Hekato
Hekato aŭ Hekata (helene Ἑκάτη) estas, en la helena mitologio, la submonda diino de sorĉo kaj sorĉistinoj.
Hekato | |
---|---|
Sekso | ina |
Eble sama | Artemiso, Trivia, Q4421636 |
Familio | |
Patro | Perseso |
Patrino | Asterio |
Infanoj | Crataeis, Medea, Kirko, Skilo |
Amkunuloj | Tritono, Ĉielo, Eeto |
Hekato personigas la aspekton de sojloj (naskiĝo, vojkruciĝo) kaj la aliformiĝon (sorĉo kaj magio) kaj kultiĝis kiel diino de sorĉistinoj, ĉefe jam dum Mezepoko. Do ŝi reprezentas la tenebran aspekton de la granda diino.
Triopa ŝi estas, ĉar oni identigis ŝin kun la ĉiela Feba aŭ Febo, tera Diana kaj submonda (Hadesa) Proserpina. Ŝia ĉaro estas la luno, forveturanta ĉe la proksimiĝo de la tagiĝo kune kun la spiritoj, elfoj, feoj.[1]
Bildaro
redaktiReferencoj
redakti- ↑ <Komentario al Somermeznokta sonĝo de William Shakespeare, trad. Kalman Kalocsay, J. Régulo, La Laguna,1967. p. 94.