Lakta Vojo
La Lakta Vojo (aŭ la Galaksio, kun majusklo) estas la galaksio en kiu troviĝas la planedo Tero kaj Sunsistemo[1][2].
Lakta Vojo | |
---|---|
Galaksio | Listo de galaksioj |
Observaj datumoj | |
Speco | SBc |
Diametro | 100.000 lj |
Diko | 1.000 lj |
Kvanto de steloj | 2—4×1011 |
Aĝo de la plej malnova stelo | 13,2 Gjr |
Maso | 1,5×1012 |
Distanco de la Suno al la galaksia centro | 27.200±1.100 lj |
Galaksia periodo de cirkulado de la Suno | 200 Mjr |
Periodo de cirkulado de la spirala strukturo | 50 Mjr |
Periodo de cirkulado de la rekta koneksaĵo | 15—18 Mjr |
Rapido relative al CMB | 552 ± 6 Km/s |
La Lakta Vojo estas nur unu galaksio inter miliardoj da galaksioj, kiuj ekzistas tra la kosmo. La homaro loĝas sur etete malgranda rokriĉa planedo (Tero) de tiu galaksio. Oni scias ke nia hejm-astro rivoluas ĉirkaŭ mezgranda, flava stelo, situanta proksimume en la ebeno de la Galaksio. Fakte, en tiu galaksia ebeno estas la plejmulto el la steloj similaj al la Suno. La steloj najbaraj al ni estas relative junaj. Ilia aĝo estas apenaŭ pli granda ol dek miliardoj da jaroj. Kontraŭe, la steloj pli malproksimaj, kiuj rivoluas la galaksian centron je distanco de mil parsekoj aŭ pli, estas tiel maljunaj kiel la Galaksio. Oni povas diri, ke ilia naskiĝo markas la naskiĝon de la Galaksio mem.
La konsisto de la galaksio, laŭ stelkvanto kaj aliforma materio, dependas de la pozicio konsiderata, rilate al la galaksia centro. Ekzistas pluraj komponantoj de la Galaksio, ĉiu havanta sian propran aron da proprecoj kaj hierarkian rangon en la historio de galaksiformiĝo.
En majo 2022, astronomoj, uzante la Event Horizon Teleskopo, publikigis foton de Sagittarius A* produktitan uzante datumojn de radio-observaĵoj en aprilo 2017 [3], tiele konfirmante ke la objekton estas nigra truo ĉe la centro de nia galaksio, la Lakta Vojo. Ĉi tiu estas la dua konfirmita bildo de nigra truo, post la supermasiva nigra truo de Messier 87 en 2019.
Etimologio kaj mitologio
redaktiEn la Babilona epika poemo Enuma Eliŝ, la Lakta Vojo estas kreita el fortranĉita vosto de praa salakva drakonino Tiamat, metita en la ĉielo fare de Marduk, la Babilonia nacia dio, mortiginta ŝin.[4][5] Tiu rakonto iam laŭsupoze estis bazita sur pli malnova sumera versio en kiu Tiamat estas anstataŭe mortigita fare de Enlil de Nippur,[6][7] sed nun supozeble estas sole invento de babilonaj propagandistoj kun la intenco montri Marduk kiel supera al la sumeraj diaĵoj.[7]
En Greka mitologio, Zeŭso metas sian filon naskiĝinta de mortonta virino, nome la infanon Heraklon, sur la bruston de Hera dum ŝi dormas tiel ke la bebo trinkos ŝian dian lakton kaj iĝis nemortonta. Hera vekiĝas dum mamnutrado kaj tiam konstatas, ke ŝi estas mamnutranta nekonatan bebon: ŝi forpuŝas la bebon, iom da el ŝia lakto elverŝiĝas, kaj ĝi produktas la lumgrupon konatan kiel la Lakta Vojo. En alia greka rakonto, la forlasita Heraklo estas donita de Atena al Hera por mamnutrado, sed la forto de Heraklo igas Hera ŝiri lin for de sia brusto pro doloro.[8][9][10]
