Itala Kongreso de Esperanto
ĉiujara kongreso de Esperanto kiun organizas Itala Esperanto-Federacio
La Itala Kongreso de Esperanto estas ĉiujara kongreso de Esperanto kiun organizas Itala Esperanto-Federacio. Ĝi kutime okazas fine de aŭgusto kaj averaĝe havas ĉ. 200 partoprenantojn.
Dum la jaro 2022 la 89-a Itala Kongreso de Esperanto (okazinta en Breŝo) temis pri ĝemelaj urboj. La temo vortumiĝis tiel: “Paco ne okazas hazarde: la aktiva rolo de ĝemelurbaj rilatoj en la konstruo de eŭropa popolo”.
Historio
redaktiEn 1935, en 1955, en 2006 kaj en 2023 la Itala Kongreso de Esperanto ne okazis, ĉar la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Italio. En 1992 kaj en 2002 ĝi ne okazis, ĉar la Eŭropa Kongreso de Esperanto okazis en Italio.
Notoj
redakti- ↑ Organiza komitato de 1920: Prezidanto advokato Filippo Palmeggiani, sekretario d-ro Umberto Toschi). Oni elektis la jenan novan komitaton de IEF kun sidejo en Milano: d-ro Angelo Filippetti, Aldo Mandelli kaj d-ro Pier Carlo Monti.
- ↑ Organiza komitato de 1921: prezidanto d-ro A. Mondini, sekretario G. Marchetti. Oni elektis la jenan novan estraron de IEF: prezidanto advokato Attilio Vaona, sekretario prof. Francesco Pizzi. Per nova regularo oni decidis, ke estu elektotaj lokaj delegitoj por helpi la membraron.
- ↑ Organiza komitato de 1922: d-ro Arturo Ghez, d-ro Giuseppe Koch, Carlo Simonis, d-ro Kav. P. Polidori. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto advokato Attilio Vaona, sekretario Umberto Toschi, kasisto Reni; sidejo de la estraro Verono. Oni decidis starigi Libran Oficejon de IEF por eldono de informaj broŝuroj.
- ↑ Organiza komitato de 1923: advokato G. Pasqualini, f-ino L. Caporali, f-ino N. Biagioni.
- ↑ Organiza komitato de 1924: sekretario inĝ. Muretti. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidantoj prof. Adam Lacalendola kaj d-ro Giuseppe Koch. Nova sidejo: Bari.
- ↑ Organiza komitato de 1925: prof. Adam Lacalendola, d-ro Giuseppe Koch, adv. Morea. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto generalo markizo Carlo Cordero di Montezemolo, sekretario kolonelo Arturo Passerini. Nova sidejo: Livorno.
- ↑ Organiza komitatode 1926: markizo Carlo Cordero di Montezemolo, kolonelo Arturo Passerini. Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto markizo Carlo Cordero di Montezemolo, vicprezidanto inĝeniero doktoro profesoro Rinaldo Orengo, sekretario Gernando Morfini. Sidejo: Livorno.
- ↑ Organiza komitato de 1927: admiralo Eŭgeno Trifari, prof. Nicola Magliulo. Laŭ la Encicklopedio de Esperanto, "tiu ĉi kongreso markis specialan etapon en la progreso de la itala Esperanto-movado".
- ↑ Organiza komitato de 1928: doktoro kavaliro Guido Ramaceioni, Nazareno Boccioli). Oni elektis la jenan estraron de IEF: prezidanto Carlo Cordero de Montezemolo, vicprezanto doktoro profesoro Giorgio Canuto, sekretario Aleviano Bisetti. Nova sidejo: Torino. Dum la kongreso oni starigis specialan Delegacion por Eksterlando de la Itala Esperanto-movado, kun celoj de kunigo kaj kontrolo de utiligo de Esperanto rilate al naciaj celoj en la interrilatoj kun eksterlando. La Delegacio depost sia starigo aperigis en la organo de IEF Bultenon kun sciigoj koncernantaj la eksterlandan Esperanto-movadon kaj dissendas al ĉiulandaj gravaj Esperanto-gazetoj bultenon pri la itala Esperanto-movado kaj la plej gravajn faktojn pri Italio. Estis elektita kiel gvidanto de la Delegacio prof. Gaetano Facchi el Breŝo.
- ↑ Organiza komitato de 1929: grafo advokato Gino di Caporiacco, geometro Franco Bodini. Dum tiu kongreso okazis la Unua Nacia Ekspozicio de Esperanto, organizita de Bodini.
- ↑ Organiza komitato de 1930: advokato Giulio Benzoni, doktoro Canuto, Bodini, Rag. Pierino Castiglioni. Dua Nacia Ekspozicio de Esperanto kaj Unua Internacia Turisma Karavano por Esperantistoj al Italio okazis dum tiu kongreso.
- ↑ Organiza komitato de 1931: grafo doktoro Fr. Giusti del Giardino, doktoro U. Renda, d-ro Canuto, Bodini, profesoro Giovanni Saggiori. Okazis samtempe la Tria Nacia Ekspozicio de Esperanto kaj dua Internacia Turisma Karavano al Italio.
- ↑ Organiza komitato de 1932: d-ro Canuto, adv. Giani, kolonelo Saccani kaj aliaj.
- ↑ Unu el la ĉefaj organizantoj de la 54-a itala kongreso en oktobro 1983 en Alghero (Alĝero) estis Alessandro Angeletti. Fonto: Espero Katolika, numero 1982 12
- ↑ Katolika Sento 2010 n.5
- ↑ Katolika Sento 2011 n.5
- ↑ Oficiala Retpaĝaro de la 84-a Itala Kongreso de Esperanto. Arkivita el la originalo je 2017-12-13. Alirita 2017-12-12 .
- ↑ Organiza komitato de 2024: Laura Brazzabeni, Bruĉjo Kasini, Marco Cecchi, Nicola Morandi, Diego Filippo Lotesto
Eksteraj ligiloj
redakti- La oficiala paĝaro de la Itala Kongreso de Esperanto Arkivigite je 2020-07-18 per la retarkivo Wayback Machine esperante itale