Metroo de Sankt-Peterburgo
Metroo de Sankt-Peterburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Петербургский метрополитен | |||||
metroo | |||||
Komenco | 1955 vd | ||||
Geografia situo | 59° 57′ 0″ N, 30° 19′ 0″ O (mapo)59.9530.316666666Koordinatoj: 59° 57′ 0″ N, 30° 19′ 0″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Rusio vd | ||||
Situo | Sankt-Peterburgo | ||||
| |||||
Posedata de | State Unitary Enterprise "Petersburg Metro" vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Metroo de Sankt-Peterburgo Петербургский метрополитен | |
---|---|
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Sankt-Peterburgo Rusio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 15-a de novembro 1955 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 113,6 km |
Nombro de linioj | 5 |
Nombro de veturiloj | 1 534 |
Nombro de stacioj | 67 |
Aliaj informoj | |
Pasaĝeroj tage | 2,3 milionoj (2015) |
Traklarĝo | 1 520 mm |
Metroo de Sankt-Peterburgo (ĝis julio 1992 Leningrada metropoliteno Lenin) estas sistemo de metropolitenaj linioj en Sankt-Peterburgo. La sistemo ekfunkciis la 15-an de novembro 1955. En 2015 la Sankt-Peterburga metroo konsistis el kvin linioj de komuna longeco 113,6 km, 67 stacioj (inter ili 7 ŝanĝostacioj), 251 rulŝtuparoj, 1534 vagonoj. 2,3 mln da homoj uzas la sistemon ĉiutage[1].
La nuna (por decembro 2015) pago por unu vojaĝo per metroo estas 31 rubloj[2] sendepende de la longeco de vojaĝo. Oni planas enkonduki laŭzonan pagon (kiam la pago dependos de la elektita itinero).
Ĝis la jaro 1982 Sankt-Peterburga metroo estis la plej norda metroo en la mondo[3].
La stacioj de la metropoliteno akceptas pasaĝerojn ekde 5:45 matene ĝis noktomezo (00:00). Nokte en metroo okazas priservaj laboroj (purigado, teknika kontrolado ktp.).