Llys Dôn (laŭvorte "La Tribunalo de Dôn") estas la tradicia kimra nomo por la konstelacio Kasiopeo. Almenaŭ ankaŭ tri el la filoj de Dôn havas astronomiajn asociojn: Caer Gwydion ("La fortikaĵo de Gwydion") estas la tradicia kimra nomo por la Lakta Vojo,[11][12] kaj Caer Arianrhod ("La Fortikaĵo de Arianrhod") estas la konstelacio Norda Krono.[13][14]
En okcidenta kulturo, la nomo "Lakta Vojo" estas derivita de ties aspekto kiel malklara nesolvita "lakteca" brila grupo arkiĝanta laŭlonge de la nokta ĉielo. La esprimo estas traduko de la klasiklatina esprimo via lactea, siavice derivita de la helenisma greka γαλαξίας, mallongigo de γαλαξίας κύκλος (galaksías kiklos), kun la signifo "lakta cirklo". La malnovgreka γαλαξίας (galaksioj) - de radiko γαλακτ-, γάλα ("lakto") + -ίας (formante adjektivojn) - estas ankaŭ la radiko de "galaksio", la nomo por ĉiuj tiaj kolektoj de steloj.[15][16][17]
La Lakta Vojo, aŭ "lakta cirklo", estis nur unu el 11 "cirkloj" kiujn la grekoj identigis en la ĉielo, el kiuj aliaj estas la zodiako, la meridiano, la horizonto, la ekvatoro, la tropikoj de Kankro kaj Kaprikorno, la Arkta Cirklo kaj la Antarkta Cirklo, kaj du koluraj cirkloj pasantaj tra ambaŭ polusoj.[18]
Popolaj nomoj
redakti- "Birda Vojo" estas uzita en kelkaj Uralaj kaj Tjurkaj lingvoj krom en Baltaj lingvoj. Nordaj popoloj observis, ke migrobirdoj sekvas la vojon de la galaksio[19] dum migrado al la Norda Hemisfero. La nomo "Birda Vojo" (en finna, estona, latva, litova, baŝkira kaj kazaĥa) havas kelkajn variaĵojn en aliaj lingvoj, ekz. "Vojo de la griza (natura) ansero" en ĉuvaŝa, mari kaj tatara kaj "Gruvojo" en erzja kaj mokŝa.
- "Hejmrivero": la Kaurna popolo de la Adelaidaj Ebenaĵoj de Suda Aŭstralio nomis la Laktan Vojon wodliparri en la Kaurna lingvo, kun la signifo "hejmrivero".[20]
- Emuo en la Ĉielo: la Gomeroja popolo inter Novsudkimrio kaj Kvinslando nomis la Laktan Vojon Dhinawan, nome "giganta emuo en la ĉielo" kiu etendiĝas laŭlonge de la nokta ĉielo.[21]
- Lakta Vojo: Multaj eŭropaj lingvoj prunteprenis, ĉu rekte ĉu nerekte, la greklingvan nomon de la Lakta Vojo, kiel ĉe la angla kaj la latina, kaj de tie al pluraj latinidaj lingvoj.
- Vojo al Santiago: la Lakta Vojo estis tradicie uzita kiel gvidilo fare de pilgrimantoj veturantaj al la pilgrimejo de Compostela, kaj de tie la uzado de la esprimo "Vojo al Santiago" kiel nomo por la Lakta Vojo, ekzemple en hispana lingvo "Camino de Santiago" (Jakoba Vojo) kaj pli karesnome "Caminito de Santiago".[22] Kurioze, La Voje Ladee "Lakta Vojo" estis uzita ankaŭ por referenci al la pilgrima vojo.[23]
- Rivero Gango de la Ĉielo: tiu nomo en Sanskrito (आकाशगंगा Ākāśagaṃgā) estas uzita en multaj barataj lingvoj kiuj sekvas hinduisman kredon.
