Juda Enciklopedio
La Juda Enciklopedio - origine angle Jewish Encyclopedia, hebree האנציקלופדיה היהודית - estas anglalingva enciklopedio origine eldonita en Novjorko inter la jaroj 1901 kaj 1906 fare de la eldonejo Funk & Wagnalls, sub la plena titolo The Jewish encyclopedia; a descriptive record of the history, religion, literature, and customs of the Jewish people from the earliest times to the present day ("La juda enciklopedio; priskriba dokumentiĝo de la historio, religio, literaturo kaj kutimoj de la juda popolo el la plej fruaj tempoj ĝis la nuntempo"). Ĝi enhavis pli ol 15 000 artikolojn en 12 volumoj pri la historio kaj tiam-nuna stato de judismo kaj la judoj.[1] La teksto estas nun publika havaĵo, sed la ilustraĵoj estas markitaj esti kopirajte protektataj fare de la posedantoj de la retejo jewishencyclopedia.com.
The Jewish encyclopedia | |||||
---|---|---|---|---|---|
skribita verko • Jewish encyclopedia | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Isidore Singer | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | angla lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Loko | Nov-Jorko | ||||
Eldonejo | Funk & Wagnalls | ||||
Ĝenro | Jewish encyclopedia | ||||
| |||||
La eldonisto estis Isidore Singer. Sekciaj eldonistoj krom Isidore Singer estis Cyrus Adler, Gotthard Deutsch, Louis Ginzberg, Richard Gottheil, Joseph Jacobs, Marcus Jastrow, Morris Jastrow Junior, Kaufmann Kohler, Frederick de Sola Mendes kaj Crawford Howell Toy.