Cotillas
Cotillas [koTIljas] (Klaĉistinoj, sed tute senrilate: vidu sube Toponimion) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, en la parto Sierra de Alcaraz. Estas areo de 14,47 km² je 952 msm kaj je 156 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.
Cotillas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 02461 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 131 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 26′ N, 2° 30′ U (mapo)38.431111111111-2.5069444444444Koordinatoj: 38° 26′ N, 2° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 952 m [+] | ||
Areo | 14,47 km² (1 447 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cotillas [+] | |||
Cotillas havas 123 loĝantojn (2019) kun denseco de 8,98 kaj enhavas la submunicipojn Arroyofrío de Arriba kaj Río de Cotillas aŭ Resinera.
Geografio
redaktiĜi estas inter la montaroj de Alcaraz (Albacete) kaj Segura (Jaén). Parto de ties municipa teritorio estas integrita en la Natura Parko de los Calares del Río Mundo y de la Sima. La municipa teritorio estas trafluata de la rivero Cotillas kaj limas kun Villaverde de Guadalimar, Vianos, Riópar (Albacete) kaj Siles (Jaén).
Toponimio
redaktiLa kastelo sur la montopinto estis okupita jam de islamanoj en la epoko de Al Andalus. En araba Al Kutillas signifas malsupre de la monteto.
Historio
redaktiCotillas estis domaro de Alcaraz kaj poste kun Villapalacios, Bienservida, Villaverde de Guadalimar kaj Riópar, formis parton de la Senjorlando de la Cinco Villas (Kvin Urboj), historia subkomarko ene de la Sierra de Alcaraz.
María Cruz Castillo López de la socialisma partio PSOE estis urbestrino sesfoje, do dum preskaŭ kvarono da jarcento.
Vidindaĵoj kaj ekonomio
redakti- La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la turismo kaj la agrikulturo. Estas ruinoj de kastelo, nome de la Yedra. La preĝejo estis probable konstruita en la 16a jarcento. Oni disponas de ruraj gastejoj, kaj en la domaro, kaj en la ĉirkaŭoj, en la montaro. Estas kavo je 7 km. Fuente Cavera estas alia loko por ĝui la naturon kaj same je 3 km La Majada del Soto.
- Je 6-8 km estas la Akvorezervejo de Arroyofrío.
- En la vilaĝo estas municipa naĝejo.