[go: up one dir, main page]

Gaston Waringhien

franca profesoro kaj grava vortaristo kaj gramatikisto de Esperanto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gaston WARINGHIEN [gasTOn varenGJEn], esperantigita Varingjeno, (naskiĝis la 20-an de julio 1901 en Lille, mortis la 20-an de decembro 1991 en sia hejmo en Parizo) estis franca profesoro kaj grava vortaristo, gramatikisto kaj historiisto de Esperanto. Li aperigis verkojn sub la pseŭdonomoj Georges E. Maura, A. Nurak, kaj A. Papadiamantopoulos.

Gaston Waringhien

Gaston Waringhien kaj la manuskripto de PIV, 1966
Persona informo
Aliaj nomoj Georges E. Maŭra
A. NURAK
A. PAPADIAMANTOPOULOS
Naskiĝo 29-an de julio 1901 (1901-07-29)
en Francio Lille, Francio
Morto 20-an de decembro 1991 (1991-12-20) (90-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj Esperantofranca
Nacieco franco
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Arthur Waringhien (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Élise Sophie Waringhien (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Andrée Delebarre-Waringhien (en) Traduki (1922–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1916–)
vortaristo
tradukisto
verkisto
esperantologo
historiisto
lingvisto
poeto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Plena Vortaro
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto
Esperanto
Tradukis en Esperanton poezion
Verkis en Esperanto rigardu ĉi tien
Akademiano Prezidanto de AE
vdr

Waringhien estis profesoro interalie en la universitato de Tours kaj liceo Lakanal (Sceaux). Li kunlaboris al Grand Larousse Encyclopédique[1].

Esperanta agado

redakti

Waringhien gvidis kursojn pri Esperanto, verkis kaj tradukis. Li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1963 ĝis 1979. Li estis kunredaktoro de Literatura Mondo kaj ĉefredaktoro de La Nica Literatura Revuo. Li multe tradukis poezion, ĉefe el la franca, sed ankaŭ el la angla kaj la germana, kaj kontribuis al la Angla Antologio. Li estis vortaristo kaj inter la projektoj kiujn li prilaboris estas la Plena Vortaro (1930 kaj postaj eldonoj), la Plena Ilustrita Vortaro (1970), kaj la Grand Dictionnaire Espéranto-Français (Granda Vortaro Esperanta-Franca) (1957).

Plie, li estas la aŭtoro de Plena Gramatiko (1935), poste nomita Plena Analiza Gramatiko (5a eld. 1985), kun Kálmán Kalocsay.

Elektitaj verkoj

redakti

Postvivaj eldonoj:

Recenzoj

redakti

Pri Maksimoj de La Rochefoucauld

Citaĵo 
 Oni anoncas novan libro-serion : “Beletra Kolekto de la Grandaj Klasikuloj Francaj, Helenaj, kaj Latinaj, kun Esperanta Traduko.” Maksimoj estas la unua volumo en la serio: sekvos verkoj de Bossuet, Vergilio, kaj Sofoklo. Al Prof. Waringhien, la tradukinto, kaj al la eldonejo Félix Alcan en Parizo, sinceran dankon pro la produkto de libro, kiu laŭ lingvaĵo kaj presado estas vera trezoro por la tuta Esperantistaro !

Kiam temas pri libro, kiu tiom alproksimiĝas al perfekteco, oni hezitas direkti atenton al makuletoj. Tamen ŝajnas, ke la enkonduko de nova vorto “orgojlo” (ne trovebla en PV) ne plivalorigus la lingvon por provizi alternativon al vortoj jam ekzistantaj, kaj certe ne por aldoni belecon. Krom tio, oni ne rajtas uzi “mis” kun la signifo “mal”, do la vorto “misspritulo” (451) ŝajnas ne defendebla. Por traduki F. probité ; A. probity, la tradukinto elektas fari novan vorton (ankaŭ ne troveblan en P.V.) probeco. Ĉu honesteco aŭ rekteco ne sufiĉus ? Nur unu preseraro evidentiĝas —“relikata” anstataŭ delikata (236). Mankas la vorto paroli el frazo 494.

