[go: up one dir, main page]

Willem Drees

nederlanda politikisto (1886–1988)

Willem DREES (naskiĝis la 5-an de julio 1886 en Amsterdamo, mortis la 14-an de majo 1988 en Hago) estis nederlanda politikisto de Socialdemokrata Laborista Partio kaj Partij van de Arbeid (PvdA), ĉefministro de Nederlando en la jaroj 19481958. Kelkfoje oni konsideras lin unu el la plej gravaj postmilitaj nederlandaj politikistoj. Sub lia gvido okazis la senkoloniigo kaj la post-milita rekonstruado de Nederlando. Drees estis konvinkita socialdemokrato, sed tamen tre pragmata:

Willem Drees
Persona informo
Naskiĝo 5-an de julio 1886 (1886-07-05)
en Amsterdamo
Morto 14-an de majo 1988 (1988-05-14) (101-jaraĝa)
en Hago
Tombo Oud Eik en Duinen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj Esperantonederlanda
Loĝloko Amsterdamo • 2e Schuytstraat • Van Bleiswijkstraat • Marnixkade • Haarlemmerplein • Marnixkade
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Willem Drees
Familio
Edz(in)o Catharina Drees-Hent (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano Willem Drees jr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo stenografiisto (1907–1919)
bankoficisto (1903–1906)
aŭtobiografo
rezistobatalanto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

"Ne ĉio eblas, kaj certe ne ĉio samtempe."

Ĉefministreco post la Dua Mondmilito

redakti

Dum la Dua Mondmilito, en la jaroj 1940 ĝis 1941, la germanoj malliberigis lin en la germana naziisma koncentrejo en Buchenwald.

Post la milito, Drees estis estro de kvar sinsekvaj kabinetoj:

  • 19481951, partioj: KVP, PvdA, CHU, VVD
  • 19511952, partioj: PvdA, KVP, CHU, VVD
  • 19521956, partioj: KVP, PvdA, ARP, CHU
  • 19561958, partioj: PvdA, KVP, ARP, CHU

Drees estis tre populara kaj konata kiel "paĉjo Drees" (nederlande vadertje Drees). Drees estis la iniciatinto de diversaj socialaj leĝoj. Kiel ministro de Socialaj Aferoj li jam en 1947 metis la bazon por la Noodwet Ouderdomsvoorziening (esperante: Provizora Leĝo Maljunaĝaranĝo), la fundamento por socialaj leĝoj. Drees estis la enkondukinto de la Algemene Ouderdoms Wet (esperante: Ĝenerala Maljunaĝa Leĝo) (AOW). Ĉiu nederlandano, kiu pagis la devigan premiumon al la fisko, rajtas havi monatan AOW-pagon (pension), kiam li aŭ ŝi atingas la aĝon de 65.

Dum la sepdekaj jaroj de la 20-a jarcento Drees rompis kun sia partio, PvdA, pro malkontento pri la politika direkto.

Esperanta vivo

redakti

En la jaro 1957 li partoprenis la 30an SAT-Kongreson en Roterdamo, danke al tio la unuafoje alta ŝtatisto partoprenis aranĝon de SAT kaj en la jaro 1967 li subskribis la faman UEA-proponon al UN.

Honorigoj

redakti

Legaco kaj postmorta populareco

redakti

En la jaro 2006 Drees estis elektita kiel la plej bona ĉefministro post la Dua Mondmilito en reta voĉdonado de radioprogramo pri historiaj temoj. Kiam en 2004 okazis voĉdonado pri la plej granda nederlandano de ĉiuj tempoj, Drees atingis la trian lokon.

En enketo farita de la prestiĝa nederlanda ĵurnalo NRC Handelsblad kvindek fakuloj elektis Drees kiel la plej bonan ĉefministron de Nederlando post la jaro 1900. La enketo de NRC Handelsblad estis farita kunlabore kun la Universitato de Utreĥto. Fakte okazis du enketoj: unu inter 50 fakuloj pri politiko kaj alia estis reta voĉdonado, kiun partoprenis 3441 homoj.

Drees venkis en la enketo inter la fakuloj, dum en la reta voĉdonado li estis la dua post Ruud Lubbers. Ĉe la fakuloj Lubbers estis la dua. Drees estis socialdemokrato kaj Lubbers kristandemokrato. Ankaŭ Lubbers havis ligon kun Esperanto, ĉar kiel ĉefministro li estis Alta Protektanto de la 73-a UK en Roterdamo en 1988, same kiel Drees estis tiu de la 39-a UK en Harlemo en 1954.

La diferenco en la reta voĉdonado estis minimuma: Lubbers 885, Drees 876. En la reta voĉdonado multaj homoj evidente emis elekti pli lastatempajn ĉefministrojn. Tio tamen ne helpis la nunan ĉefministron Mark Rutte, kiu estis sur la naŭa loko kun 83 voĉoj. En la enketo ĉe la fakuloj Rutte ne estis inter la 10 plej bonaj.

Bildaro

redakti
  Trovu « Willem Drees » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»