[go: up one dir, main page]

Mezameriko

(Alidirektita el Mezoameriko)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Centra Ameriko.

Mezameriko (aŭ Mezamerika civilizo) estas historia kultura regiono situanta en granda parto de nuntempa Meksiko, Gvatemalo, Belizo, Salvadoro kaj Kostariko, kies indiĝenaj kulturoj havas plurajn komunajn ecojn. La plej famaj mezamerikaj kulturoj estis la olmekoj, toltekoj, meŝikoj kaj majaoj.

Mezameriko
Mondregiono

LandoCentra Ameriko
- koordinatoj16° 0′ 0″ N, 93° 0′ 0″ U (mapo)16-93Koordinatoj: 16° 0′ 0″ N, 93° 0′ 0″ U (mapo)


Mezameriko (Tero)
Mezameriko (Tero)

Mezameriko (Meksiko)
Mezameriko (Meksiko)
DEC

Map
Mezameriko
Vikimedia Komunejo:  Mesoamerica [+]
vdr
Mezameriko.

Geografio

redakti

Topografio

redakti

Mezameriko etendiĝas de norda limo en la nord-meksika dezerto ĝis suda limo en la tropikaj arbaroj de Kostariko. La klimato ene de tiuj limoj variegas. Gravan rolon en la geografio de ĉi tiu regiono havas montaroj, inter kiuj la plej grandaj estas Suda Patrinmontaro, Okcidenta Patrinmontaro kaj Orienta Patrinmontaro.

La plej gravaj geografiaj areoj

redakti

Influo al historia evoluo

redakti

Lingvaj familioj

redakti

Majalingvaj popoloj

redakti

Naŭalingvaj popoloj

redakti

Otomi-mangealingvaj popoloj

redakti

Alialingvaj popoloj

redakti

Kronologio

redakti

Enveno de homo kaj prahistorio

redakti

Antaŭklasika periodo

redakti

Klasika periodo

redakti

Epiklasika periodo

redakti

Postklasika periodo

redakti

Kulturaj areoj

redakti

Centra Mezameriko

redakti

Pacifika marbordo

redakti

Okcidento

redakti

Nortokcidento

redakti

Komunaj ecoj

redakti

Paul Kirchoff, kiam li geografie skizis la mezamerikan areon, samtempe proponis karakteraron komunan al ĉiuj tiuregionaj kulturaj, kiu difinas ilin. Inter tiuj karakteroj li rimarkigis la uzon de du kalendaroj, ritan de 260 tagoj, kaj alian de 365 tagoj; la dudekuman nombrosistemon kaj la bildohieroglifan skribosistemon, homoferadon, la adoro al iuj gedioj (inter kiuj elstaras la gedioj de akvo, fajro, kaj la Plumhava Serpento), kaj kelkajn aliajn.

Christian Duverger argumentas ke la meŝika kulturo estis la ĉefesprimo de la mezamerika civilizo. Tiun perspektivon tamen kontraŭbatalis aliaj aŭtoroj (kiel López Austin, López Luján kaj Florescano), kiuj asertas, ke la mezamerika civilizo estas rezulto de interagado de diversaj popoloj. Krom etna diverso rilate iujn aferojn, Mezameriko fariĝis relative homogena rilate aliajn pro daŭraj komercaj kaj militaj kontaktoj inter siaj regionoj.

Agrikulturo

redakti
 
Spadikoj de tradicia maizo de la Mazateka Montaro.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Milpa.

Maizo estis la bazo de mezamerika nutrado dum la antaŭhispana epoko kaj ankoraŭ havas tiun rolon en la sama regiono nuntempe. La milpa estas la tradicia uzita sistemo por kultivi ĝin.