Legado de la “maksimoj” en ĉi tiu nova libro nepre tre plaĉos al ĉiu, kiu amas legi faman klasikaĵon en plej bona Esperanto. 
— Wm. Harvey. La Brita Esperantisto - Numero 365, Septembro (1935)

Pri Facilaj Esperantaj Legaĵoj

Citaĵo 
 Legolibreto en oportuna poŝformato, klare presita sur bona papero. Ĝi konsistas el humoraj anekdotoj (el kiuj la unuaj 49 estas prenitaj el Step by Step), kantoj, sciencaj artikoletoj, kaj elĉerpaĵoj el la verkoj de Zamenhof kaj aliaj klasikaj aŭtoroj, gradigitaj laŭ facileco. La libro estas plene rekomendinda. Sola kritiketo : la versaĵoj por infanoj ne tre sukcesas : tamen verki simplajn versaĵojn en Esperanto perfekte konvenajn lingve, stile, kaj pense por juna infano, sen elizioj, tordiĝoj, kaj aliaj malfacilaĵoj —tion tre malmultaj ĝis nun sukcesis fari. 
— La Brita Esperantisto - Numero 367, Novembro (1935)

Pri L'Esperanto et la Stylistique

Citaĵo 
 Esperanto estas literatura lingvo, kapabla esprimi plej delikatajn nuancojn. Klera argumento, ilustrita per ekzemploj de la Zamenhofa uzo de -ig, pri-, kaj -us. 
— La Brita Esperantisto - Numero 324, Aprilo (1932)

Pri Gvidlibro por la ekzamenoj de S.F.P.E

Citaĵo 
 Plejparte kolekto da tekstoj por traduko Esperanto-francen, aŭ franc-esperanten, kun specimenaj demandoj. Ĝi utile liveras egale al kandidato kaj ekzamenisto klaran ideon pri la lingva nivelo celenda. Sed kial enmeti pecon, kiu certe ne estas en Zamenhofa Esperanto, kiel ekzamenan tekston ? 
— La Brita Esperantisto - Numero 368, Decembro (1935)

Pri La renesanca periodo

Citaĵo 
 La franca Renesanco, tardiva, komencas je la fino de la XV-a jarcento kaj

etendiĝas dum la tuta XVI-a, tiel preparante la terenon por la Ora Epoko de la literaturo en Francujo en la XVII-a jarcento. Elstaras inter la poetoj de tiu periodo Marot, Sceve, Labé, Ronsard, du Bellay kaj aliaj, ĉi lastaj grupigitaj de Waringhien kiel «la epigonoj». El ili ĉiuj, Waringhien prezentas, france kaj esperante, la plej signifajn: Du Bellay kaj Ronsard, kune kun versoj de francaj reĝoj kaj altranguloj («Princaj Distroj»), kaj versoj de la t. n. epigonoj. Fronte al fronte aperas la franca originalo kaj la traduko de Waringhien. Abundaj notoj klarigas historiajn, ortografiajn kaj lingvajn punktojn. Mallonga kaj trafa «Enkonduko» situas la leganton antaŭ la ĝenerala panoramo de la epoko; etaj biografioj de du Bellay kaj Ronsard (la plej grava el ili ĉiuj), kaj komentoj pri ilia literatura signifo kaj valoro en la franca Parnaso, helpas la leganton por pli profunde veni al la kono de la tiutempa poezio. La traduko de Waringhien sin adaptas kvazaŭ ganto al la verkoj de la francaj renesancaj poetoj, multfoje verso al verso, kelkfoje vorto al vorto. Kaj la sentoj de la poeto - amo, tenereco, nostalgio, ironio— respeguliĝas fidele, ĝis plej eta nuanco. Kelkaj el tiuj versoj («Quand vous serez bien vieille...», «Comme on voit sur la branche...«), ĉirkaŭiris la mondon en studentaj antologioj, kaj estas nun vera ĝuo ilin retrovi en esperanto, kun ilia tuta brilo, koloro, movo kaj vivo. Kaj tiun

veran mirindaĵon ni ŝuldas al la ama,delikata, profunda kaj konstanta laboro de s-ro Gaston Waringhien. 
— JES. Boletín n245 (maj 1981)

Pri Ni kaj ĝi

Citaĵo 
 Jen epokfara libro en nia originala literaturo, ĉu mi diru jam dekomence ke en sia speco ĝi estas la plej grava ĝis nun eldonita en Esperanto kaj unu el la malmultaj, kiuj meritas tradukon en la naciajn lingvojn?

