Gunungsitoli
Gunungsitoli (indonezie: Kota Gunungsitoli, ĉine: 民礼) [binĝaj] estas la ĉefa urbego (sendependa municipo ene de la provinco) en Indonezio, en la insulo Niaso, en provinco Norda Sumatro. La urbego estas dividita en ses distriktojn.
Gunungsitoli | |||
---|---|---|---|
urbo de Indonezio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 137 104 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 488 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 1° 7′ N, 97° 34′ O (mapo)1.116666666666797.566666666667Koordinatoj: 1° 7′ N, 97° 34′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 89 m [+] | ||
Areo | 280,8 km² (28 080 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gunungsitoli [+] | |||
Geografio
redaktiGunungsitoli situas en nordorienta marbordo de la insulo sur multe da montetoj. Provinca ĉefurbo Medano troviĝas 286, Pekanbaru 437, Banda Aceh 540, Batam 717, Palembang 926, ĉefurbo Ĝakarto 1317, Bandungo 1436, Semarang 1694, Jogjakarto 1738, Surabajo 1929, Makassar 2527 kilometrojn (aere) [1].
Historio
redaktiDum la kolonia epoko Gunungsitoli estis komerca centro en la regiono ekde la 18-a jarcento. En la dua mondmilito la urbego estis okupita de japanaj trupoj. Tertremo detruis la komunumon en 2005 kaj kaŭzis viktimojn. La urba statuso estis akirita en 2008.
Ekonomio
redaktiEn Gunungsitoli la plej granda kontribuanto al la malneta regiona produkto estas la komerca sektoro (25,49%), konstruado (21,82%), fiŝindustrio kaj agrikulturo (maizo, manioko, batato, porkobredado) (14,6%).
Religio kaj eduko
redaktiLa plimulto de la loĝantaro estas protestanta (116,435) kun malplimulto de islamanoj (21,979), katolikoj (10,363) kaj budhanoj (382). En Gunungsitoli ne funkcias universitato.
Klimato
redaktiLa klimato de Gunungsitoli estas klasifikita kiel ekvatora klimato. Jare pluvas pli ol 2000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa temperaturo estas 26 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Trafiko
redaktiEn Gunungsitoli marhaveno kaj flughaveno funkcias. Tra la urbego trairas la laŭmarborda vojo, krome estas alia vojo al interno de la insulo.
Vidindaĵoj
redakti- pluraj preĝejoj
- monumento
Fontoj
redakti- WikiTrans
-
Parko
-
Banko