|
| « …kiam certa klaso strebis al sia propra liberiĝo, ĝi kredis ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn celojn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la revo pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun malamikoj de libereco tuj post kiam la venko estis akirita kaj aperis novaj privilegioj, kiujn necesis defendi. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « […] en ĉiu socio spirito de la kulturo estas ĝenerale difinata de la spirito de dominantaj sociaj grupoj. Parte tio okazas ĉar tiuj grupoj kontrolas edukan sistemon, lernejon, eklezion, gazetaron, teatron kaj tiel havas eblecon trudi siajn ideojn al la tuta loĝantaro; sed krome tiuj regantaj grupoj havas ankaŭ tian prestiĝon, ke malsupraj klasoj volonte pretas akcepti iliajn valorojn, imiti ilin, psikologie identigi sin kun ili. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « [pri Germanio en la 1920-aj jaroj kaj konduto de superaj klasoj] Ili diris, ke demokratio ne funkcias. Efektive oni povus diri, ke la demokratio funkcias tro bone: la parlamento sufiĉe adekvate reprezentis respektivajn interesojn de diversaj klasoj de la landa loĝantaro kaj ĝuste pro tio la parlamenta sistemo iĝis malkongrua al la interesoj de grandaj industriistoj kaj duonfeŭdaj terposedantoj, ne dezirintaj perdi siajn privilegiojn. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Plej severe dividado de la klasoj okazas en la kasta sistemo. Ĉi tie aparteno al certa kasto komplete ekskludas iun ajn socialan transformiĝon. Ĉiu estas plej ekzekte limigita de supre kaj de malsupre. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|