Universitato de Melburno
La Universitato de Melburno estas publika universitato situanta en Melburno, Viktorio. Fondita en 1853, estas la dua plej antikva universitato en Aŭstralio, kaj la plej granda de Viktorio. Ties centra areo situantas en Parkville, nome kvartalo norde de la centra financa distrikto de Melburno. La institucio havas ankaŭ aliajn areojn tra la tuta subŝtato. Ĝi estas membro de la "Grupo de la Ok" (universitatoj aŭstraliaj), de Universitas 21 kaj de la Asocio de la Universitatoj de la Pacifika Bordo. Aktuale ĝi posedas la plej grandan financon inter la universitatoj samlandaj, pro siaj $1,1 mil milionoj de aŭstraliaj dolaroj en 2009.
Laŭ la monda klasigo de universitatoj de 2010 de la brita gazeto Times Higher Education, la universitato de Melburno estas konsiderata la plej bonkvalita universitato de Aŭstralio kaj Oceanio[1], kaj situas ĝin en la loko 36a tutmonde.[2] Aliflanke je nacia nivelo ĝi estas agnoskata kiel la dua universitato pri esplorado post la CISRO. En 2008 oni investis pli da 653 milionojn de dolaroj kaj sekve ĝi estis katalogata inter la du ĉefaj institucioj pri esplorado en Aŭstralio.
La institucio lernigas pli da 35.000 studentojn totale, kiu estas zorgataj de pli da 7.200 funkciuloj.
Vidu ankaŭ
redaktiBildaro
redakti-
Ormond College (1879)
-
Cussonia Court, sidejo de la Filozofia Lernejo.
-
Trinity College (1872)
-
Medley Hall
Notoj
redakti- ↑ Times Higher Education World University Rankings 2010, Oceanio (en angla). Arkivita el la originalo je 2010-12-31. Alirita 2011-07-17 .
- ↑ Times Higher Education World University Rankings 2010, Top 200 (en angla)
Bibliografio
redakti- Macintyre, S. & Selleck, R.J.W. (2003). A short history of the University of Melbourne. Melbourne: Melbourne University Press. ISBN 0-522-85058-8.
- Selleck, R.J.W. (2003). The Shop: The University of Melbourne, 1850–1939. Melbourne: University of Melbourne Press. 930pp
- Poynter, John & Rasmussen, Carolyn (1996). "A Place Apart - The University of Melbourne: Decades of Challenge". Melbourne: Melbourne University Press. ISBN 0-522-84584-3.
- Cain J II and J Hewitt. 2004. Off Course: From Public Place to Marketplace at Melbourne University. Melbourne: Scribe.