Ellen Franz
Ellen FRANZ [franc], ekde 1873 baronino de Heldburg, (naskiĝis la 30-an de majo 1839 en Naumburg (Saale), mortis la 26-an de marto 1923 en Meiningen) estis germana aktorino kaj pianistino.
Ellen Franz | ||
---|---|---|
Ellen Franz, ĉ. la jaro 1870,sur portreto de Oskar Begas
| ||
Ceteraj titoloj | Freifrau von Heldburg (ekde 1873) | |
Persona informo | ||
Ellen Franz | ||
Naskiĝo | 30-an de majo 1839 en Naumburg | |
Morto | 24-an de marto 1923 (83-jaraĝa) en Meiningen | |
Tombo | Meiningen vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Familio | ||
Patro | Hermann Franz (en) vd | |
Edz(in)o | Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen (1872–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro teatra aktoro pianisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiFranz ricevis muziktrejnadon ĉe Hans von Bülow kaj iĝis poste aktorinadeptino de Heinrich Marr. Franz (Ferenc) Liszt peris ŝian venigon al la Kortega teatro de Koburgo en la jaro 1860-a. La unua rolo tie estis Jane Eyre en Waise von Lowood de Charlotte Birch-Pfeiffer, kun Emil Devrient. Aliaj engaĝigoj estis 1862-64 en Oldenburg, 1864-67 en Mannheim. La de ŝi luditaj roloj estis de salondamoj enkomediaj, heroinoj respektive tragikaj amantinoj.
Danke al Friedrich von Bodenstedt ŝi venis en 1867 al Meiningen (unua rolo: Julia en Romeo und Julia), kie ŝi ja furoris. Post la morganata edziniĝo kun duko Georgo la 2-a de Saksio-Meiningen ŝi ne plu aktoris. Franz estis inteligenta, artiste sentokapabla virino kun bonega - ĉar malegoisma - influo sur sian edzon, la t.n. "teatrodukon". Ŝi ne nur faris multon por la Teatro je Meiningen sed engaĝiĝis ankaŭ sociale kaj estis ege ŝatata en la tuta duklando.
Vidu ankaŭ
redaktiVerkoj
redakti- Fünfzig Jahre Glück und Leid, eldonita de J. Werner, 1926