Marto de 2021
monato de la jaro 2021
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2021:
- Rilate al la pandemio de la malsano COVID-19 en Ĉeĥio ekvalidis novaj trisemajnaj restriktoj. La moviĝo inter la urboj kaj distriktoj estas strikte limigita krom kelkaj specifaj kazoj.
- La 32-a Pariza puntribunalo kondamnis francan eks-prezidanton Nicolas Sarkozy pro koruptado. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Kimrio plivastigis sian jaman malpermeson je fumado en publikaj ejoj, por inkluzivi hospitalojn, lernejojn, kaj ludejojn. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Ngozi Okonjo-Iweala iĝis direktoro de la Monda Komerca Organizaĵo — la unua ino kaj la unua afrikano atinginta tiun postenon.
- La franca prezidanto Emmanuel Macron agnoskis ke Ali Bumendjel, alĝeria sendependista advokato, estis murdata de la franca armeo en 1957.
- Pluraj eksplodoj en kazerno kaŭzis almenaŭ 108 mortintoj kaj 615 vunditoj en Batao, Ekvatora Gvineo. La prezidanto Teodoro Obiang Nguema Mbasogo petis internacian helpon.
- La Nacia Popola Asembleo de Ĉinio decidis ke ĉiuj politikaj kandidatoj de Honkongo estu detale kontrolitaj antaŭ ol ricevi permeson balotiĝi por ke nur «patriotoj» al la Popola Respubliko de Ĉinio povu kandidatiĝi. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Okazis granda fajro ĉe la datumcentro de la teknologia-nubkomputada firmao OVH en la urbo Strasburgo (Francio). Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La tanzania prezidento John Magufuli mortis dum sia mandatoperiodo; la vicprezidanto Samia Suluhu sukcedis lin, iĝante la unua virino atinginta ĉi tiun postenon en Tanzanio.
- La Akademio de Esperanto konstatis, ke ĝi ne pretas decidi pri la uzindeco aŭ oficiala statuso de la pronomoj «ri», «ŝli» aŭ aliaj eksterfundamentaj seksneŭtralaj pronomoj. Ĝi ankaŭ esprimis sian intencon ne okupiĝi pri ĉi tiu demando dum almenaŭ jardeko, se ne pli longe. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La birma polico mortpafis minimume 107 homojn dum kontraŭpuĉaj manifestacioj.