Lost (televida serio)
Lost (angle: perdita[j]) estas la titolo de usona televida serio aventureca, kiu estas produktata ekde 2004. Ĝia scenejo estas mistera tropika insulo, sur kiu vivas la postvivantoj de aviada akcidento.
La filmado okazas precipe sur insulo Oahu (Havaja Insularo). La serion produktas American Broadcasting Company, Bad Robot Productions kaj Grass Skirt Productions. La historion verkis Jeffrey Jacob Abrams, Damon Lindelof kaj Jeffrey Lieber; la muzikon Michael Giacchino.
American Broadcasting Company deklaris, ke ekzistas interkonsento pri la fino de la serio. Nun en 2007, post tri jaroj, restas ankoraŭ 48 epizodoj dividotaj al 4 jar-periodoj po 16 en ĉiu jaro. Tiel en Usono la serio finiĝos en la periodo 2009/2010.
Lost en 2006 ricevis la premion Golden Globe kiel plej bona drama serio.
Historio/intrigo
redaktiUnua periodo
redaktiFlugo Oceanic-Air 815, iranta de Sidnejo al Los-Anĝeleso, kraŝas sur tropika insulo. La 48 postvivantoj provas solvi multajn problemojn, precipe pri pluvivado, kaj esplori la multajn misterojn de la loko, inter ili la eblan ekziston de aliaj loĝantoj, la enhavon de subterejo fermita per pordo kaj aliajn neklarigeblajn okazaĵojn.
Inter la postvivantoj elstaras:
- Jack Shepard, kuracisto, kiu preskaŭ dekomence estas gvidanto de la grupo;
- John Locke, spertulo pri ĉasado, kiu kreas la moton "nenio okazas hazarde";
- Kate Austen, krimulo provanta rebonigi siajn farojn;
- Sayid Jarrah, eksa soldato (iraka respublika gvardiano) de la iraka milito;
- James "Sawyer" Ford, trompisto;
- Claire Littleton, juna patrino, kiu akuŝas sur la insulo;
- Hugo "Hurley" Reyes, riĉa pro loteria gajno;
- Charlie Pace, drogo-sklava muzikisto;
- Jin-Soo Kwon kaj Sun-How Kwon, koreaj geedzoj en edzeca krizo;
- Michael Dawson kaj Walt, patro kaj filo, disputantaj pro iama eksedziĝo;
- Boone Carlyle kaj Shannon Rutherford, duonfratoj;
- Danielle Rousseau, virino, kiu vivis sur la insulo antaŭ la akcidento;
- La Aliaj, mistera komunumo, kiu vivis sur la insulo antaŭ la akcidento.
Eksteraj ligiloj
redakti- Dediĉita retejo de televidstacio FOX Arkivigite je 2007-05-28 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Retejo de ABC Arkivigite je 2005-03-07 per la retarkivo Wayback Machine