- Arĝenta Rivero: tiu ĉina nomo "Arĝenta Rivero" (銀河) estas uzata tra Orienta Azio, kiel en Koreujo kaj Vjetnamujo. En Japanujo kaj Koreujo, "Arĝenta Rivero" (japane 銀河; en korea 은하 [eunha]) signifas galaksiojn ĝenerale.
- Rivero de la Ĉielo: la japana nomo por la Lakta Vojo estas "Rivero de la Ĉielo" (天の川, Amanokava), same kiel alternativa nomo en ĉina (ĉine).
- Pajla Vojo: En Okcidenta Azio, Centra Azio kaj partoj de Balkanujo la nomo por la Lakta Vojo rilatas al la vorto por pajlo. Nuntempe, persianoj, pakistananoj, kaj turkoj uzas ĝin krom araboj. Oni sugestis, ke la termino estis disvastigita fare de mezepokaj araboj kiuj siavice prunteprenis ĝin el armenoj.[24]
- Walsingham Vojo: En Anglio la Lakta Vojo estis nomita Walsingham Vojo reference al la sanktejo de Walsingham, en Norfolk, Anglio. Oni subkomprenis, ke ĝi estus ĉu gvidilo por la pilgrimantoj kiuj are venis tien, aŭ reprezento de la pilgrimantoj mem.[25]
- Vintra Strato: Skandinaviaj popoloj, kiel svedoj, nomis la galaksion Vintra Strato (Vintergatan) ĉar la galaksio estas plej klare videbla dum la vintro en la norda hemisfero, speciale je altaj latitudoj kie la brila lumo de la Suno eĉ malfrue nokte povas malheligi ĝin dum la somero.
Aspekto
redaktiLa Lakta Vojo estas videbla kiel nebuleca bando de blanka lumo, ĉirkaŭ 30° larĝa, arkiĝante laŭlonge de la nokta ĉielo.[26] Kvankam ĉiuj unuopaj nudokule videblaj steloj en la tuta ĉielo estas parto de la Lakta Vojo, la termino "Lakta Vojo" estas limigita al tiu ĉi lumzono.[27][28] La lumo originas de la amasiĝo de nesolvitaj steloj kaj alia materialo situanta en la direkto de la galaksia ebenaĵo. Pli brilaj regionoj ĉirkaŭ la grupo aperas kiel mildaj vidaj makuloj konataj kiel stelnuboj. La plej rimarkinda el tiuj estas la Granda Sagitaria Stelnubo, parto de la centra ŝvelaĵo de la galaksio.[29] Malhelaj regionoj ene de la grupo, kiel ekzemple la Granda Rifto (Cignofendo) kaj la Karbosako, estas areoj kie interstela polvo blokas lumon de malproksimaj steloj. Homoj de la suda hemisfero, inkluzive de la inkaoj kaj aŭstraliaj aborigenoj, identigis tiujn regionojn kiel malhelaj nubaj konstelacioj.[30] La areo de ĉielo kiun la Lakta Vojo malheligas estas nomita la Zono de Evitado.[31]
La Lakta Vojo havas relative malaltan surfacan brilecon. Ĝia videbleco povas esti tre reduktita pro fona lumo, kiel lumpoluo aŭ lunlumo. La ĉielo devas esti pli malhela ol proksimume 20.2 magnitudo je kvadrata arkosekundo por ke la Lakta Vojo estu videbla.[32] Ĝi devus esti videbla se la limiga grando estas proksimume +5.1 aŭ pli bona kaj montras multe da detaloj ĉe +6.1.[33] Tio malfaciligas la vidadon de la Lakta Vojo de hele lumigitaj urbaj aŭ antaŭurbaj areoj, sed tre elstara se rigardite de kamparaj areoj kiam la Luno estas sub la horizonto. Mapoj de artefarita noktaĉiela brileco montras ke pli ol unu triono de la loĝantaro de la Tero ne povas vidi la Laktan Vojon de siaj hejmoj pro lumpoluo.[34]
