Tiszakürt
Tiszakürt estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en meza Hungario, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok ĉe la maldekstra bordo de Tiso. La vilaĝnomo signifas: Tiso-korno, tamen kürt estas ankaŭ hungara gentonomo.
Bazaj informoj
redakti- Telefonkodo: 56
- Loĝantaro: 1600
- Poŝtkodo: 5471
- Areo: 28 km2.
Situo
redaktiTiszakürt situas en angulo (duoninsulo), kiun formas Tiso kaj la enverŝa Körös. Pro la oftaj inundoj nur oni sporade loĝis ĉi tie.
Unusola menciindaĵo estas la kastelo ĉe la inundejo. La ĉirkaŭanta parko estas arboreto plena de maloftaj kreskaĵoj. Dum la historio Cserkeszőlő apartenis al la vilaĝo. En 1952 Cserkeszőlő ricevis memstarecon.
Famulo
redakti- poeto Mihály Szabolcska tie naskiĝis en 1861
Komunumoj pri Kürt en Hungara reĝlando
redaktiKürt apartenas al la 7 hungaraj gentoj.
Erdőkürt | Hejőkürt | Hidaskürt | Kürt | Kürtös | Nemeskürt | Pusztakürt | Tiszakürt |