La kultivado de maizo estis unu el la originalaj elementoj, kiujn Kirchhoff inkludis en la mezamerika karakteraro. Serĉante la originon de agrikulturo, Richard MacNeish eniris la sekejojn de la Montaro Tamaulipas kaj malkovris en Cueva de La Perra restaĵojn de primitiva maizo, kiujn oni datigis al 2500 a. K. Enketante plu suden, ili atingis Valon de Tehuacán, kie li supozis, ke kondiĉoj povas ekzisti, kiuj konservus indikojn pri la procezoj, kiuj okazigis la malsovaĝigon de kreskaĵoj kaj la evoluon de agrikulturo en Mezameriko.[1] La malkovroj de MacNeish en la kavernoj de Tehuacán havigis pruvojn subtenajn al la hipotezo de mezamerika origino de maizo.

Maizo estis malsovaĝigita ĉirkaŭ 5000 a. K., verŝajne el teosinteo, kaj okupis esencan ro/lon en Mezameriko. En la regiono koniĝas plurdek varioj adaptitaj al la klimataj kondiĉoj de la diversaj mezamerikaj regionoj. Ili estas divideblaj en du grandajn grupojn, kiujn oni nomas aliancoj. La istma alianco kunigas la variojn devenintajn el Oaĥako, Miŝtekujo, kaj Jukatano; la alianco Balsas-Okcidenta Meksiko inkludas rasojn apartenantajn al la Balsasa Depresio, Chiapas, Tierra Caliente kaj Jalisco. La teritorio de tiuj aliancoj preskaŭ ĉie samas kun la prahejmregionoj de la otomi-mangeaj nacioj. Tiu fakto, kun la glotokronologia takso, ke la plej antikva pralingvo kun maiz-rilata vortprovizo estas la pra-otomi-mangea, subtenas la hipotezon, ke la prauloj de tiuj popoloj rolis en la malsovaĝigo de la maizo.[2]

Ĉirkaŭ la utiligado de tiu cerealo, en Mezameriko ekestis tuta teknologiaro, kiu daŭras ankora­ŭ nun. Ĝi inkludas semajn teknikojn kaj la eltrovo de niŝtamaligo, la evoluon de pistiloj (metatoj), kaj la diversiĝon de ĝia utiligado, kiu gamas de faruno ĝis tamaloj tra pinole kaj tortiljoj).[3] Ankaŭ en mitologio kaj religio gravis la rolo de maizo: el ĝi la homoj estas faritaj laŭ la meŝika Legendo de la Sunoj kaj la kiĉea Popol Vuh. En la meŝika mito, kaj la homo kaj ĝia nutraĵo estas produktoj de sinsekvaj perfektigoj. En la nuna erao nia specio havas en la maizo la materion de sia karno, kaj ĝia semo estas centli, tio estas maizo. Ankaŭ la homoj de la pasintaj kosmaj eraoj havis siajn semojn. Sub la Jaguara Suno, la homoj ne kultivis la teron; sub la Venta Suno ili manĝis acocentli; la erao de la Pluva Suno nutriĝis per acecentli; kaj la Akva Suno estis la erao de teosinteo. La Popol Vuh diras:
{{citaĵo|Tiam pistiĝis la flava maizo, la blanka maizo, kaj la Antikva Kaŝintino faris naŭ trinkaĵojn. La nutraĵo enmetiĝis [en la karnon], naskis la dikaĵon, la grason, fariĝis la esenco de la brakoj, de la muskoloj de la homo. Tiel faris la Reproduktantoj, la Generintoj, la Domi

Religio

redakti

La mezamerika diaro fariĝis tre granda pro la alpreno de novaj elementoj en la praan religion pri fajro, tero, akvo, kaj naturo. Tre grava estis la alpreno de astraj dioj (suno, steloj, konstelacioj, la planedo Venuso) kaj ilia prezentado en homformaj, bestoformaj, aŭ miksformaj skulptaĵoj, kaj en la formoj de ĉiutagaj objektoj.

La ecoj de la dioj ŝanĝis dum la tempo kaj pro interinfluo de la diversaj mezamerikaj kulturgrupoj. Dioj samtempe estis tri malsamaj estuloj kaj unu sama. Ili grupiĝis en du polusoj: pozitiva, rilatanta al lumo, vireco, forto, milito, la suno, ktp., kaj negativa, rilatanta al mallumo, ineco, resto, paco, la luno, ktp.

