[go: up one dir, main page]

Stadiono

granda ejo por sporto, koncerto, aŭ aliaj eventoj

Stadiono (la termino oficialigita per 8OA), arkaike ankaŭ stadio (vorto kiu laŭ 1OA havas alian signifon) estas sportejo kun areno por atletaj aŭ sportaj ekzercoj kaj konkursoj, kaj multŝtupaj vicoj da sidlokoj por rigardantoj.

Wembley Stadium en Londono, Anglio.
La Stadiono de Francio en 2011.

Laŭ Francisko Azorín stadio estas Luktejo, areno, antikve unu stadio longa, ĉirkaŭita de ŝtuparigita sidejo, kie jam la antikvaj grekoj vete luktis, kuris, saltis, ĵetis diskon, k. ludis. Mezurunuo de la grekoj 184,98 m. la atena; 192,27 m. la olimpa.[1] Li indikas etimologion el la greka stadion (stadio, mezurunuo), kaj de tie la latina stadium. Kaj li aldonas la terminon stadimetro.[2]

Famaj stadionoj

redakti

Bildaro

redakti
  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 188.
  2. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ

redakti