Konfuziloj
Konfuziloj estas verko de la pola esperantisto Przemysław Wierzbowski eldonita en 2017 de Espero[1]. Sur 152 paĝoj de ĉi tiu libreto kolektiĝis vortoj konfuzaj jen pro la similsoneco (knari, knali), jen pro la etimologio kaj similo al vortoj nacilingvaj (rezolucio, pampelmuso), ĉiuj kun ilustraĵoj kaj difinoj bazitaj ĉefe sur Plena Ilustrita Vortaro.[2] Grava inspiro estis aparte riĉa vortokolekto en la libro Esperantonimoj de Marinko Ĝivoje, kiu prezentas multegajn antonimojn, homonimojn, paronimojn kaj sinonimojn de Esperanto.
Konfuziloj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Przemysław Wierzbowski | |
Eldonjaro | 2017 | |
Urbo | Partizánske | |
Eldoninto | Espero | |
Paĝoj | 152 | |
ISBN | 978-80-89366-22-4 | |
Vidu ankaŭ
redaktiEnhavo
redaktiLa studitaj duopoj, triopoj, kvaropoj ktp., estas kun fina indiko de la paĝo la jenaj:
- adapto, adepto, adopto 1
- akcidento, okcidento 2
- arĉo, arko, arkeo 3
- artiko, artiklo, artikolo 4
- astro, astero, asterio, asterisko 5
- atenci, atendi, atenti 6
- avara, avida 7
- bazilio, baziliko 8
- biskoto, biskvito 9
- bizono, uro 10
- bluso, bluzo 11
- busto, brusto 12
- cendo, cento, penco, penso, pundo, funto 13
- cirklo, cirkelo 14
- damaĝo, domaĝo 15
- deserto, dezerto, diserto, dizerto 16
- digesto, diĝesto 17
- distingivo, rezolucio 18
- diveni, inventi 19
- domeno, domino 20
- drinki, trinki 21
- drumo, tamburo, tamburino 22
- ekonomo, ekonomio, ekonomiko 23
- ekshibicio, ekspozicio 24
- ekzekucio, ekzekuto 25
- etikedo, etiketo 26
- fablo, fabelo 27
- faldo, falto 28
- fando, fendo, fondo, fundo 29
- felo, felto, pelto, palto 30
- festo, festeno 31
- fronto, frunto 32
- fuĝi, rifuĝi 33
- gaso, gazo 34
- gelateno, ĝelo, ĵeleo 35
- generalo, ĝenerala 36
- germanoj, ĝermanoj 37
- glaso, glaco, glacio, glaĉero 38
- glaso de, glaso da 39
- grajno, greno, cerealo 40
- granato, grenato, grenado 41
- grapfrukto, pampelmuso 42
- gudro, gurdo 43
- guto, gluto 44
- helico, heliko 45
- hirudo, hirundo 46
- humoro, humuro 47
- ĥolero, kolero 48
- imposto, impoŝto 49
- inici, iniciati 50
- inko, inkao 51
- intenca, intensa 52
- irido, iriso 53
- jido, judo, ĵudo 54
- jubilo, jubileo 55
- juro, ĵuro, ĵurio 56
- kapero, kaporo 57
- kapitalo, kapitelo, Kapitolo, kapitulo 58
- kapreolo, kapriolo 59
- kapsiko, papriko 60
- katedro, katedralo 61
- kikero, kikeriko 62
- kilo, kilogramo 63
- kivo, kivio 64
- klingo, klinko 65
- knali, knari 66
- kolono, kolumno 67
- komisio, komisiono 68
- komposti, kompoŝti 69
- koncerto, konĉerto 70
- konduki, kondukti, konduti 71
- konkero, konkuro, konkurso, konkurenco 72
- konscio, konscienco 73
- kriketo, kroketo, krokedo 74
- lado, ledo 75
- lafo, lavo 76
- leciono, lekcio 77
- lenso, lento 78
- letero, litero, litro 79
- logistiko, loĝistiko 80
- lubriko, lumbriko 81
- lupo, lupeo 82
- maĉo, matĉo, meĉo 83
- mardo, marto, Marso 84
- markezo, markizo 85
- mastro, majstro, magistro 86
- matrico, matraco, matraso, matroso 87
- merkato, bazaro 88
- metro, metroo 89
- mielo, mjelo 90
- morti, mordi, murdi 91
- muŝo, muso, muzo 92
- nobela, nobla 93
- nombro, numero, numeralo, cifero 94
- oferi, oferti 95
- oro, horo, ĥoro, koro 96
- organo, orgeno 97
- origino, originalo 98
- pacienco, paciento 99
- palpo, polpo, pulpo 100
- pasio, Pasiono 101
- paŭsi, paŭzi 102
- pensio, pensiono, pensionato 103
- pesi, pezi 104
- peti, demandi 105
- pizo, pico, piceo 106
- plasto, plastio, plastiko 107
- pledi, plendi 108
- plombo, plumbo 109
- polo, poloo 110
- polvo, pulvo, pulvoro, pudro 111
- premi, presi 112
- procezo, proceso, procesio 113
- punkto, poento, ponto, punto 114
- raketo, rakedo 115
- rapo, repo, ripo 116
- registr(ad)o, rekordo 117
- roso, rozo 118
- rosmaro, rosmareno 119
- sakri, sarki 120
- salato, laktuko 121
- salmo, salamo 122
- satiro, satiruso 123
- serĉi, ŝerci 124
- serifo, ŝerifo 125
- sigelo, siglo 126
- socio, societo 127
- speco, specio 128
- spinaco, spinako 129
- spuro, ŝpuro 130
- stadio, stadiono 131
- stako, stoko 132
- stalo, ŝtalo 133
- standardo, normo 134
- subjekto, temo 135
- sukcedo, sukceso, sukcesio 136
- ŝaho, ŝako 137
- ŝargi, ŝarĝi 138
- ŝimo, ŝlimo 139
- ŝoso, ŝoseo 140
- ŝutro, ŝultro 141
- tablo, tabelo, tabulo 142
- tendo, tento 143
- tono, tuno, tino, tinuso 144
- trombo, trombono 145
- turdo, turto 146
- vadi, vagi 147
- ventoli, ventumi 148
- vespo, vespro, vespero, vesperto 149
- vesto, veŝto 150
- volumo, volumeno 151
- zomo, zumo 152
Referencoj
redakti- ↑ WIERZBOWSKI, Przemysław, Konfuziloj, espero, 2017. 152 pp. ISBN 978-80-89366-22-4
- ↑ Enkonduko de la aŭtoro, citita ekzemple en edukado.net Alirita la 23an de aprilo 2020.
Eksteraj ligiloj
redakti- Recenzo de la libro far Maurizio Giacometto ĉe uea.facila