Roland Dumas
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Dumas. |
Roland DUMAS (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1922 en Limoges (Haute-Vienne), mortis la 3-an de julio 2024 en Parizo) estis franca advokato kaj politikisto.
Proksima de François Mitterrand, li estis plurfoje ministro, pri eksteraj rilatoj de 1984 ĝis 1986 kaj pri eksteraj aferoj de 1988 ĝis 1993. Li poste prezidis la Konstitucian Konsilion de 1995 ĝis 2000.
Biografio
redaktiPrezidanto de la Konstitucia Konsilio
redaktiEn 1995, du monatojn antaŭ la fino de la dua mandato de François Mitterrand, Roland Dumas estis nomumita de la prezidanto de la Respubliko prezidanto de la Konstitucia Konsilio.
Juĝaj kaj amasinformilaj aferoj
redaktiEkde 1997, li estis citita en la aferoj de la petrol-industria firmao "Elf" kaj de "fregatoj de Tajvano", pri la rolo ludita de sia amorantino Christine Deviers-Joncour. Li decidis provizore interrompi sian oficon de prezidanto de la Konstitucia Konsilio la 24-an de marto 1999, poste li estis devigita demisii la 1-an de marto 2000.
Kondamnita unue al ses monatoj da firma malliberigo kaj du jaroj kun prokrasto, li fine estis agnoskita senkulpa pri ĉio, kio kondukis lin al juĝado[1].
Ankaŭ persekutita pro kompliceco de fidotrompo, en la heredo de la skulptisto Alberto Giacometti, kies testamenta plenumanto li estis, Roland Dumas estis kondamnita, definitive al dek du monatoj da malliberigo kun prokrasto kaj 150 000 eŭroj da monpuno sekve de la forĵeto de lia apelacio al la Kasacia Kortumo la 10-an de majo 2007[1].
Okaze de la franca prezidanta baloto de 2007, li subtenis la socialisman kandidatinon Ségolène Royal.
En decembro 2010, li okupis la amasinformilojn kaj la politikan mondon, irante dum kelkaj tagoj al Eburbordo kun sia kolego Jacques Vergès por defendi la elirantan prezidanton Laurent Gbagbo, kiu kontestis la venkon de Alassane Ouattara en la prezidanta baloto de 2010, agnoskita de sendependa balota komisiono kaj de preskaŭ la tuto de la internacia landaro[1]. Laŭ la gazeto Libération, Dumas estus konvinkita iri tien de Marcel Ceccaldi, konsilanto de pluraj afrikaj ŝtatestroj, jura konsilanto de la dekstre ekstremisma politika partio Front National kaj eksa proksimulo de Jean-Marie Le Pen[2].
Detalo de mandatoj kaj oficoj
redaktiMandato de deputito
redakti- Deputito UDSR de Haute-Vienne en 1956.
- Deputito FGDS [3] de Corrèze de marto 1967 ĝis junio 1968
- Deputito PS de Dordogne de junio 1981, marto 1986 kaj junio 1988, venkita en 1993
Lokaj mandatoj
redakti- Municipa konsiliano de Saint-Laurent-sur-Manoire (Dordogne) de 1989 ĝis 1995.
Registaraj oficoj
redakti- Ministro pri eŭropaj aferoj kaj proparolanto de la registaro (Ministraro tria de Pierre Mauroy kaj ministraro de Laurent Fabius)
- Ministro pri eksteraj aferoj (Ministraro de Laurent Fabius)
- Ŝtatministro, ministro pri eŭropaj aferoj (Registaroj Rocard 1-a kaj 2-a, Cresson, Bérégovoy)
Eldonoj
redakti- J'ai vu vivre la Chine, éditions Fayard, 1960
- Les Avocats, éditions Grasset, 1977 (ISBN 978-2246004325)
- Le Droit de la information, eldonejo PUF, 1981
- Plaidoyer pour Roger Gilbert-Lecomte, eldonejo Gallimard, 1985 (ISBN 978-2070704019)
- La Propriété littéraire et artistique, PUF, 1987 (ISBN 978-2130398745)
- Le Peuple assemblé, éditions Flammarion, 1989 (ISBN 978-2080660534)
- Le Fil et la Pelote, eldonejo Plon, 1996 (ISBN 978-2259180467)
- L'Épreuve, les preuves, éditions Michel Lafon, 2003 (ISBN 978-2840985310)
- Affaires étrangères, tome I (1981-1988), éditions Fayard, 2007 (ISBN 978-2213630175)
- Entretiens avec Roland Dumas, kun Laure Adler, Michel De Maule, 2010 (ISBN 978-2876232655)
- Crimes et fraudes en Côte de Ivoire, kun Jacques Vergès, Edite, 2011 (ISBN 978-2846083065)
- Coups et blessures : 50 ans de secrets partagés avec François Mitterrand, eldonejo Le Cherche midi, 2011 (ISBN 978-2749117454)
- Dans l'œil du Minotaure : le labyrinthe de mes vies, kun Alain Bouzy, Le Cherche midi, 2013 (ISBN 978-2749129969)
- Nouveaŭ enjeŭ internationaŭ. Guerre ou paix (avec Charles Crettien), Le Cherche midi, 2014.
- Politikoment incorrect, Le Cherche midi, 2015 (ISBN 978-2749136080)
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Dominique Loeillet, « Biografio Arkivigite je 2011-02-27 per la retarkivo Wayback Machine », en la interretejo lci.tf1.fr, la 20-an de januaro 2011
- ↑ La Côte-d'Ivoire, nouveau terrain de jeu de l’extrême droite française?. Droites Extrêmes (Le Monde.fr) (la 7-an de januaro 2011). Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita la 18-an de januaro 211 .
- ↑ Federacio de la Socialisma kaj Demokrata Maldekstro