La unua kaj pli elstara parto de la verko estas profunda analizo de ekzeezisto kiu, per vasta erudicio, klopoas prilumi la instinktan fundamenton de la homo por montri al ni, kiel kaj kial fontas la religia sento el regionoj de nia naturo apenaŭ konataj. En la ĉapitroj Pilgrimo al la fontoj, La magio hodiaŭ kaj hieraŭ, Iliaj bestaj mostoj, Tabuoj, s-ro Waringhien studas la praajn fortojn, kiuj ankoraŭ regas mistere nian koron kaj ŝancelas nian racion. Tuj poste, la aŭtoro faras sisteman kaj metoda analizon de la kristanismo, de la Biblio, de la figuro de Jesuo, de diversaj aspektoj de la liturgio, de Sankta Maria kaj ties kulto... kaj finas, kvazaŭ resume kaj konklude, per la superbaj ĉapitroj La veto (aludo al la fama argumento de Pascal) kaj Pensoj el hospitalo. S-ro Waringhien estas liberpensulo, kaj la religion li ekzamenas kaj malmuntas de sia persona vidpunkto. Sed li mem avertas jam en la antaŭparolo: “Al tiuj el miaj legantoj, kiuj apartenas al unu el la diversaj eklezioj, mi ne faros la ofendon supozi, ke miaj simplaj opinioj povus naski ĉe ili dubojn; sed mi tre bedaŭrus, se ili vidus en tiuj eseoj atakon kontraŭ la religio, kiun ili amas kaj praktikas. Verdire tiun parton de la libro ne estas destinita al ili... kaj estus pli bone por ili, same kiel por mi, se ili ĝin tute ne legus". Sed estas evidente, ke la plej raciaj kaj logikaj argumentoj ne povas ŝanceli ies religian kredon: la religia sento, same kiel la sento poezia, apartenas al la instinkta strukturo de nia memo, do estas nemovebla, se oni ĝin havas. Tion agnoskas Waringhien, kiam li diras: "Mi estis naskita de katolikaj gepatroj kaj edukita en la kristana religio. Ĝis mia 17-a jaro mi penis instali min en ĝia ideologio, intimiĝi kun ĝiaj ritoj kaj dogmoj kaj konformi mian konduton al ĝiaj idealoj. Sed fine mi konstatis, ke tiuj penoj estas vanaj: absolute mankis al mi la religia instinkto..." (paĝo 10). Kaj li aldonas: “Almenaŭ... mi konservis ĉiam vivan interesiĝon pri la religioj kaj ilia historio kaj sinceran respekton por tiuj altaj inspiroj, kiuj provis alporti al la homaro, al la kompatinda homaro, iom da konsolo kaj de paco”. La libro do ne estas ia vulgara pamfleto kontraŭklerikala, sed honesta provo ekspliki per impona aparato erudicia, kiel probable kreiĝis la dogmoj, doktrinoj kaj apoteozoj de la religio. La dua parto de la libro, pli mallonga, temas pri arto: kiel la arto eble originas en la religia sento kaj en la seksa instinkto, kaj kiel en nia moderna epoko la arto, respegulante la ĥaoson de nia civilizo ŝajnas degeneri kaj steriligi ĉar, krom tio, ke ĝi rifuzas plu uzi la tradiciajn teknikojn, havas nenian signifan aŭ koheran mesaĝon por transdoni al la nunaj generacioj. Kiel enigma sfinkso, Arkitekturaj disvagaj , La nudo, La ĝardeno de Francujo, Olda, Pentrinda Nederlando kaj Kien la arto ? estas la diversaj eroj, ĉarmaj kaj pensigaj, de eseo pri la origino, disvolvo kaj tendencoj de la arto. Sed en ĉi tiu trezora libro, alian gravan aspekton la recenzistoj neklarigeble preteris. Mi aludas ties poezian enhavon. Por la amantoj de poezio, Ni kaj Ĝi konsistigas veran regalon, specon de internacia antologio. La traduka virtuozeco de s-ro Waringhien garnas la libron per brilaj versioj de pecoj de Karlo Péguy, Alfredo de Musset, Baudelaire, Paulo Claudel, Goethe, A. de Vigny, Oscar Wilde, Leconte de Lisle, Teofilo Gautier, J. M. de Heredia, Vergilio, Lukrecio, Verlaine, Leonido el Tarento, Omar Ĥajjam, Viktoro Hugo, Petro de Ronsardo, Paulo Valéry, Heziodo, Joakimo du Bellay, Kristoforo Plantin, Gerardo de Nerval, Apollinaire... Superfluas paroli pri la lingva majstreco de s-ro Waringhien, Prezidanto de la Akademio de Esperanto. Ni kaj Ĝi denove konfirmas lin kiel unuarangan stiliston, gramatikiston kaj tradukiston. Notindas lia uzo de "l'o ”, kiu egalas al la neŭtra artikolo hispana “lo”; por ekzemplo, "l'o dia: lo divino"; kaj eble pro influo de la franca, s-ro Waringhien uzas tro larĝe tiu(j) en okazoj kie, almenaŭ por eviti monotonecon, taŭgus la artikolo, aŭ tia(j), aŭ, en pli precizaj kazoj, ĉi tiu(j).

