Linio Namboku (Tokyo Metro)
Linio Namboku (japane 南北線 [Nanboku-sen], angle Namboku line, laŭvorte: sud-norda linio) estas metroa linio en Tokio, Japanio. Ĝi estas unu el 9 linioj de metroa sistemo Tokjo Metro en la Metroo de Tokio. Ĝia nomo signifas, ke tio estas linio de sudo (南) al nordo (北). La simbola koloro de linio estas akva (smeralda) koloro. La emblemo de linio estas latina litero "N" en akvakolora ringo.
Linio Namboku | |
---|---|
Superrigardo | |
Koloro de linio | akva (smeralda) |
Numero de linio | 7 |
Tipo | metroo |
Sistemo | Tokjo Metro |
Loko | Tokio (Japanio) |
Komenco | Meguro |
Fino | Akabane-Iŭabuĉi |
Stacioj | 19 |
Paso de fervojo | |
Historio | |
Malfermo | 29a de novembro 1991 |
Teknikaj trajtoj | |
Longo | 21,3 km |
Ŝpuro | 1067 mm (CAP-ŝpuro) |
Fervoja elektra sistemo | 1500 voltoj, KK, supertraka kontakta lineo |
Maksimuma rapideco | 80 km/h |
Historio
redakti- 1968: Unuafoja planado de ĉi-linio.
- 1980: Komenco de konstruado.
- 29a de novembro 1991: malfermo de la unua sekcio de la linio inter stacioj Komagome (N-14) kaj Akabane-Iŭabuĉi (nuna fina stacio: N-19).
- Marto 1996: malfermo de sekcio inter stacioj Komagome (N-14) kaj Jocuja (N-08); 4-vagonaj trajnoj estis plilongigita ĝis 6 vagonoj (ĉiuj tiam konstruitaj stacioj kapablis servi 8-vagonan trajnon, sed la tuta ilia longeco ankoraŭ ne estis uzata).
- Septembro 1997: malfermo de sekcio inter stacioj Jocuja (N-08) kaj Tameike-Sanno (N-06).
- 26a de septembro 2000: malfermo de la lasta sekcio inter stacioj Tameike-Sanno (N-06) kaj Meguro (N-01); lanĉo de komuna trajno kun Linio Tokju-Meguro.
- Marto 2001: malfermo de Linio Sajtama — lanĉo de komuna trajno.
Trafiko
redaktiEstas 2 tipoj de trajnoj:
- Loka trajno (各停 [kakutei]);
- Ekspreso (急行 [kjūkō]) iras suden po 2 trajnoj hore (tag-tempe) ĝis Hijoŝi en linio Tokju-Meguro;
Tage la trajnoj veturas kun la intervalo: 6 min. (kun la ekspreso).
La unua trajno:
- Meguro — 5:38 (ĝis Uraŭa-Misono en linio Sajtama)
- Akabane-Iŭabuĉi — 05:01 (ĝis Hijoŝi en linio Tokju-Meguro)
La lasta trajno:
- Meguro —
- 23:17 (ĝis Uraŭa-Misono en linio Sajtama),
- 23:47 (ĝis Akabane-Iŭabuĉi),
- 00:02 (ĝis Komagome (N-14))
- Akabane-Iŭabuĉi —
- 23:18 (ĝis Hijoŝi en linio Tokju-Meguro),
- 23:48 (ĝis Musaŝi-Kosugi en linio Tokju-Meguro),
- 00:02 (ĝis Okusaŭa en linio Tokju-Meguro),
- 00:16 (ĝis Komagome (N-14))
La horaro (diferencas inter labortagoj kaj semajnofino): Horaro de linio Namboku Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (japane, defaŭlte ĝi montras hodiaŭa horaro)
Stacioj
redaktiĈiuj stacioj lokiĝas en Tokio.
Ĉe la suda fina stacio Meguro (N-01) la linio Namboku kuniĝas kun linio Tokju-Meguro de Korporacio Tokju. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Hijoŝi.
