Stacio Ichigaya
Stacio Ichigaya (japane 市ヶ谷駅 [iĉigaja-eki]) estas fervoja stacio en centro de Tokio en Japanio. Ĝi havas kvar partojn: unu supertera kaj tri subteraj. La supertera estas stacio de la fervoja reto JR , ĝi situas en Kvartalo Chiyoda, sur la suda-orienta (dekstra) bordo de la rivero Kanda kaj servas Linion Chūō-Sōbu de JR Orienta. La unua subtera parto de la stacio situas sub la rivero Kanda, ankaŭ en Kvartalo Chiyoda, ĝi servas Linion Yūrakuchō de la metroa reto Tokyo Metro. La dua subtera parto situas sub la nord-okcidenta bordo de la rivero, en Kvartalo Shinjuku kaj servas Linion Namboku de Tokyo Metro. La tria subtera parto situas sud-oriente de la aliaj, en Kvartalo Chiyoda, ĝi servas Linion Shinjuku de la metroa reto Toei.
Ichigaya 市ヶ谷 | |||||||||||||||||||||||||
Stacio de JR | |||||||||||||||||||||||||
fervoja stacidomo • stacidomo de surtera fervojo • over-track railway station • Q121844395 • passenger railway station • interŝanĝejo | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||||||||||||||||||||
Lando | Japanio | ||||||||||||||||||||||||
Urbo | Tokio | ||||||||||||||||||||||||
Situo | Kvartalo Chiyoda/ Kvartalo Shinjuku | ||||||||||||||||||||||||
Geografia situo | 35° 41′ 28″ N, 139° 44′ 8″ O (mapo)35.691111111111139.73555555556Koordinatoj: 35° 41′ 28″ N, 139° 44′ 8″ O (mapo) | ||||||||||||||||||||||||
Ecoj | |||||||||||||||||||||||||
Tipo | supertera/subtera | ||||||||||||||||||||||||
Historio | |||||||||||||||||||||||||
Malfermo | 6a de marto 1895 | ||||||||||||||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
Linioj
redakti- La fervoja reto JR :
- Metroo:
- Tokyo Metro:
- Metroo Toei:
- Linio Shinjuku (lokaj trajnoj kaj ekspresoj)
Historio
redakti- 6a de marto 1895: malfermiĝis la stacio de JR.
- 30a de oktobro 1974: malfermis la stacio de la linio Yūrakuchō.
- 16a de marto 1980: malfermis la stacio de la linio Shinjuku.
- 26a de marto 1996: malfermis la stacio de la linio Namboku.
Ekspresoj
redaktiLa ekspreso de la linio Shinjuku haltas ĉe la stacio Ichigaya (S-04). La sekvaj stacioj de la ekspreso estas:
Kajoj
redaktiReto | N-ro | Linio | N-ro de stacio | Direkto | Tipo |
---|---|---|---|---|---|
JR |
1 | Linio Chūō-Sōbu | — | al Shinjuku, Nakano, Mitaka | insula kajo (supertera) |
2 | — | al Akihabara, Kinshichō, Chiba | |||
Tokyo Metro | 1 | Linio Yūrakuchō | Y-14 | al Shin-Kiba | insula kajo (subtera) |
2 | al Ikebukuro, Wakōshi | ||||
3 | Linio Namboku | N-09 | al Akabane-Iwabuchi | insula kajo (subtera) | |
4 | al Meguro | ||||
Metroo Toei | 1 | Linio Shinjuku | S-04 | al Shinjuku | bordaj kajoj (subteraj) |
2 | al Motoyawata |