Kiel rigardite de la Tero, la videbla regiono de la galaksia ebeno de la Lakta Vojo okupas areon de la ĉielo kiu inkludas 30 konstelaciojn.[35] La Galaksia Centro situas en la direkto de Sagitario, kie la Lakta Vojo estas plej hela. De Sagitario, la nebuleca bando de blanka lumo ŝajnas pasi al la galaksia kontraŭcentro en Koĉero. La grupo tiam daŭrigas la ceteron de la vojo ĉirkaŭ la ĉielo, reen al Sagitario, dividante la ĉielon en du proksimume egalajn hemisferojn.[36]
La galaksia ebeno estas klinita je ĉirkaŭ 60° al la ekliptiko (la ebeno de la orbito de la Tero). Rilate al la ĉiela ekvatoro, ĝi pasas same for norden kiel la konstelacio Kasiopeo kaj same for suden kiel la konstelacio Suda Kruco, indikante la altan inklinon de la ekvatora ebeno de la Tero kaj la ebeno de la ekliptiko, relative al la galaksia ebeno. La norda galaksia poluso situas ĉe rektascensio 12h 49m, deklinacio +27.4° (B1950) proksime de β Comae Berenices, kaj la suda galaksia poluso estas proksime de α Sculptoris. Pro tiu alta inklino, depende de la tempo de nokto kaj jaro, la arko de Lakta Vojo povas aperi relative malalta aŭ relative alta sur la ĉielo. Por observantoj de latitudoj proksimume 65° norde ĝis 65° sudo, la Lakta Vojo pasas rekte supre dufoje tage.
La loka grupo de nia galaksio
redaktiLa Lakta Vojo apartenas al "loka grupo" de galaksioj, kies precipa ano estas la Andromeda galaksio. Ĉirkaŭ la Lakta Vojo estas kelkaj "nanaj" galaksioj, ekzemple la "Magelanaj Nuboj", sudhemisfere videblaj per sen-ila okulo. Inter ili kaj la Lakta Vojo estas strio ("ponto") da hidrogenaj atomoj, nomata "magelana fluo".
La hierarkia kolapso de la protogalaksio
redaktiLa plej klara divido de la steloj en la Galaksio estis farita en la mezo de la 20-a jarcento, kiam W. Baade malkovris, ke la steloj apartiĝis je du tre distingeblaj klasoj, kiujn li nomis "populacio I" (1) kaj "populacio II" (2). La unuaj prezentas malgrandajn aĝojn, estas relative metalriĉaj, kaj havas orbitojn ĉirkaŭgalaksicentrajn, kiuj ne malproksimiĝas multe el la galaksia ebeno. Tamen, la steloj de populacio II posedas tre discentrajn orbitojn, grandajn aĝojn kaj metalmankan konsiston. Verdire, ilia kemia konsisto indikas sendube ilian maljunecon, formiĝon dum epoko, kiam la kosmokemio ne multe malsimilis al tiu de la Praeksplodo (ankaŭ nomata angle Big Bang).
La steloj de populacio I konsistigas tion, kion oni nomas galaksia disko. Aliflanke, la steloj de populacio II konsistigas la strukturon nomatan galaksia haloo. La aĝodiferenco inter la steloj de tiuj du strukturoj galaksiaj indikas la hierarkian rangon, kiun ĉiu el ili posedis dum la galaksiformiĝo.
La haloo estas la pli maljuna el la galaksiaj komponantoj. Ĝi havas sferecan formon ĉirkaŭ la galaksia centro. Formiĝintaj kiam la universo konsistis precipe el gigantaj gasamasoj konataj kiel protogalaksioj, la haloaj steloj alprenis tre malordajn orbitojn, spegulantajn la kaosajn moviĝojn de malgrandaj gasaglomeraĵoj, kiuj kolapsadis, liberfale, direkte al la galaksia centro.
