Kito
Kito (hispane: Quito) estas universitata urbo kaj ĉefurbo de Ekvadoro, en la provinco de Pichincha (piĈINĉa). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 1,6 milionojn da loĝantoj. Ĝia nomo signifas 'centro (Qui) de la mondo (To)' en la keĉua lingvo. UNESKO antaŭfoje nomis Kiton kiel Monda Kulturheredaĵo dum 1979 pro ĝia kolonia arĥitekturo.
Kito | |||
hispane Quito | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: San Francisco de Quito | |||
Lando | Ekvadoro | ||
---|---|---|---|
Provinco | Provinco Pichincha | ||
Distrikto | Kantono Kito | ||
Historia regiono | Inkaa imperio | ||
Montaro | Andoj | ||
Rivero | Guayllabamba | ||
Situo | Kito | ||
- alteco | 2 850 m s. m. | ||
- koordinatoj | 00° 15′ 00″ S 78° 35′ 00″ U / 0.25000 °S, 78.58333 °U (mapo) | ||
Areo | 324,0 km² (32 400 ha) | ||
- de metropolo | 4 204,0 km² (420 400 ha) | ||
Loĝantaro | 1 978 376 (2019) | ||
- de metropolo | 2 700 000 | ||
Denseco | 6 106,1 loĝ./km² | ||
- de metropolo | 642 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Pichincha | ||
Parko | Parko Arbolito | ||
Fondo | 6-a de decembro 1534 | ||
- fondinto | Sebastián de Belalcázar | ||
Horzono | EKT (UTC-5) | ||
Poŝtkodo | EC1701 | ||
Telefona antaŭkodo | (0)2 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Historia centro de Kito | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1978 (#2) | ||
Regiono | Latina Ameriko | ||
Kriterioj | ii, iv | ||
Situo enkadre de Ekvadoro
| |||
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Quito | |||
Retpaĝo: www.quito.gob.ec | |||
Situo
redaktiKito troviĝas en montaro Andoj en valo de rivero. De la nordo suden, la urbo kovras distancon de 20 kilometroj ĉe alteco de 2 850 metroj, sur la flanko de la vulkano Pichincha (piĈINĉa). La ekvatoro troviĝas je 35 km.
Historio
redaktiKito fondiĝis proksimume en 1000. La fondintoj estis nomadoj. En la 16-a jarcento inkaoj akiris la setlejon. En 1533 hispanoj alvenis, sekve la inkaoj bruldetruis Kiton. Post unu jaro la hispanoj refondis la urbon, kies nomo estis Santiago de Quito. Oficiale ĝi urbiĝis en 1541, kiel „Muy Noble y Muy Leal ciudad de San Francisco de Quito”. En 1660 kaj ankaŭ en 1999 vulkana polvo kovris la urbon. En 1797 kaj en 1987 tertremoj okazis. En 1849 ĝi iĝis ĉefepiskopejo. En 1809 tie komenciĝis la sendependa movado, kiu plenumis en 1822. Ĝis 1830 Kito apartenis al Kolombio, poste oni proklamis sendependecon de Ekvadoro, kies ĉefurbo estis Kito. Longe ofte okazis politikaj bataloj, ribeloj.
Vidindaĵoj
redaktiServoj
redaktiTrafiko
redaktiEn Kito aŭtobusoj kaj trolebusoj liveras la pasaĝerojn. La urbo havas internacian flughavenon Mariscal Sucre (marisKAL SUKre).
Klimato
redaktiEn Kito la averaĝa jara temperaturo estas 21 °C. Nur 2 sezonoj estas: pluva kaj seka.
Konataj urbanoj
redakti- Arturo Rodas, n. en 1954
Ĝemelurboj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Kito Ekvadoro Arkivigite je 2006-05-26 per la retarkivo Wayback Machine