Ĉe la norda fina stacio Akabane-Iŭabuĉi (N-19) la linio Namboku kuniĝas kun Linio Sajtama. La linioj havas komunajn trajnojn, kiuj iras ekde/ĝis stacio Uraŭa-Misono.
N-ro | Nomo de stacio | Distanco (km) | Linioj transireblaj ("*" markas liniojn de la sama fervoja reto) |
Lokiĝo (kvartalo) | |||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Esperante | japane | japana prononco | inter | tute | |||
N-01 | Meguro | 目黒 | [Meguro] | - | 0.0 | 東急 Tokju-Meguro (Korporacio Tokju) (komuna trajno ĝis stacio Hijoŝi) Mita (Toej): I-01 (komuna kajo) |
Ŝinagaŭa |
N-02 | Ŝirokanedaj | 白金台 | [Ŝirokanedai] | 1.3 | 1.3 | Mita (Toej): I-02 (komuna kajo) | Minato-ku |
N-03 | Ŝirokane-Takanaŭa | 白金高輪 | [Ŝirokane-Takanaŭa] | 1.0 | 2.3 | Mita (Toej): I-03 (komuna kajo) | |
N-04 | Azabu-Ĝuban | 麻布十番 | [Azabu-Ĝūban] | 1.3 | 3.6 | Oedo (Metroo Toej): E-22 | |
N-05 | Roppongi-iĉĉome | 六本木一丁目 | [Roppongi-iĉĉōme] | 1.2 | 4.8 | ||
N-06 | Tameike-Sanno | 溜池山王 | [Tameike-Sannō] | 0.9 | 5.7 | * Ginza (Tokjo Metro): G-06
|
Ĉijoda |
N-07 | Nagataĉo | 永田町 | [Nagataĉō] | 0.9 | 6.6 | * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-16 * Hanzomon (Tokjo Metro): Z-04
| |
N-08 | Jocuja | 四ツ谷 | [Jocuja] | 1.3 | 7.9 | * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-12
JR Ĉuo (rapida) (Japana Fervojo) |
Ŝinĝuku |
N-09 | Iĉigaja | 市ケ谷 | [Iĉigaja] | 1.0 | 8.9 | * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-14 Ŝinĝuku (Toej): S-04 | |
N-10 | Ijdabaŝi | 飯田橋 | [Iidabaŝi] | 1.1 | 10.0 | * Tozaj (Tokjo Metro): T-06 * Jurakuĉo (Tokjo Metro): Y-13 | |
N-11 | Korakuen | 後楽園 | [Kōrakuen] | 1.4 | 11.4 | * Marunouĉi (Tokjo Metro): M-22 En Stacio Kasuga: |
Bunkjo |
N-12 | Todajmae | 東大前 | [Tōdaimae] | 1.3 | 12.7 | ||
N-13 | Hon-Komagome | 本駒込 | [Hon-Komagome] | 0.9 | 13.6 | ||
N-14 | Komagome | 駒込 | [Komagome] | 1.4 | 15.0 | JR Jamanote (Japana Fervojo) | Toŝima |
N-15 | Niŝigahara | 西ケ原 | [Niŝigahara] | 1.4 | 16.4 | Kita-ku | |
N-16 | Oĝi | 王子 | [Ōĝi] | 1.0 | 17.4 | JR Kejhin-Tohoku (Japana Fervojo)
| |
N-17 | Oĝi-Kamija | 王子神谷 | [Ōĝi-Kamija] | 1.2 | 18.6 | ||
N-18 | Ŝimo | 志茂 | [Ŝimo] | 1.6 | 20.2 | ||
N-19 | Akabane-Iŭabuĉi | 赤羽岩淵 | [Akabane-Iŭabuĉi] | 1.1 | 21.3 | Linio Sajtama (Fervojo Sajtama) (komuna trajno ĝis stacio Uraŭa-Misono) |
Eksteraj ligiloj
redakti- Horaro de linio Namboku Arkivigite je 2012-10-11 per la retarkivo Wayback Machine (japane)