Moutier (distrikto)
La distrikto Moutier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 23026 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estis la samnoma urbo Moutier. Ekde la 1-a de januaro 2010 la iama distrikto Moutier estas parto de la nova administra distrikto Berna Ĵuraso.
Distrikto Moutier | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Berno | |
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Moutier |
Geografia situo | CH1903: 594554 / 235091 (mapo)47.26677.3666694444444Koordinatoj: 47° 16′ N, 7° 22′ O; CH1903: 594554 / 235091 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 23026 (2008-12-31) |
Areo | 216 km² |
Loĝantardenseco | 107 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0214 |
Geografio
redaktiLa distrikto Moutier situas en la berna Ĵuraso en la supra parto de la valo de la rivero Birsig.
Najbaraj distriktoj
redaktiLa distrikto Moutier limas en nordo al la distrikto Delemonto (Kantono Ĵuraso), en nordoriento al la distrikto Thierstein (Kantono Soloturno), en sudoriento al la distrikto Thal (Kantono Soloturno), en sudokcidento al la distrikto Lebern (Kantono Soloturno) kaj la distrikto Courtelary, kaj en okcidento al la distrikto Franches-Montagnes (Kantono Ĵuraso).
Historio
redaktiOrigine Moutier konsistis el la paroĥoj de la paroĥaro Moutier-Grandval kaj Senjorujo Bellelay kaj estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Post la Franca revolucio de 1792 la regiono dum mallonga tempo estis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste ĝis 1815 apartenis al la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la regiono estis de la Viena Kongreso atribuita al Kantono Berno kaj fariĝis svisa. Moutier nun estis ĉefdistrikto kaj ekde la jaro 1831 distrikto de Kantono Berno. Kiam en la jaro 1971 estis fondita la Kantono Ĵuraso, la popolo en la suda distrikto Moutier decidis resti ĉe la Kantono Berno. Intertempe pli multo de la loĝantaro preferus ŝanĝo al Kantono Ĵuraso, kaj estas ebla, ke tiu demando iam en estonto estos redecidita.
Komunumoj de la distrikto Moutier
redaktiLa distrikto Moutier konsistas (stato en 2009) el 26 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Moutier estas la plej granda kaj ununura urbo. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Belprahon | 301 | 3,79 | 0681 | |
Bévilard | 1709 | 5,63 | 0682 | |
Champoz | 161 | 7,11 | 0683 | |
Châtelat | 120 | 4,09 | 0684 | |
Corcelles | 230 | 6,78 | 0687 | |
Court | 1361 | 24,60 | 0690 | |
Crémines | 546 | 9,35 | 0691 | |
Eschert | 383 | 6,56 | 0692 | |
Grandval | 333 | 8,21 | 0694 | |
Loveresse | 310 | 4,64 | 0696 | |
Malleray | 1985 | 10,35 | 0697 | |
Monible | 38 | 3,39 | 0699 | |
Moutier | 7486 | 19,53 | 0700 | |
Perrefitte | 485 | 8,67 | 0701 | |
Pontenet | 207 | 2,74 | 0702 | |
Rebévelier | 51 | 3,52 | 0715 | |
Reconvilier | 2253 | 8,23 | 0703 | |
Roches | 221 | 8,97 | 0704 | |
Saicourt | 572 | 13,75 | 0706 | |
Saules | 156 | 4,25 | 0707 | |
Schelten | 44 | 5,61 | 0708 | |
Seehof | 74 | 8,42 | 0709 | |
Sornetan | 121 | 5,62 | 0710 | |
Sorvilier | 268 | 7,02 | 0711 | |
Souboz | 131 | 10,63 | 0712 | |
Tavannes | 3480 | 14,65 | 0713 | |
Totale | 26 | 23026 | 216,11 | 0214 |
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Moutier – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)