Resume: libro elstara de aŭtoro eminenta. Bedaŭrinde, ke Esperantujo ne produktas pli da ili ambaŭ! 
— F. de Diego. Boletín n205 (sep 1974)

Pri Eseoj I: Beletro

Citaĵo 
 Mi ne komprenas ke tiun sesan eldonon de „Stafeto" iu recenzinto povis

nomi luksa eldono. Tia ĝi tute ne estas. Komparu nur ekz. kun la Nord-Eŭropaj Esperantaj eldonaĵoj. Teknike ĝi estas eĉ malbona; ĉar post legado oni certe perdis la kovrilon. Sed jes la eldono plaĉas; bona papero kaj klara litero. La foto pri la verkinto estas de la studio Lorelle el Parizo. Laŭ mi ĝi (mi ne diras li!) estas malbela. Eble pro la fakto ke ĝi estas studo kaj eble volas havi signifon. La tuta supra duono montras la frunton (kun kelkaj haroj!). La aliaj partoj de la kapo sur la malsupra duono. Sed plej gravas la enhavo de la libro. Tiu estas absolute rimarkinda. Waringhien estas certe multflanka talentulo. Do ankaŭ varia enhavo. Ne ke ĉiuj eseoj estas egalvoraj. Tute ne. ekz. inter la eseoj kiuj vekas la ridemon mi ne tiom ŝatis „Unu horo kun la Piratoj" kaj certe ne la „Kontribuo Modesta pri la Ŝercologo" kiu estas laŭ mi malsukcesinta, kiom la „Demopo de la preseraroj" kiu estas vere bonege skribita. En la dua parto la „Esperantistaj Siluetoj" estas kun vervo priskribitaj kaj tiuj eseoj estas tre rekreaj. Eĉ kortuŝa estas tiu pri Helmi Dresen. La eseo pri Eŭgeno Lanti montras en kiu grado Esperanto povas plenigi, eĉ posedi la animon de iu homo kaj kiom da ideologia valoro kuŝas en Espero. Tiun ĉiuj Esperantistoj devus legi. Legu kaj debatu dum grupkunvenoj ! Same absolute ĉiuj samideanoj devus legi la eseon „Esperanto kaj la kompara Literaturo". Ĝi pritraktas eldiron de la fama Franca filologo Antoine Meilleit (tiel) rilate la naivecon de esperantistoj kiuj volas traduki elstarajn verkojn de la literaturo. Kiu el ni kapablus bone kaj klare kaj komplete kontraŭargumenti ? En tiu eseo li trovas la ĝustan respondon, objektivan, adekvatan. Mi ne volas priparoli tie-ĉi ĉiujn dudek eseojn. Mi ankaù ne volas priparoli la lingvon. Ne mi (kiu ?) devas dikti al Waringhien iun lecionon. La libro estas certe ne por komencantoj. Sed jes ĝi estas libro kiu pruvas ke valoras lapenon finlerni Esperanton. Tia libro estas unu de la rekompencoj post la penado el la studado pri nia lingvo. Mi fine aldonu ke en estas 12 paĝa glosareto pri teknikaj vortoj, propraj nomoj ktp. kaj ke estas ankoraŭ kelkaj preseraroj krom tiuj de la postĝustiga listo; ekz. p. 104 linio 20 kaj p. 108 linio 21.

Kiam en mia kolegia tempo iu profesoro volis kun entuziasmo rekomendi al ni libron, li diris uzante Latinlingvan formulon : tolle et lege. Same mi nun diras al vi, kara legant (in) o : prenu (t.e. aĉetu !) kaj legu! 
— NYT. Belga Esperantisto - Numero 346, Decembro, 1956

Bibliografio

redakti

El la abunda literaturo pri Waringhien kaj diversaj aspektoj de lia verkaro menciindas minimume jenaj:

  • 2000: Cherpillod, André. Gaston Waringhien 1901-1991 - heroldo de la internacia lingvo / héraut de la langue internationale. Courgenard: La aŭtoro 2000, 79 p.
  • 1985: Haupenthal, Reinhard (ed.). Li kaj Ni. Festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien (1901 - 29 Julio - 1981). Antverpeno, La Laguna: Eldonejo TK/Stafeto [1985], 512 p. (kun bibliografio de la verkaro de Waringhien)

Anekdotoj

redakti

Oni povas aŭdi lin kiel rakontanton de la enkonduko de la esperantlingva filmo de Jacques-Louis Mahé, Angoroj (1964).

Vidu ankaŭ

redakti


Eksteraj ligiloj

redakti
  Trovu « Gaston Waringhien » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ

redakti

Leksikografio

Referencoj

redakti
  1. Radioprelego de Claude Gacond de 1992-02-13 okaze de la morto de Waringhien
  2. Eld. Franca Esperanto-Instituto.