Oferoj al la Tero

redakti

La enterigado de riĉaj oferdonoj en ceremoniejoj, devenis de antaŭ la malnomadiĝo de mezamerikaj popoloj. Ĝi limigis la ceremonian kaj teritorian spacon por starigi kosman ordon sur la tero kaj pravigi la regadon de la rega klaso super la cetera socio. Ĝi laŭdis la praajn gediojn: la malnovan fajron de la vulkanoj, kaj la Patrinon Teron. Kaj ili elmontriĝis al ĉiu membro de mezamerika socio pere de tera tumulo, kiu dum la tempo transformiĝis en la monumentaj piramidoformaj konstruaĵoj.

La oferdonoj estis gravaj por la ceremoniejo ĉar ili havigis ideologian kaj religian povon. Tial forrabo de la oferdonoj signifis pli ol serĉon de riĉaĵoj, nome malfortigi aŭ ekstermi de la ceremoniejo ĝian religian kaj politikan potencon.

 
Tzompantli (kranimuro). Tiuj monumentoj memorigas la homojn oferitajn por pluigi la movadon kaj vivadon de la du precipaj kosmaj fortoj: lumo kaj mallumo.

Homa buĉoferado

redakti

La ofera ago havis grandan religi-politikan signifon kiel renovigon de la dia energio de la kosmo. La dioj donis vivon al la homo oferante sian propran. La homo devis kompense fordoni sian vivon por teni la ordon starigitan de la dioj.

La sango signifikas vivon laŭ mezamerika kredo. Homa sango estingas la soifon de la dioj (aparte la Suno) kaj enhavas parton de la sango de la dioj. Sango revigligas la diojn, la teron, la plantojn kaj la bestojn (ekzemple la aglon kaj la jaguaron). La devo faradi tiun revigligon estis esprimata en mezamerika kulturo per bildoj pri oferado: agloj kaj jaguaroj vorantaj homajn korojn; cirkloj el jado (chalchihuites) kiuj reprezentas korojn; bildoj kiuj entenas samtempe peton de pluvo kaj de sango, kun la sama celo, t.e. redoni la dian energion; bildoj de plantoj kaj floroj kiuj simbolas samtempe la naturon kaj la vivnaskan sangon.

Buĉoferado havis plurajn funkciojn en mezamerika religio. Unue, ĝi ĉeestigis la diigitan morton. Morto estis sekvo de la homa oferado, sed ne fino, sed daŭrigo de la kosma ciklo. Ĝi renaskis vivon, liberigante dian energion kaj reirigante ĝin al la dioj por ke ili generu novan vivon. Due, buĉoferado pravigis militon, ĉar en milito oni akiris la plej valorajn oferotojn, militistojn havantajn la energion bezonatan por fortiga la diojn en ilia konstanta agado. La milito kaj la kaptado de kontraŭuloj samtempe fariĝis rimedo de supreniĝo en la socia ŝtuparo, kaj dia ludo. Trie, buĉoferado pravigis la reĝan potencon kaj tiun de la pastroj, kiuj regis la religian idearon, kaj de la militistoj, kiuj liveradis la oferotojn.

 
Statuo de Tlaloko, mezamerika dio de pluvo, trovita en Coatlinchan, Ŝtato Meksiko, kaj portita en la Nacian Muzeon de Antropologio de Meksiko.

Duumeca pensado

redakti

Mezamerikaj kulturoj evoluigis tendencon kompreni paron de malajn konceptoj kiel paron de aspektoj de unu fundamentaĵo. Tiu duuma koncepta stilo markis publikan religion kaj politikon kiel ankaŭ popolajn kredojn kaj ĉiutagan konduton. Ĝi naskiĝis de kultura kunfandiĝo inter navatloj kaj aŭtoktonoj. La plej reprezentaj ekzemploj estas la kredoj je nahual kaj la mezamerika pilkludo.

