Mitulbredado
Mitulbredado estas la bredado de filtromanĝaj moluskoj nomataj mituloj.
Bredmetodoj
redaktiTri bredmetodoj estas uzataj ĉe la eŭropaj marbordoj :
- per disŝuto,
- per bredfostoj,
- per surlevitaj bredtabloj en Mediteraneo.
Mitulbredado kaj medio
redaktiLa mitulbredado diverse rilatas al la medio :
- la mituloj necesigas akvon sufiĉe bonkvalitan, precipe por surmerkatigo (organoleptaj, kemiaj, biologiaj kvalitoj, enhavo el planktono kaj vivesencaj nutrimentoj, malalta enhavo el poluantoj, ktp.). Iuj specioj povas paraziti aŭ eĉ konsumi mitulojn kaj la mitulbredistoj esploras kiel eviti tion.
- Inverse, la mitulbredejoj povas havi konsekvencojn al la medio ; pozitivajn per la filtrado de akvo, sed loke kelkfoje negativajn pro la okupo aŭ artefarigo de la loĝejoj (aŭ kuŝejoj), kiuj ne plu estas eblaj por aliaj specioj, kaj precipe pro la kreskigo de la enhavo el iuj elementoj (el kiuj la ekskrementoj (fekaĵoj, pseŭdofekaĵoj de la mituloj), kiuj pro la fenomeno de « biodepono » modifas la lokan medion.
Specioj
redaktiDu specioj estas bredataj :
- Mytilus edulis : ĉe la marbordoj de departementoj Charente-Maritime, Vendée kaj de regiono Bretonio same kiel en la tuta nordo de Eŭropo,
- Mytilus galloprovincialis : ĉe Mediteraneaj, portugalaj, hispanaj kaj bretonaj marbordoj.
Naturaj kruciĝoj okazas ĉe la francaj marbordoj, tiu fenomeno estas nomata introgresio.
Produktado
redakti
Produktado en tunoj (Kvantoj en 2003) | |||||
Ĉinio | 683 237 | 43,0 % | 1-a | ||
Hispanio | 248 827 | 15,6 % | 2-a | ||
Italio | 100 000 | 6,3 % | 3-a | ||
Francio | 68 000 | 4,3 % | 6-a | ||
Aliaj landoj | 489 400 | 30,8 % | — | ||
Sumo | 1 589 464 | 100 % | — |
Kun produktado de 68 000 tunoj jare, Francio rangas je la 6-a pozicio en la mondo kaj je la 3-a en Eŭropo. La franca konsumado (100 000 tunoj jare) estas parte certigata per importoj de Nederlando, Irlando kaj Hispanio[1].