Caudry
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caudry (stacidomo). |
Caudry estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 13 469 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Caudry | |||||
---|---|---|---|---|---|
Muzeo pri teksaĵoj (Caudry)
| |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Hauts-de-France | ||||
Departemento | Nord | ||||
Arondismento | Cambrai | ||||
Kantono | Clary | ||||
| |||||
INSEE kodo | 59139 [+] | ||||
Poŝtkodo | 59540 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 59139 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Guy Bricout (2008-2014) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 13 469 (1 999) | ||||
Loĝdenso | 1 040 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Koordinatoj | 50°07′33″N 3°24′45″O / 50.12583°N, 3.4125°O (mapo) Koordinatoj: 50°07′33″N 3°24′45″O / 50.12583°N, 3.4125°O (mapo) | ||||
Alto | 103 m - 138 m | ||||
Areo | 12,94 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
50° 07′ 33″ Nordo 3° 24′ 45″ Oriento / 50.1258333333 °N, 3.4125 °O (mapo) | |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Caudry [+] | |||||
Geografio
redaktiCaudry situas kerne de la natura regiono Cambrésis kaj proksime al ties historia ĉefurbeto, Cambrai. La ĉirkaŭa regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. Cambrésis situas inter du aliaj, iom pli montetaj regionoj, nome Avesnois oriente kaj Artezo okcidente.
Caudry etendiĝas sur 12,94 km².
Historio
redaktiCaudry famiĝis en la 19-a jarcento kiel grava centro rilate al la produktado de delikataj teksaĵoj. La unua metiejo estis instalita en 1826 de S-ro Placide Gabet. En la urbo ankoraŭ aktivas 12 teksistoj.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Guy Bricout, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Vidindaĵoj
redaktiLa loka preĝejo estas la baziliko Sankta Maxellande, konstruita post la demografia prospero de la dua duono de la 19-a jarcento.
Administrado
redaktiCaudry apartenas al la kantono de Clary, kies ĉefurbo estas Clary. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.