 
La meksika nuda hundo estas unu el la nahual de la dio Kecalkoatlo. En tiu formo li helpas la mortintojn transiri Chicnahuapan, riveron dividantan la mondo de la vivantoj de tiu de la mortintoj.
Nahual
redakti

La vorto nahual rilatas al la kapablo ke homo alikorpiĝe prenu la aspekton de alia besto. Ĝi nomas kaj la nehoman korpon kaj la homon kiu kapablas alikorpiĝi en tiun beston, sed la bazo de la koncepto estas kredo, ke oni povas esti kaj homo kaj alispeca besto samtempe. La rilato de nahual estas strikte individua, malsame de totemismo, kiu estas kolektiva rilato. Iuj nahual estis tre famaj, ekzemple la jaguaro kaj la aglo; aliaj estis pli modestaj, ekzemple la hundo, la dazipo, la didelfo, ktp.

En mezamerika arto, nahual estis diverse interpretataj. La unua speco estas malfacile komprenebla por modernuloj, ĉar ĝi impresas kiel dazipo aŭ jaguaro, ekzemple, sed vere la artaĵo celas reprezenti nahual de dio aŭ reĝo. La dua, pli rekta maniero bildigas la homon kaj ties duan formon kune kiel unu duon-antropomorfan vivulon, kun homa kapo aŭ brakoj kaj nehomaj kruroj, beko, vosto, aŭ simile.

 
Pilkludejo de Ŝoĉikalko. La pilkludo (tlachtli) estis ceremonia dramece reprezentanta la moviĝojn de la astroj. La venkintoj de la ludo estis oferataj al la dioj, kio estis honoro por ili.
Pilkludo
redakti

La mezamerika pilkludo ne estis sporto en la kutima senco, sed rito, kaj la "ludejo" ĉiam situis inter ceremoniejoj. Ĝi havis esence kosman signifon, rilatantan kun la moviĝoj de la suno kaj de la universo. Tiuj moviĝoj reprezentiĝis en la pilko, kiu estis fabrikita el malmoligita kaŭĉuko farita el karikfikusa sevo; la materialo elektiĝis pro sia resaltemo.

La pilkludo havis multajn regulojn, kiuj ŝanĝiĝis de regiono al regiono. En unu versio oni povis ludi nur per la manoj, en alia oni uzis la koksojn kaj kubutojn, kaj en alia nur bastonforman frapilon. Por ĉiu tipo ekzistis propraspecaj ludejoj: unu havanta benketojn por resaltigi la pilkon je koksa alto, alia senigita je sia grundo. Ĝenerale ĉiaj pilkludejoj estis I-formaj. Ĉe la ekstremoj povis troviĝi birdajn kapojn kiel en Copán aŭ grandaj ringoj tra kiuj oni devis irigi la pilkon, kiel en Ŝoĉikalko. La ludo finiĝis per homa buĉofero, sed oni ne scias, ĉu la oferoto estis la kapitano de la venkinta teamo aŭ la venkita.

Simbola spaco-tempo

redakti

La kvar kompasdirektoj de la spaco estis ligitaj kun la tempo per la kalendaro, kiu vicigis la kvalitojn de la spaco dum la tempo. En Mezameriko dato aŭ okazo ĉiam ligiĝis al spaca direkto, kaj la kalendaro esprimis simbolan topografion karakteran de tiu periodo. La tagoj ligiĝis laŭ siaj nomoj al kompasdirektoj, kiuj donis al ili kosman signifon.

  • La signoj de la oriento estas: krokodilo, serpento, akvo, kano, movo. La oriento ligiĝas al planta fekundeco kaj kun la mondo de la pastroj.
  • La signoj de la nordo estas: vento, morto, hundo, jaguaro, siliko. Kontraste al la oriento, ĝi simbole estas seka, malvarma, kaj malvigliga. Oni konsideras ĝin la nokta parto de la universo kaj loĝejo de la mortintoj. La hundo, precipe la meksika nuda hundo havas tre specialan signifon, ĉar li iras kun la mortinto dum la vojaĝo kaj irigas lin aŭ ŝin trans la alimondan riveron en neniecon.
  • La signoj de la okcidento estas: domo, cervo, simio, aglo, pluvo. Ĝi estas direkto ligita kun la ciklo de la vegetaĵaro, precipe en la moderklimata alteja ekosistemo, kun maldensa pluvo kaj kvar sezonoj.
  • La signoj de la sudo estas: kuniklo, lacerto, seka herbo, katarto, floro. Ĝi rilatas unuflanke kun la luma kaj varma tagmeza suno, kaj aliflanke kun la pluvo plena de alkohola trinkaĵo. La kuniklo, kiel ĉefa simbolo, estas ligita kun kultivistoj kaj kun pulko.
 
