooj, Batman ne uzas magiajn, sciencfikciajn aŭ eksterhomajn povojn, sed nur la forton kaj ruzon (kaj monon). Li reprezentas la malan miton de la mito de Superman. La vera nomo de Batman estas Bruce Wayne, filo de riĉeguloj, kiu okjara perdis siajn gepatrojn pro murdo, kaj tial decidis ĉiel kontraŭbatali krimon. La plej konata Batman-aktoro estis verŝajne Adam West inter 1966-69.
The Dark Knight Returns (La malhela kavaliro revenas, alternative titolita Batman: The Dark Knight Returns) estas kvarnumera eta serio de grafikaj noveloj de 1986 kies protagonisto estas Batman, verkita de Frank Miller, ilustrita de Miller kaj Klaus Janson, kaj publikigita de DC Comics.
Liaj malamikoj estas Argilvizaĝo (Clayface), Du-Vizaĝo (Two-Face), Enigmisto, Venena Hedero, Joker, Deadshot, Deathstroke, Ventroparolisto (Ventriloquist), Timigilo (Scarecrow), Horloĝa Reĝo, Kalendara Viro.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficial paĝaro (angle).
- Batman Wiki Redaktebla enciklopedio pri Batman en Wikia, (angle).
- Batman: The Animated Series Arkivigite je 2005-09-01 per la retarkivo Wayback Machine Pri Batman-animacio kreita por usona televido (angle).
- Ĝojan datrevenon, Batman! Artikolo el la brita gazeto The Guardian pri la 60-a naskiĝtaga reveno de Batman (angle).