„ La apero de ĉi tiu libro estas aparte ĝojiga, ĉar ĝi prezentas en la internacia lingvo interesan romanon de mondfama aŭtorino verkitan en regiono rajte nomita “la lulilo de la Esperanta movado en Anglujo” En 1847, en la vilaĝo Haworth, Charlotte Bronté verkis Jane Eyre: en 1902, en la apuda urbo Keighley, fondiĝis la unua Esperanta Societo en la Brita Imperio. Se oni serĉas verkon, kiu (laŭ la bedaŭrinda nuntempa modo) enhavas ideojn erotikajn aŭ blasfemajn, oni ne turni [tiel] atenton al Jame Eyre. En ĝi ne troviĝas eĉ komikaj epizodoj. Mirinde diri— eĉ mankas al la heroino korpa beleco. Tamen la romano estas tre kolorplena; abundas scenoj intense dramecaj kaj eĉ kortremigaj, kaj oni sentas sin devigata ne fermi la libron, ĝis prezentiĝis la fina sceno. Ĉar ĝis nun ekzistas en nia literaturo malmulte da Britaj romanoj unuarangaj, estas des pli ĝojige, ke S-ro Bulthuis prezentis al ni la nunan tradukon. Jane Evre jam fariĝis klasikaĵo, kaj Charlotte Bronté sidas inter la senmortuloj.
Antaŭ ol legi verkon de S-ro Bulthuis, oni jam scias, ke ĝi estos bonstila kaj facile komprenebla. Legante ĉi tiun volumon, oni konstatas, ke la atendita plezuro plene efektiviĝas. En Esperanta libro kun preskaŭ 500 paĝoj grandformataj, tre povas okazi eraroj; kaj oni devas konfesi, ke en Jane Eyre tiaj makuloj ja ekzistas. Certe kelkaj el ili ne aperus, se la tradukinto estus petinta konsilon de kompetenta Brita samideano. Pfenigo ne validas ĉe butikoj en Anglujo: aukaŭ bezonas multan ŝanĝon la “Proksimuma Elparolo” sur la antaŭ-lasta paĝo. La prononco de Eyre, ekzemple, estas ajr, kaj de Wood ŭud. Eŭtiĥo estas junulo nomita en Agoj XX, ne ekleziulo el la V-a jarcento. Sur la lasta paĝo oni malkovris kelkajn malicaĵojn de la presista diablo; tamen tiu listo ne estas plena. Zorgema leganto trovos ankaŭ kelkajn deflankiĝojn de Zamenhofaj konsiloj pri la ĝusta uzo de apartaj vortoj kaj esprimoj.
Aparte ĝenas la ofta uzo de neeble povas anstataŭ tute me povas. Malgraŭ tiuj malperfektaĵoj, ni varme rekomendas la libron. Ĝi estus altvalora aldono al ĉiu Esperanta biblioteko. ” |