IJK 1939
La 2-a Internacia Junular-Kunveno de Tutmonda Junular-Organizo (aranĝo poste konata kiel 2-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO) okazis de la 7-a ĝis la 14-a de aŭgusto 1939 en Tervuren. Nur TJO-membroj rajtis partopreni.[1] Ĉeestis 350 esperantistoj, inter ili 60 plenkreskuloj.[2] Oni organizis aŭtobusajn karavanojn de Nederlando kaj Anglio al Tervuren. Ĉiuj partoprenantoj el Nederlando kaj Belgio devis kunporti sakon por pajlo kun kusenkovrilo. Kaj: "Neniu rajtas paroli inter la deka vespere kaj la sepa matene, por ke ĉiu bone ripozu."[3] Oni faris 45-minutan filmon pri la kunveno.[4]
IJK 1939 | ||
---|---|---|
Loko | Tervuren, Belgio | |
Ekde | 7-a de aŭgusto 1939 | |
Ĝis | 14-a de aŭgusto 1939 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
Por 1940 oni akceptis proponon okazigi IJK-on en Bulonjo-ĉe-Maro. Ĝi tamen pro la Dua Mondmilito ne okazis; la 3-a IJK okazis nur en 1947 en Ipswich, Anglio.
Programo
redaktiOkazis dum la 2-a IJK la jenaj programeroj:[2]
- Lundon: Interkona vespero kun komuna kantado kaj bonvenigaj vortoj de la prezidanto de TJO, Pieter Krijt, kaj la ĉeforganizanto de la IJK, H. Rainson.
- Mardon: Vizito de muzeo pri Kongo en Tervuren, promenado, naĝado kaj ludado. Vespere inaŭguro de nova TJO-flago, prezentado de frisa danco kaj de teatraĵeto.
- Merkredon: Piedira ekskurso al Bruselo. Vespere teatraĵetoj.
- Ĵaŭdon: Filmado, ĉeesto de gazetaj fotistoj kaj raportistoj. Vespere filmo pri IJK 1938 kaj teatraĵeto.
- Vendredon: Aŭtobusa ekskurso al Namur, Dinant, Hastières, Philippeville kaj Charleroi.
- Sabaton: Laborkunsido de TJO. Festvespero kun teatraĵoj, kantado, dancado kaj deklamado; parton de ĝi disaŭdigis radiostacio de Bruselo.
- Dimanĉon: Adiaŭa vespero kun ripetado de la plej brilaj prezentaĵoj.
Teatraĵoj
redaktiInteralie:
- La Beliga Salono, teatraĵeto en unu akto, prezentita de la kimraj infanoj.[5]
- La Najtingalo, teatraĵeto en du aktoj, laŭ fabelo de Hans Christian Andersen.[6]
Fontoj
redakti- ↑ Internacia junularkunveno, en: La Juna Vivo, junio 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 173 kaj 174.
- ↑ 2,0 2,1 La Juna Vivo, oktobro/novembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 58.
- ↑ Internacia junularkunveno, en: La Juna Vivo, julio 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 11.
- ↑ La Juna Vivo, aŭgusto/septembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝo 34.
- ↑ La Juna Vivo, decembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 74–77.
- ↑ La Juna Vivo, aŭgusto/septembro 1939 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 17–24.