La gaso kolapsanta, kiu postrestis tiun stelformiĝon, malleviĝis ĝis la galaksia ebeno, kie ĝi formis la diskon. Tiel la steloj de la disko estas pli junaj ol tiuj de la haloo. Plie, pro la morto de la unuaj haloaj stelgeneracioj, la kemia konsisto de la gaso el la disko estas pli metalhava ol tiu de la gaso, el kiu formiĝis la haloaj steloj. Nuntempe restas en la haloo nur malgrandmasaj steloj, kies vivodaŭro estas sufiĉe longa tial, ke la unuaj steloj tiaj jam formiĝintaj ankoraŭ vivas.
Kromaj komplikaĵoj
redaktiLa nunaj scioj pri galaksistrukturo montras, ke la dividado de la Galaksio laŭ disko kaj haloo estas treege simpla. Tiuj strukturoj mem ŝajnas esti konsistantaj el substrukturoj, kiuj ne facile partoprenas je la hierarkia historio jam de ni vidita.
Ni diskutu unue la diskon. Laŭ la plej akceptata klasifiksistemo nuntempa, la diskon oni dividas laŭ dika disko kaj maldika disko. La diferencoj inter tiuj du strukturoj estas konsiderindaj.
Dikdiskaj steloj similas kelkaspekte al haloaj steloj: ilia kemia konsisto estas metalmanka, iliaj aĝoj estas grandaj, la steloj ĝin formantaj estas precipe malgrandmasaj, sed iliaj orbitoj estas ne tre discentraj kiel tiuj de haloaj steloj. Ĝenerale, la stelformiĝo okazas nuntempe nur en la maldika disko, ĉar la plej favoraj fizikaj kondiĉoj al tiu procezo troveblas nur en tiu strukturo. Tamen, la ekzisto de junaj steloj, kun spektrotipo A kaj F, en altoj de kelkaj centoj da parsekoj, super la galaksia ebeno, indikas tion, ke hazarda stelformiĝo povas okazi ankaŭ en la dika disko.
La maldika disko estas la plej kolapsinta strukturo de la Galaksio. Ĝia dikeco estas nur 300 parsekoj, supre kaj sube de la galaksia ebeno. Konsistigas ĝin precipe junaj steloj kaj gaso, kaj en la formo de varma neŭtrala hidrogenaj nuboj, kaj en la formo de molekulaj nuboj. La Suno mem kaj ties najbaraj steloj plejmulte membras tiun galaksian strukturon.
Ne estas de ĉiuj akceptata teorio por la formiĝo de la dika disko, rilate al la maldika disko. La fakto, ke tieaj steloj estas pli maljunaj ol tiuj de la maldika disko, igis plurajn astronomojn pensi, ke la dika disko formiĝis tuj post la haloo, antaŭ la kompleta kolapso de la falanta gaso. Tamen, aliaj kredas je tio, ke la dika disko estas formita nure pro la pligrandiĝo de superebena alto de maldikdiskaj stelorbitoj, fenomeno, kiu akompanas ilian maljuniĝon. Estontaj serĉoj certe bezonatas por pli bone distingi tiujn du hipotezojn.
La haloo, siavice, estas dividata laŭ interna haloo kaj ekstera haloo. La interna haloo estas konsiderata pli maljuna ol la ekstera. Ĝi estis formata dum la liberfala kolapso de la protogalaksio, ĝuste kiel en la pli simpla skemo pritraktita antaŭe. La granda diferenco en tiu hierarkia sistemo estas tio, ke la ekstera haloo, la pli malproksima strukturo de la galaksia centro estas relative juna. Oni kredas ke ĝin formis la miksado (aŭ gravita ruiniĝo) de pluraj galaksietoj similaj al la Magelanaj Nuboj, kiujn kaptis nia galaksio.
Direkte al galaksia centro
redaktiLa plej lumaj steloj estas distribuataj laŭ la disko kaj laŭ sfereca strukturo ĉirkaŭ la galaksia centro. Tiu strukturo sferoida estas nomata ventrego. Ĝia radiuso estas ne pli ol 3 kiloparsekoj, kaj ĝi estas unu el la pli fascinaj regionoj de nia Galaksio.
