Septembro de 2014
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en septembro 2014.
- Vladimir Putin proklamis sian planon pri reguligo de la konflikto en Ukrainio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Okazis telefona interparolo de Vladimir Putin kaj Petro Poroŝenko pri la situacio en Ukrainio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Batalpaŭzo inter la armeo de Ukrainio kaj la separistoj de la orientaj regionoj.
- Skotlandanoj voĉdonus jese en la referendumo pri sendependiĝo el la Unuiĝinta Reĝlando. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Unua var-vagonaro Hamburgo - Ĉinujo veturas. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Vastega transatlantika traktato preparatas! Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Skotlandanoj voĉdonis majoritate (55,3%) nee en la referendumo pri sendependiĝo for de la Unuiĝinta Reĝlando. La referendumo okazis senprobleme. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La vulkano de la Monto Ontake erupciis senaverte kaj okazigis la morton de ĉirkaŭ 50 montogrimpistoj, ĉar temas pri populara allogo por turistoj kaj montogrimpistoj.
- La kataluna prezidento Artur Mas kunvokis referendumon pri eventuala sendependeco de Katalunio disde Hispanio, antaŭ malakcepto fare de la hispana registaro.
- Ĉinio blokis al Instagram pro fotoj de protesto en Honkongo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Meksiko reakiris kodekson el la 17-a jarcento interŝanĝita en 1827 kontraŭ biblioj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Rusio kulpigis Usonon pri malrespekti la suverenecon de la Ŝtatoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.