La Micaohtli, en Teotivakano. La mezamerikaj urboj estas organizitaj ĉirkaŭ kelkaj lokoj gravaj por astronomia observado.

Teritorio kaj ceremoniejoj

redakti

La ceremoniejoj estas la aksoj de la loĝlokoj de Mezameriko. La urba teritorio mem estas nenio alia ol parto de la propra spaco de la ceremoniejoj, kiuj konsistigas ĝian koron. Ilia funkcio estas situigi la spacon ĉirkaŭ si. La urbo kun sia ceremonia centro konsistigas la politikan ekzistaĵon, bazon de la identeco de ĉiu homo.

Citaĵo 
 Ne estas triba homo, la natura etnocentrismo de la gentoj devigas, ke preskaŭ ĉiuj sin titolas la homoj. Aliflanke, la etna plureco de Mezameriko ne permesas kunligi etnon kaj teritorion; tial la identecon kreas la urbo: esti meŝiko signifas loĝi en México; esti zapoteko signifas loĝi en Zapotlán. 
— Duverger, 1996: pág. 77

La ceremoniejoj ĉiam estis konstruitaj por videblo. Piramidoj estis konstruaĵoj kiuj elstaris de la cetera urbo por manifesti la diojn kaj iliajn kapablojn. Alia karaktero de ceremoniejoj estas la historia akumulado. Ĉiu ceremonia domo estis konstruita en pluraj fazoj, unu sur la alia, tiel ke la nun videbla parto normale estas nur la lasta konstrua etapo. La ceremoniejoj estas la arkitektura traduko de la identeco de ĉiu urbo projekciita sur ĝian adoron al siaj dioj kaj mastroj.

 
K'inich K'an B'alam II sur steleo de Palenque. Tiaj publikaj monumentoj estis tre oftaj en la tuta Mezameriko kaj celis memorigi memorindaj okazojn aŭ farojn de la rega klaso.

Postmorta vojaĝo

redakti

Oni konceptis en Mezameriko plurajn specojn de postmorta ekzisto kaj tial oni praktikis plurajn specojn de funebra ceremonio: unuhomajn kaj plurhomajn, amastombojn, masonitajn ĉambrojnurnojn, ktp. Krome oni praktikis kremacion. La socia rango de la mortinto kaj la maniero de morto ambaŭ faktoris en la elekto de maniero de enterigo. En ĉio rolis ideo de postmorta vojaĝo, kies deira punkto estis la tombo kaj kies celo estis la mondo de mortintaj homoj.

Mezamerikanoj kredis je tri postmortaj vojaĝoceloj. La vojaĝon ĉielen faris nur homoj mortintaj en batalejo, sur la buĉofera ŝtono, aŭ dum akuŝo. Tiu ekzistejo nomiĝis Cincalco ("maiza domo"). La dua estis la subtera vojaĝo, pilgrimado kiu kondukis la mortintojn al ekzistejo sub la norda ekstremo de la mondo. Tiu loko nomiĝis Mictlān ("mortintejo"). La tria vojaĝo kondukis al la suna paradizo en la orienta direkto. Tiun lokon regatan de la suno oni nomis en la naŭatla lingvo Tonatiuhichan ("domo de la suno").

En ĉiu enterigo oni devis lasi manĝaĵon kaj trinkaĵon en ujoj faritaj el argilo por ke la mortinto nutru sin dum la vojaĝo; oni lasis ankaŭ maskojn por ŝirmi ilin kontraŭ la malvarmo. Nuntempe iuj mezamerikaj indiĝenoj ankoraŭ metas monerojn inter la fingrojn de mortinto por kovri la kostojn de la vojaĝo.

