Záhony
Záhony [zAhonj] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Záhony, kies administra centro ĝi estas. La loknomo estas slavdevena, simile al Zágon.
Záhony | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Hungaria urbo (1989–) limurbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 4625 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 712 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 540 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 24′ N, 22° 10′ O (mapo)48.40694444444422.174444444444Koordinatoj: 48° 24′ N, 22° 10′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 6,87 km² ( 687 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Záhony [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 4670
- Poŝtkodo: 4625
- Telefonprefikso: 45
Situo
redaktiZáhony situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Ungvár, sur maldekstra bordo de Tiso, pli precize en kubuto de Tiso. Kontraŭe estas Veľké Trakany, Malé Trakany, Ĉop kaj Solomonovo.
La urbo estas grava fervoja kaj aŭtovoja krucpunkto al pli frua Sovetunio, nun al Ukrainio. La rapidtrajno de Budapeŝto al Moskvo tie trapasas la limon. Ĉar la rusa fervojo havas pli larĝan relspuron, tial funkcias ranĝostacio en la urbo kaj la ĉirkaŭaĵo (Fényeslitke, Komoró, Tuzsér, Eperjeske).
Historio
redaktiLa unua mencio de la loko estas el la 14-a jarcento. La komunumo servis kiel juĝejo dum jarcentoj. En la 19-a jarcento laboris tie ĉi sega kaj sukera uzino, sed la grava evoluo okazis post malfermo de la fervojlinio kune kun ponto en 1873. Tiu ponto estis detruita dum la dua mondmilito, sed poste rapide rekonstruita.
La urbo originale apartenis al Ung, sed en 1922 ĝi estis aligita al departemento Szabolcs. Záhony urbas ekde 1989. Najbaraj vilaĝoj estas Győröcske, Tiszabezdéd, Zsurk.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn Záhony naskiĝis Elemér Balogh (filozofo).
Trilanda punkto Záhony-Malé Trakany-Solomonovo
redaktiNova landlimo naskiĝis post 1920 inter la komunumoj Záhony, Malé Trakany kaj Solomonovo. Post la 2-a mondmilito naskiĝis la trilanda punkto. Precipe dum la socialismo la triopo prosperis pro la limpasejoj. Ekde 2008 Hungario kaj Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla. Al Hungario estas vojo tra Veľké Trakany, aŭ boate tra Tiso.