La alloga mistero, kiun la ventrego prezentas, estas la ecoj de iliaj kunformantaj steloj. Tie oni trovas ĉiaspecajn stelojn, de la pli metalmankaj (kiel la haloaj) ĝis steloj multe pli metalriĉaj ol la pli junaj steloj de la maldika disko.
Pluraj teorioj estis elpensataj por tiu strukturo, sed neniu ĝis nun elstaras super la aliaj. Inter la hipotezoj estas tiuj, ke la ventrego formiĝis kune kun la haloo, sed daŭris formante stelojn. Fakte, la gaso neniam estis forkonsumita, kiel okazis en la haloo, kaj pro tio la steloj povis formiĝi dum periodo tre longa. Tiu eksplikus ankaŭ la grandajn metalenhavojn de kelkaj ventregaj steloj: pro daŭra stelformiĝo, la materio el la ventrego estis pli kaj pli riĉigitaj je kemielementoj produktitaj en supernovaoj kaj mortintaj gigantaj steloj.
Strukturoj videblaj elsupre
redaktiStrukturoj internaj al la disko estas pli bone videblaj elsupre, se tio estus ebla al ni. Ni povas imagi, kiaj ili estas, per komparo inter nia galaksio kaj aliaj. La ĉefaj strukturoj estas la spiralbrakoj kaj la interbraka regiono.
La spiralbrakoj (aŭ simple brakoj) estas spiralformaj arkoj, kiuj formiĝas el la galaksia kerno kaj etendiĝas sur la disko. Ĝin markas precipe lumegaj, grandmasaj steloj. Verdire, la brakoj indikas, kie estas la plej grandaj stelnaskejoj el iu galaksio. Ŝajne ili formiĝas pro perturbo de la gravita kampo. La perturbo vojaĝas tra la disko kaj koliziigas la materion siavoje, kreante kondiĉojn favorajn al stelformiĝo.
Tio ne signifas, ke steloj ne formiĝas en la interbraka regiono. Fakte, steloj formiĝas tra la tuta disko. Tamen la plej favoraj kondiĉoj ja estas trovataj en la spiralbrakoj. Nia Suno, nuntempe, situas proksime de spiralbrako, sed en la interbraka regiono.
La disko ankaŭ enhavas strukturetojn. Ene de ĝi, gasa strukturo konata kiel gasringo ekzistas ĉirkaŭ 4 kpc elde la galaksia centro. Ĝi estas regiono, kie la kvanto de gaso estas maksimuma en nia galaksio. Eble tie ankaŭ okazas la maksimuma stelformiĝo nuntempa.
Alia stranga kaj menciinda afero estas tio, ke la disko ne estas ebena. Ĝi tordiĝas en siaj limoj. La tordiĝo estas okazigita, eble, pro interagoj inter la galaksio kaj ĝiaj galaksioj-satelitoj, la Magelanaj Nuboj.
La plej nekonata komponanto
redaktiStudoj pri steldenso je la direkto de la galaksia centro montras, ke pluraj steloj eble distribuas sin laŭ stango. Pluraj galaksioj ankaŭ prezentas tian stangon. La origino de tiu strukturo estas ankoraŭ necerta, sed ŝajnas, ke la stango estas perioda. Ĝi formiĝus kaj malformiĝus je respondo al gravitaj perturboj far la haloo, laŭ periodo de kelkaj miliardoj da jaroj. Ĝia plej grava rolo en la galaksia kunteksto estas manĝigi la ventregon per gaso prenita elde la disko.
Ilustro de grandecoj
redaktiOni ricevas imagon de la grandeco de nia galaksio, se oni malpligrandigas per skalo 1:1017. Tiamaniere 10 lumjaroj estas montrataj kiel ĉirkaŭ 1 metro. La tuta galaksio havus diametron de 10 km kaj altecon de ĉirkaŭ 1 km. Ĉiu kuba metro entenus ĉirkaŭ 3 stelojn. (oni povus imagi la stelojn kiel neĝerojn en neĝblovo.) Nia suno havus grandecon de 10 nm, do estus pli malgranda ol viruso. La orbito de Plutono havus diametron de 0,1 mm. Do ĝi estus sur limo de vida perceptebleco.
