Eŭtanazio
Eŭtanazio (etimologie, el la greka, ευθανασία, de eu~ – bona, ĝusta, facila kaj thanatos – morto; do "bona morto"') estas ia procedo por plifruigi la morton de homo, kies pluvivon oni konsideras nedezirebla. La motivoj de tiu nedezirebleco povas varii.
Difinoj de eŭtanazio
redaktiEŭtanazio povas signifi, depende de la vidpunkto:
- Permesi al grave malsana persono elekti aŭ antaŭigi la momenton de sia morto (ekzemple por eviti pliajn suferojn), kaj, pasive aŭ aktive, helpi lin tiucele.
- Mortigi aŭ lasi morti homon, kies vivon oni konsideras ne vivinda, sed kiu ne povas mem decidi pri tio. Tiu ĉi eblo levas la problemon, ĉu oni rajtas decidi pri la vivo de aliulo, eĉ se tiu eble antaŭe faris tiusencan deklaron.
Specoj de eŭtanazio
redaktiPasiva eŭtanazio
redaktiOni ĉesas apliki al la malsana persono kuracilojn, medikamentojn aŭ, ĝenerale, farmakojn aŭ ajnan rimedon (inkluzive de nutraĵo) plu tenantajn lin viva.
En kelkaj landoj oni jam akceptis tiun pasivan eŭtanazion. Tio signifas escepton de la normala devo helpi al homoj en danĝero aŭ senhelpa situacio.
Aktiva eŭtanazio
redaktiOni donas al la malsana persono substancon aŭ farmakon kiu, pro la dozo aŭ konsisto, plirapidigas aŭ antaŭigas ties morton. Se la persono estas agokapabla, sufiĉas disponigi al li la rimedon.
Eŭtanazio en fikcio
redaktiBeletro pri eŭtanazio
redaktiFilmoj pri eŭtanazio
redakti- "Mar adentro" ("For en maron"), de Alejandro Amenábar
Vidu ankaŭ
redakti- bioetiko
- sinmortigo
- religio
- Piergiorgio Welby
- Terri Schiavo
- Karl Binding
- Alfred Hoche
- Aranĝo T4
- besta eŭtanazio
- Friedrich Zawrel, okulatestanto de eŭtanaziagoj de la nazioj en Vieno