Erling Skakke
Erling «Skakke» Ormsson (n. en 1115 en Etne (Hordaland); m. la 18-an de junio 1179 en Nidaros aŭ moderne Trondheim) estis vikinga norvega jarlo dum la civitaj militoj kaj por tempo fakta reganto de la lando. Li venis el grava familio. Laŭ informoj en la malnovnordlanda reĝa sagao Fagrskinna kaj en la norvegaj reĝaj sagaoj (Heimskringla), li devenas de la klanoj Ladejarlen kaj Arnmødlingen. Lia patro Kyrpinga-Orm Svensson estis la vartpatro de la filo de la reĝo Magnus la 2-a de Norvegio aŭ Magnus Haraldsson (1048-1069), lia patrino estis Ragnhild Skulesdottir aŭ Ragnhild, filino de Skule. Lia pli maljuna duonfrato Ogmund Dengje (n. en 1089) estis konsilisto de la filoj de Harald kaj ĝuis eĉ pli altan reputacion ol Erling dum sia tuta vivo.
Erling Skakke | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1115 en Etne |
Morto | 19-an de junio 1179 (64-jaraĝa) en Trondheim |
Mortokialo | Mortis en batalo |
Ŝtataneco | Norvegio |
Familio | |
Patro | Kyrpinga Orm Sveinsson (en) |
Patrino | Ragnhild Skulesdatter |
Edz(in)o | Kristin Sigurdsdatter (1155 (Gregoria)–) |
Infanoj | Magnus la 5-a de Norvegio, Sigurd Jarlsson, Ragnhild Erlingsdotter |
Okupo | |
Okupo | militisto politikisto |
Erling Skakke faris kampanjon kun la jarlo de Orkadoj Rögnvald Kali Kolsson en 1152–1155. Li vojaĝis al Palestino, Konstantinopolo kaj Romo. Okazis batalo kun la araboj antaŭ Sicilio. Li estis trafita en la kolo, tiel ke lia kapo tiam estis klinita (på skakke); ĉi tio gajnis al li lian nomon.
En 1162, Erling estis suspektita esti mortiginta sian rivalon Håkon la 2-a (Norvegio) aŭ Håkon Herdebrei en la marbatalo de la insulo Sekken en la fjordo Romsdal. Håkon estis kaptita en la batalo kaj mortis dum liaj homoj estis sur la ŝipo de Erling.
Post la morto de reĝo Inge Krogrygg en 1161, Erling Skakke estis unu el la gvidantoj de la partio, kiu rekomendis unuigitan reĝon. En 1153 li edziĝis al Kristin Sigurdsdatter (n. en 1125), filino de Sigurd la 1-a de Norvegio aŭ Sigurd Jorsalfare. Kune ili havis ok infanojn. Ilia filo Magnus la 5-a de Norvegio aŭ Magnus Erlingsson estis elektita reĝo kiel 6-jara infano en 1161 kaj kronita en 1163 en la aĝo de ok jaroj. Erling regis por li.
Lige kun la kronado de lia filo, Erling fondis abatejon sur la insulo Halsnøy en la fjordo Hardanger en 1163/64.
En 1166, Erling Skakke batalis sukcese kontraŭ la ribelo de Olav Ugjæva (m. en 1169), kies viroj embuskis lin proksime de la loĝloko Sørum kaj vundis lin. Erling mallarĝe eskapis, venkis Olav en la batalo de Våler en 1168, sed estis sin mortigita fare de la viroj de Sverre Sigurdsson en la batalo de Kalvskinn en Trondheim en 1179. Sverre honoris lin per parolado ĉe la funebra diservo en la preĝejo.[1] La filo de Erling, Magnus la 5-a, restis reĝo de Norvegio ĝis 1184.