Referencoj
redakti- ↑ Milky Way Galaxy (angle). Encyclopedia Britannica. Encyclopedia Britannica, Inc. Alirita 2013-04-18 .
- ↑ ЗАСОВ, А. В.; ПОСТНОВ, К. А. (2006) Общая Астрофизика (ruse). Frjazino: Век 2, p. 290. ISBN 5-85099-169-7.
- ↑ [1]
- ↑ Brown, William P.. (2010) The Seven Pillars of Creation: The Bible, Science, and the Ecology of Wonder. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-973079-7.
- ↑ MacBeath, Alastair. (1999) Tiamat's Brood: An Investigation Into the Dragons of Ancient Mesopotamia. Dragon's Head. ISBN 978-0-9524387-5-5.
- ↑ James, E. O.. (1963) The Worship of the Sky-God: A Comparative Study in Semitic and Indo-European Religion, Jordan Lectures in Comparative Religion. London, England: University of London Press, p. 24, 27f.
- ↑ 7,0 7,1 (1964) “E. O. James: The worship of the Skygod: A comparative study in Semitic and Indo-European religion. (School of Oriental and African Studies, University of London. Jordan Lectures in Comparative Religion, vi.) viii, 175 pp. London: University of London, the Athlone Press, 1963. 25s.”, Bulletin of the School of Oriental and African Studies 27 (1), p. 157–158. doi:10.1017/S0041977X00100345.
- ↑ Myths about the Milky Way. Arkivita el la originalo je 1a de Julio, 2022. Alirita 2022-03-21 .
- ↑ Leeming, David Adams. (1998) Mythology: The Voyage of the Hero. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-511957-2.
- ↑ Pache, Corinne Ondine. (2010) “Hercules”, Ancient Greece and Rome 1: Academy-Bible. Oxford, England: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-538839-8.
- ↑ . John Cowper Powys: Owen Glendower (Julio 2007). Arkivita el la originalo je 14a de Majo, 2016. Alirita 11a de Oktobro, 2019 .
- ↑ (2018) “Dreaming the Night Field: A Scenario for Storytelling Performance”, Storytelling, Self, Society 14 (1), p. 83–94. doi:10.13110/storselfsoci.14.1.0083.
- ↑ Eryri – Snowdonia. Arkivita el la originalo je 6a de Julio, 2022. Alirita 5a de Majo, 2022 .
- ↑ Harris, Mike. (2011) Awen: The Quest of the Celtic Mysteries (angle). Skylight Press. ISBN 978-1-908011-36-7. “The stars of the Corona Borealis, the Caer Arianrhod, as it is called in Welsh, whose shape is remembered in certain Bronze Age circles”.
- ↑ Harper, Douglas. "galaxy". Online Etymology Dictionary. Arkivita el la originalo la 27an de Majo, 2012. Alirita la 20an de Majo, 2012.
- ↑ Jankowski, Connie (2010). Pioneers of Light and Sound. Compass Point Books. p. 6. ISBN 978-0-7565-4306-8. Arkivita el la originalo la 20an de Novembro, 2016.
- ↑ Simpson, John; Weiner, Edmund, eld. (30a de Marto, 1989). The Oxford English Dictionary (2a eld.). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-861186-8. Ĉe "Milky Way" kaj "galaxy".
- ↑ Eratosthenes (1997). Condos, Theony (eld.). Star Myths of the Greeks and Romans: A Sourcebook Containing the Constellations of Pseudo-Eratosthenes and the Poetic Astronomy of Hyginus. Red Wheel/Weiser. ISBN 978-1-890482-93-0. Arkivita el la originalo la 20an de Novembro, 2016.
- ↑ ^ Sauer, EGF (Julio 1971). "Celestial Rotation and Stellar Orientation in Migratory Warblers". Science 30: 459–461.