Medicino

redakti

Mezamerikaj fakaj konoj estas aranĝeblaj en du kunekzistantaj aksoj. En medicino la magia elemento estis ŝamanisma tradicio; "ŝamano" estas moderna nomo por kuracisto-pastro, kiu okipiĝis pri iuj malsanoj. La plej ofta el tiuj estis la perdo de la animo. Por la kuracado de la malsanuloj la ŝamano utiligis psikaktivaĵojn (pejotlon, tabakon, ruĝajn fabojn riĉajn je meskalino) kaj magiajn procedojn (sorĉojn kaj votoferojn).

La alia medicino estis pragmata konaro. En Mezameriko estis tradiciaj kuracistoj, kiuj sciis kuraci ostrompiĝojn kaj vundojn kaj eĉ fari kelkajn akuŝistajn intervenojn. Ili krome kuracis per plantoj, ekzemple uzante la aktivan principon de aspirino, kiun ili sciis eligi de salikaj ŝeloj.

 
Majaaj ciferoj. Mezamerikaj nombrosistemoj baziĝis sur la nombro dudek.
Oni kredis, ke ĉiu nombro havas magian kromsignifon, kiu influas al la destino de la homoj.

Astronomio

redakti

Astronomio, naskiĝis de la observado de la astroj kaj la simbola konstruado de la tutkosma vivo. La mezamerikanoj komprenis, ke la ĉielo organiziĝas laŭ regulaj cikloj kaj sinsekvoj de sezonoj kaj astronomiaj fenomenoj. Ili asociis bestojn, plantojn, kaj aliajn figurojn kun la diversaj konstelacioj. La astronomiaj konoj akumuliĝadis dum jarmiloj. La procezo kulminis kun la invento dde la kalendaro, kies radikoj troviĝas en la meza antaŭklasika periodo), surbaze kaj de la observado de la astroj kaj de matematiko:

Citaĵo 
 La mezamerikanoj preferis konstrui pli abstraktan kalendaron, bazitan sur la korelacioj de la diversaj kalkuloj, kun strukturo pli aritmetika ol astronomia. Ekzemple mirigas, ke ili preferis la jaron de 360 tagoj, 18 monatoj kaj 2 tagojn al la jaro de 365 tagoj de la majaa longa kalkulo
— Duverger 1999: p. 71.

260-taga kalendaro

redakti

La kalendaro de 260 tagoj nomiĝis en la naŭatla Xihuitl (civila), kaj dividiĝis en 13 monatoj po 20 tagoj. Ĝi nomiĝis ankaŭ Tonalpohualli ĉe la centraj popoloj, Tzolkin ĉe la majaoj, kaj Pije ĉe la zapotekoj. La kalendaro komenciĝis de 1200 a. K., kaj spegulis la evoluon de la maniero mezuri la tempon. Ĝi uziĝis ne nur por scii en kiuj tagoj oni kultivu, kiujn religiajn festojn oni faru, kaj kiel la astroj moviĝas, sed ankaŭ por antaŭdiraj celoj kaj por determini la diversajn destinojn de la homoj.

La nomoj uzataj por la tagoj, monatoj, kaj jaroj en la mezamerika mondo devenas grandaparte de la magi-religia mondrigardo, kiun la mezamerikanoj havis pri la natura medio, en kiu ili vivis komence de la frua antaŭklasika periodo: bestoj, floroj, la astroj, kaj la morto. Ĉi tiu kalendaro ĉeestas en ĉiuj mezamerikaj kulturaj zonoj, de la olmekoj kaj la oaĥaka regiono ĝis la majaa zono kaj la Novvulkana Akso.

 
Kodekso Nuttal. Ĉiuj popoloj de antikva Mezameriko evoluigis manierojn registri faktojn. Tamen nur kelkaj estas tiel ligitaj kun parolebla lingvo por esti akceptataj kiel skribosistemoj en strikta senco.

