Salomon August Andrée
Salomon August ANDRÉE (naskiĝis la 18-an de oktobro 1854 en Gränna, Svedio; mortis en oktobro 1897 en Kvitö, Spitsbergen) estis sveda inĝeniero kaj polusa esploristo.
Salomon August Andrée | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1854 en Jönköping |
Morto | 1-an de januaro 1897 (42-jaraĝa) en Kvitøya |
Tombo | Norda tombejo, apud Stokholmo, Kvarter 15E, gravnummer 1872 59° 21′ 20″ Nordo 18° 01′ 29″ Oriento / 59.3556 °N, 18.0248 °O (mapo) |
Lingvoj | sveda |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Reĝa Teknika Altlernejo |
Familio | |
Frat(in)o | Emilia Fredrika Gustafva Andrée (en) |
Edz(in)o | – |
Amkunulo | Gurli Linder (en) |
Okupo | |
Okupo | esploristo maŝinkonstrua inĝeniero balonisto inĝeniero fotisto |
Vivo
redaktiAndrée studis en la Teĥnika Altlernejo en Stokholmo kaj finis siajn studojn kiel inĝeniero en 1874. Ekde 1880 li estis instrua asistanto tie. En 1882 kaj 1883 li partoprenis svedan polusan ekspedicion. Unu jaron poste li fariĝis ĉefinĝeniero de la sveda patentoficejo.
En 1892 ĝis 1895 Andrée faris multajn eksperimentojn pri balonoj. Finfine li decidis vojaĝi al la norda poluso per balono. Jen la 11-a de julio 1897 li ekflugis, kun Nils Strindberg kaj Knut Frænkel, per sia balono Örnen (Aglo) de Spitsbergen – kaj malaperis.
Nur 33 jarojn poste, en 1930, foko-kaptistoj trovis la restaĵojn de la ekspediciintoj, sur la blanka insulo Kvitö. Oni portis la korpojn al Stokholmo kaj entombigis ilin tie.
Oni trovis ankaŭ la taglibron de Andrée, kiu estis ankoraŭ plejparte legebla. Per ĝi oni eltrovis, ke la balono jam post triono de la distanco difektiĝis. Dek du semajnojn la tri viroj piediris suden tra la glacia pejzaĝo. Je la 5-a de oktobro ili atingis Kvitö-n. Kvankam ili havis sufiĉe da manĝaĵoj kaj aliaj ekipaĵoj, ili mortis kelkajn tagojn poste. Verŝajne intestaj vermoj ilin malsanigis kaj pro elĉerpiĝo mortigis.
En Esperanto aperis
redaktiPer Balono al la Poluso. La polusekspedicio de Andrée en 1897. Eldonita sur la bazo de la notaĵoj de S. A. Andrée, Nils Strindberg kaj Knut Fraenkel, trovitaj sur la Blanka Insulo en la somero 1930 de Sveda Societo por Antropologio kaj Geografio. Förlagsföreningen Esperanto, 1930, 411 paĝoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Situo de la "Blanka Insulo" Kvitøya (Kvitö) Arkivigite je 2005-12-30 per la retarkivo Wayback Machine en la arkipelo de Spitsbergen
- Pri la ekspedicio Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine en la Andrée-muzeo en Gränna (Svedio)
- Raporto pri "Virgohamna kaj Salomon August Andrée"
- Pliaj dokumentoj kaj mapoj pri Virgohamna[rompita ligilo]