Čerín
Aspekto
Čerín | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Banská Bystrica | ||
Poŝtkodo | 974 01 | ||
Aŭtokodo | BB | ||
Telefonkodo | ++421-48-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 451 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°39′35″N 19°14′46″O / 48.65972°N, 19.24611°O (mapo) Koordinatoj: 48°39′35″N 19°14′46″O / 48.65972°N, 19.24611°O (mapo) | ||
Alto | 405 m s.m. | ||
Areo | 12 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Čerín [+] | |||
Čerín (hungare Cserény [ĉerEnj]; germane Fanischhain) estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Situo
[redakti | redakti fonton]Čerín situas laŭ flankovojoj. Banská Bystrica troviĝas 14 km for.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1153, poste en 1300 en formo "Cheren". En 1578 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1828 loĝis tie 241 vilaĝanoj en 32 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Cserény 209 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Besztercebánya, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Čerín 422 homoj, (418 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno kun aparta kampanilo el la 14-a jarcento, post 3 jarcentoj defenda muro konstruiĝis
- kuracakvo ekde 1996 ĝi estas aĉetebla en boteloj
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Vido de la urbeto.
-
Panoramo.
-
Roko el travertino.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cserény (település) en la hungara Vikipedio.