- ↑ Reconciliation. Arkivita el la originalo je 12a de Julio 2019. Alirita 26a de Februaro 2020 .
- ↑ . Moonhack – Coding the Story of the Emu in the Sky (2021-05-03). Alirita 2022-06-05 .
- ↑ Macleod, Fiona. (1911) Where the forest murmurs. New York: Duffield & Company.
- ↑ The Pilgrim's Way: El Camino de Santiago. Arkivita el la originalo je 17a de Decembro 2006. Alirita 2007-01-06 .
- ↑ (2003-08-29) “The Armenian name of the Milky Way”, ArAS News 6. Alirita 2009-08-10..
- ↑ . A Pilgrimage to Walsingham, 'England's Nazareth'. National Catholic Register. EWTN (16a de Septembro 2011). Alirita 2013-11-13 .
- ↑ Pasachoff, Jay M. (1994). Astronomy: From the Earth to the Universe. Harcourt School. p. 500. ISBN 978-0-03-001667-7.
- ↑ Rey, H. A.. (1976) The Stars. Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 978-0-395-24830-0.
- ↑ Pasachoff, Jay M.. (2013) The Cosmos: Astronomy in the New Millennium. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-68756-1.
- ↑ (Julio 2013) “Observing the Milky Way, part I: Sagittarius & Scorpius”, Sky & Telescope (en) 126 (1), p. 24. Bibkodo:2013S&T...126a..24C.
- ↑ Urton, Gary. (1981) At the Crossroads of the Earth and the Sky: An Andean Cosmology, Latin American Monographs 55. Austin: Univ. of Texas Pr., p. 102–4, 109–11. ISBN 0-292-70349-X.
- ↑ . A Giant 'Wall' of Galaxies Has Been Found Stretching Across The Universe (en-gb) (14a de Julio, 2020). Arkivita el la originalo je 5a de Februaro, 2021. Alirita 5a de Majo 2022 .
- ↑ (2014) “Human contrast threshold and astronomical visibility”, Monthly Notices of the Royal Astronomical Society 442 (3), p. 2600–2619. doi:10.1093/mnras/stu992. Bibkodo:2014MNRAS.442.2600C. 119210885.
- ↑ Steinicke, Wolfgang; Jakiel, Richard (2007). Galaxies and how to observe them. Astronomers' observing guides. Springer. p. 94. ISBN 978-1-85233-752-0.
- ↑ (June 1, 2016) “The new world atlas of artificial night sky brightness”, Science Advances (en) 2 (6), p. e1600377. doi:10.1126/sciadv.1600377. Bibkodo:2016SciA....2E0377F.
- ↑ La hela centro de la galaksio situas en la konstelacio Sagitario. De Sagitario, la nebuleca bando de blanka lumo ŝajnas pasi okcidenten tra la konstelacioj Skorpio, Altaro, Ortilo, Suda Triangulo, Cirkelo, Centaŭro, Muŝo, Suda Kruco, Kareno, Velo, Pobo, Granda Hundo, Unukornulo, Oriono, Ĝemeloj kaj Taŭro, ĝis la galaksia anticentro en Koĉero. De tie, ĝi pasas tra Perseo, Andromedo, Kasiopeo, Cefeo kaj Lacerto, Cigno, Vulpo, Sago, Aglo, Serpentisto, Ŝildo, kaj reen al Sagitario.
- ↑ . Which Constellations Can Be Seen Along The Milky Way? (en-US) (2015-11-14). Alirita 2024-08-13 .
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Prelego de Hans Michael Maitzen kaj Amri Wandel en la Internacia Kongresa Universitato 2005, Vilno, Litovio
- 3-dimensia modelo de la Lakta Vojo angle
- Baza modelo de la Lakta Vojo angle
- Retejo de SEDS Messier angle
- Kiom aĝa estas la Lakta Vojo? Arkivigite je 2006-10-10 per la retarkivo Wayback Machine Gazetara komuniko de ESO angle
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Milky Way en la angla Vikipedio.