[go: up one dir, main page]

Bödeháza estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti.

Bazaj informoj

redakti

Bödeháza situas sur tre mildaj deklivoj, fine de sakovojo, laŭ la landlimo de Slovenio (kontraŭe troviĝas Kamovci kaj Žitkovci). Lenti troviĝas 13, Nova kaj Őriszentpéter 27 km-ojn.

Historio

redakti

La unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1389 laŭ tiama hungara ortografio "Bedehaza". Post Traktato de Trianon parto de la kampoj aldoniĝis al la estonta Jugoslavio. En 1935 la apuda vilaĝeto Szentistvánlak [sentiŝtvAnlak] aliĝis al Bödeháza. En 2001 vivis tie ankoraŭ 82 homoj. Ekde 2008 ankaŭ Slovenio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senkontrole trairebla ie ajn. En Bödeháza migra poŝto servas.

Vidindaĵoj

redakti