Tranĉilo
Tranĉilo estas ilo por tranĉi per premo kaj glito de la akuta rando de klingo sur la tranĉota peco. Iuj tranĉiloj havas altan kapablon ankaŭ en pikado.
Tranĉilo | |
---|---|
Tranĉiloj de la serio Northern Lights | |
Klasifiko | serurista instrumentaro |
Tipoj | bolo-tranĉilo kataro ponardo poŝtranĉilo razilklingo sendanĝera razilo skalpelo tranĉilrazilo ĝambijo |
Uzata por | tranĉado |
Rilataj | tranĉtenajlo |
Tipoj de tranĉiloj laŭ celoj estas interalie:
- Manĝaj – por kuiri kaj por manĝi (manĝiloj)
- Laboraj – por prilabori diversajn materialojn
- Ĉasaj – por ĉasi
- Militaj
- Poŝtranĉiloj
- Ovotranĉiloj
- Nepala kukrioj
Laŭ formoj, estas fiksklingaj tranĉiloj kaj faldeblaj tranĉiloj. En la fiksklingaj, la klingo kaj la tenilo estas firme kunligitaj nemoveble. Oni kunportas ĝin en ingo por ŝirmi la akran parton. En la faldeblaj, la klingo estas faldebla en la tenilon. Tial oni povas facile kunporti ĝin kompakte faldita, ekzemple en la poŝo. Sed faldeblaj tranĉiloj ne estas tiom fortikaj kiom fiksklingaj tranĉiloj.
Tranĉilo ĉefe konsistas el klingo kaj tenilo. La klingo estas la ĉefa parto de la ilo, kaj havas akran eĝon por tranĉado. Ĝi estas farita el metalo – ĝenerale ŝtalo – aŭ plasto, ceramiko ktp. Praaj tranĉiloj estis faritaj el bronzo, kupro aŭ ŝtono. La tenilo estas la parto en kiu oni tenas la tranĉilon per la mano. Ĝi estas farita el plasto, ligno, metalo, korno ktp.
Estas du bazaj tipoj de klingoj. Ondumita aŭ dentumita klingo havas ondumitan eĝon. Ĝi estas ofte vidata ĉe tranĉiloj por pano aŭ kuko. Strikte dirite, ĝi ne estas segilo, ĉar la apartaj 'ondoj' de ondumita klingo ne alterne flanken direktitaj por akiri tranĉitan larĝecon pli vastan ol klingan dikecon. Glata klingo havas rektan, aŭ milde kurbiĝantan eĝon. Vidu klingo por pli pri tiaj diversaj formoj.
Ingo aŭ tranĉilingo estas ingo por teni fiks-klingan tranĉilon, farigita per ledo, ligno, plasto ktp. Iuj estas fikseblaj ĉe talizono.
Partoj de tranĉiloj
redakti- Klingo – ĉefa parto kun akran eĝon por tranĉo – el metalo – ĝenerale ŝtalo – aŭ plasto, ceramiko ktp.
- Tenilo – en kiu oni tenas la tranĉilon per la mano – el plasto, ligno, metalo, korno ktp.
- Pinto aŭ klingopinto – ekstrema pinto de la klingo. Tranĉiloj ĝenerale havas akran pinton, sed iuj havas rondan ekstremaĵon aŭ eĉ ne havas klaran parton, kiun oni povas nomi pinto.
- Eĝo aŭ tranĉeĝo – klinga rando akrigita por tranĉado. Iuj tranĉiloj havas eĝon ĉe ambaŭ (ventra kaj dorsa) randoj, t.e. ambaŭflanke tranĉa klingo.
- Bevelo – smirgita surfaco de la klingo bevele maldikiĝanta al la eĝo.
- Dorso aŭ klingodorso
- Foldo aŭ klingofoldo – laŭlonga foldo sur klingo. Ne ĉiuj tranĉiloj havas ĉi-specan foldon. Oni ofte miskomprenas, ke tio ĉi estas porsanga foldo – foldo, kie fluas sango de pikita besto aŭ persono. Efektive, tamen, tiu ĉi foldo estas kompromiso inter fortikeco kaj malpezeco de la klingo.[mankas fonto]
- Bazo, klingobazo aŭ piedo – ne smirgita ebena (ne bevela) parto de la klingo apud la tenilo.
- Manŝirmilo aŭ mangardilo – malfaciligas eraran gliton de mano sur klingon. Pli grandan ŝirmilon havas glavoj. Ĉi-okaze ŝirmilo vere 'ŝirme' gardas la manon kontraŭ malamika glavatako.
- Pomelo aŭ kolbo – fina parto de la tenilo. Okazas, ke pomelo konsistas el materialo diferenca de la alia parto de la tenilo, aŭ ke ĝi havas specialan formon, kiu taŭgas por pisti ion, rompi vitron aŭ alie. Dume, multaj aliaj tranĉiloj ne havas klaran pomelon kun speciala materialo aŭ formo.
- Rimeno
Aliaj partoj
redaktiPartoj ne montritaj en la bildo:
- Falsa eĝo – pinto-dorso iugrade bevele smirgita sen akra eĝo. Ĝi kontribuas por malpeziĝo kaj por iugrada enpikipovo. Uzanto povas relative facile akrigi tiun ĉi parton laŭ sia prefero por havi ambaŭflanke tranĉan klingon kun alta enpikipovo.
- Pivota pinglo – pinglo, kiu estas la rotacia akso de faldebla tranĉilo.
- Spino – la plej dika parto laŭ longe de la klingo. Ĝenerale spino troviĝas laŭlonge de la klingo-dorso. Sed estas lanc-pintaj klingoj, kiuj havas sian spinon tra la centro de la klingo.
Bildoj
redakti-
Kuirejaj tranĉiloj
-
Plasta manĝilo por unufoja uzado. Sed ĝi ja taŭgas por multfoja uzado.
-
Por prilabori diversajn materialojn, en konstruado, ankaŭ en muntado kaj riparado de elektroteknikaj aparatoj.
-
Partoj de aparatoj, ne uzataj senpere per manoj.
Proverboj
redaktiEkzistas proverboj pri tranĉilo en la Proverbaro Esperanta[1] de L. L. Zamenhof:
- Ne timu tranĉilon, timu babilon.
- Venis tranĉilo al la gorĝo.
Referencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-17 .