Gabono
Gabono (france Gabon [ɡaˈbõ]), aŭ pli longe Gabona Respubliko (france Republique gabonaise) estas lando en Centra Afriko, ĉe la ekvatoro.
Administrado
redaktiGabono dividiĝas en 9 provincoj:
Politiko
redaktiĜia politika sistemo estas aŭtoritara naciisma respubliko.
Ŝtatestro
redaktiLa 3-an de septembro 2009, Ali Bongo Ondimba, filo de la forpasinta Omar Bongo, kiu havis tiun postenon de 1967 ĝis 2009, estis oficiale elektita kiel la nova prezidento de Gabono kun 41% da favoraj voĉdonantoj. La rezulto de la baloto kaŭzis popolajn protestojn. La 26-an de aŭgusto 2023 okazis prezidenta baloto, en kiu denove venkis Ali Bongo Ondimba, sed jam la 30-an de aŭgusto li estis eksigita sekve de puĉo.
Ekstera politiko
redaktiGabono apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.
Gabonaj politikistoj
redaktiHistorio
redaktiDe 1889 parto de Franca Kongo. Sendependecon de Francio ricevis en 1960. En 1967 prezidento Bongo formigis unupartian respublikon. En 1990 okazis multpartiaj balotoj.
Ekonomio
redaktiKvankam la MEP pokapa en Gabono estas signife pli malalta ol ĝia nivelo en okcidentaj landoj, ĝi estas inter la plej altaj en Afriko, kaj kvaroble pli alta ol la mezumo en subsahara Afriko. La ĉefa fonto de relativa prospero estas petrolo, kiu estis malkovrita en la teritoriaj akvoj de Gabono en la 1970-aj jaroj. Hodiaŭ Ĝi konsistigas ĉirkaŭ 81% de la eksportaĵoj de la lando kaj 43% de la MEP. Antaŭ tio, la ekonomio baziĝis sur ligno kaj mangano. Ekzistas tre grandaj malegalecoj en la distribuado de riĉaĵo en Gabono, kun malgranda elita grupo de industriistoj prenas la plej multajn el la profitoj de la multaj minoj de la lando. La senlaborecoprocento estas alta kaj staras ĉe ĉirkaŭ 20%.
Galerio
redakti-
situo de Gabono en okcidenta Afriko -
mapo de la ŝtato
Referencoj
redakti- ↑ Mondaj Populaciaj Prospektoj, Tabelo A.1 (.PDF). Unuiĝintaj Nacioj (2009). Alirita 25-a de septembro 2009 .
- ↑ Gabon. Internacia Monunua Fonduso. Alirita 25-a de septembro 2009 .
Eksteraj ligiloj
redakti- paĝoj pri la pigmeoj de Kameruno kaj Gabono
- informoj de la World Factbook pri Gabono Arkivigite je 2006-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- paĝoj de la senato de Gabono
- paĝoj de la nacia asembleo de la ŝtato