Matematiko

redakti

Matematiko por la mezamerikanoj ne temis nur pri nombroj, ĉar tiuj enhavis simbolan valoron laŭ la duumeca pensmaniero. La nombrosistemo estis dudekuma, t.e. simila al modernaj arabaj nombroj, sed kun bazo de dudek anstataŭ dek. La nombroj skribiĝis per punktoj, kiuj valoris unuon, kaj liniojn, kiuj valoris kvin unuojn. Simbolisme, la nombro 2 rilatis al origineco, ĉar oni komprenas ĉian originon kiel disduiĝon; 3 al la endoma fajro; 4 kun la kvar anguloj de la universo; 5 al malstabilo; 9 al la subtera mondo kaj la nokto; 13 kun la lumo; 20 kun pleneco; kaj 400 kun senfineco. La majaoj estis la unua civilizo en Mezameriko kaj unu el la plej fruaj en la mondo, kiuj uzis nombran signon por la matematika koncepto nulo.

Granda kontribuo al matematiko, farita precipe de la meŝikoj, estis la invento de la nepohualtzintzin, abako per kiu oni rapide kalkulis aritmetikajn operaciojn. Ĝi estis fabrikita el ligno, fadenoj, kaj maizaj grajnoj, kaj oni foje nomas ĝin "azteka komputilo".

Skribado

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezamerikaj skribsistemoj.

La studo de la mezamerika hieoroglifa skribado evoluis laŭ etapoj. La sola plene skriba sistemo estas la majaa. Dekomence oni diskutis kiel klasifiki la pli limigitajn signosistemojn uzitajn de aliaj mezamerikaj kulturoj. Bildoskribaj elementoj portis tre variajn signifojn laŭ arta, religia, kaj kultura mondrigardo. La signobildoj inkludis personojn, bestojn, kalendarajn konceptojn, lokajn nomojn kaj aliajn aferojn konatajn en ĉiuj mezamerikaj kulturoj.

La uzocelo de skribado en Mezameriko estis diversa. Foje ĝi servis por interpretado de la signoj senditaj de la astroj rilate la nomon kaj destinon de homoj. Alia uzo estis klarigado de la mitoj kaj historioj de la popoloj, kiuj estis registrataj per hieroglifoj sur ŝtono kaj papero. Tiun laboron faris la pastroj, kiuj estis la solaj homoj kapablaj kompreni la signojn. Alia gravega uzo estis la legitimigo de la potenco de la regantoj. La skribaĵoj estis faritaj sur publikaj monumentaj, murpentraĵoj, steleoj, kaj piramidaj strukturoj, kiuj klarigis propagande al ĉiuj homoj la potencon de iliaj reĝoj.

Oni skribis nombrojn laŭ dudekuma nombrosistemo.

Arta esprimado obeis al la kondiĉoj de ideologio, kiun konsistigis religio kaj politiko. Granda parto de la artaĵoj, kiuj restis post la eŭropa konkero, estas publikaj monumentoj. Tiajn artaĵojn oni faris precipe por ke ili vidiĝu. Tio gravis por la mezurado de la tempo, la grandeco de la urbo, kaj la adorado al la dioj. Krome ekzistis alia speco de arto rilatanta kun la kaŝita aspekto de la mondo; ĝi ne estis observebla, sed ĝia valoro estis en si, ekzemple la argilaj ujoj uzataj en enterigoj kaj la nerigardeblaj flankoj de statuoj.

La aŭtoreco de arto estis anonima, sen ia subskribo de la kreinto. Oni nomas ĝin abstrakta, kvankam ĝi reprezentas figurojn, en la senco, ke ĝia referenco ne celas realismon, sed intelektan komprenon.

 
Diversaj specoj de maizo. La tuta mezamerika civilizo dependis de la kultivado de tiu specio, kaj la plej granda diverso da maizaj rasoj troviĝas en la mezamerika regiono.


Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. García Cook, 1997: 40-43.
  2. Benz, 1991: 20, 22-23.
  3. Barros kaj Buenrostro, 1997: 6-15.