Bovaĵo
Bovaĵo estas viando de bovo. Ĝi estas unu el la plej konsumataj viandoj en la mondo.[1]
La diversaj muskolpartoj de la bovo estas kuiritaj entute (ekz. rostaĵo), tranĉe (ekz. bifsteko), dispecigita (ekz. gulaŝo) aŭ hakita (ekz. hamburgero).
Viandobovoj estas bovoj bredataj por viando-produktado (distinge el laktobovinoj, uzitaj por laktoproduktado). La viando de maturaj bovoj estas konata ĉefe kiel bovaĵo.
Viandospeco
redaktiLaŭ pecigo ekzistas diversaj viandospecoj:
- bovokolo, kresto aŭ nuko
- transripo
- bovbrusto
- altripo
- antaŭripo aŭ alta rostbefo
- rostaĵo aŭ plata rostbefo
5 kaj 6 estas la rostbefo aŭ interripaĵo - bovlumbaĵo
- streĉripo
- ventraĵo
- ŝultro
- supra ŝelo, malsupra ŝelo kaj nukso
- flanko
- kokso kun bifsteko kaj ostaĵo, rumsteko
- suro
La nomoj povas ŝanĝi laŭregione. Jam en Aŭstrio kaj Svisio ekzemple la dispecigito ne estas farita same.
Vidu ankaŭ
redaktiKonsumo
redaktiEkde la unuaj publikigitaj BSE-kazoj en Britio komence de la 1990-aj jaroj multaj konsumantoj malpligrandigis sian bovaĵkonsumon pro timo infektiĝi per la malsano de Creutzfeldt-Jakob. La vendokvantoj malpligrandiĝis de po 10,4 kg en 1999 al po 9,6 kg en 2000 kaj po 6,8 kg en 2001 kiam en Germanio aperis la unuaj BSE-kazoj, sed post kelkaj semajnoj la spezo stabiliĝis denove. En la jaro 2004 la konsumo en Germanio atingis denove po 8.8 kg da bovaĵo kaj bovidaĵo, la tuta viandokonsumo estinte po 61,3 kg.
Evoluo de la po-kapa-konsumo de bovaĵo kaj bovidaĵo en kg en Germanio -------------------------------------------- 1999 2000 2001 2002 2003 2004 10,4 9,6 6,8 8,4 8,4 8,8 -------------------------------------------- (fonto: Deutscher Fleischerverband)
Produktlandoj
redaktiLa tri plej ĉefaj landoj, kiuj produktas bovaĵon estas Usono, Brazilo kaj Ĉinio. La plej gravaj eŭropaj produktlandoj estas Francio, Germanio kaj Italio.
Rango | Lando | Produktaĵo (en miloj da tunoj) |
Rang | Lando | Produktaĵo (en miloj da tunoj) |
---|---|---|---|---|---|
1 | Usono | 11.207 | 10 | Kanado | 1.425 |
2 | Brazilo | 7.774 | 11 | Germanio | 1.258 |
3 | Ĉinio | 6.267 | 12 | Italio | 1.142 |
4 | Argentino | 2.700 | 13 | Ukrainio | 730 |
5 | Rusio | 2.100 | 14 | Hispanio | 721 |
6 | Aŭstralio | 2.033 | 15 | Novzelando | 700 |
7 | Francio | 1.590 | 16 | Britio | 700 |
8 | Meksiko | 1.496 | 17 | Kolombio | 690 |
9 | Hindio | 1.483 | - |
Fonto: Handelsblatt - Die Welt in Zahlen (2005)
Eksteraj ligiloj
redakti- Ttt-ejo pri aŭstraj specialaĵoj Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- Lebensmittellexikon.de
- Heinz Pohl - dispartigo de bovaĵo