Angulemio (franca regiono)
Angulemio estas malnova franca provinco, situanta inter Limoĝio oriente, Perigordo sude, Santonĝo okcidente, kaj Potevio norde.
Angulemio | |||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Angoumois | |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
malnova provinco de Francio | |||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||
graflando, poste duklando-pajrolando
| |||||||||||||||||
| |||||||||||||||||
Ĝi kovris la centran parton de la nuna departemento Charente. Ĝi enhavis ankaŭ kelkajn paroĥojn de la nuna departemento Deux-Sèvres (Pioussay, Hanc kaj Bouin, devenantaj de markizlando de Ruffec), de Haute-Vienne (Oradour-sur-Vayres, Cussac, Dournazac, inter aliaj) kaj ankaŭ de Dordogne (La Tour-Blanche).
Geografio
redaktiHistorio
redaktiTiu provinco kreiĝis sur la teritorio de Agésinates, gaŭla popolo loĝanta en dua Akvitanio[1],[2], kies ĉefurbo estis Iculisma, la nuna Angoulême. Ŝlosilaj datoj en ĝia historio :
- Kreo de civito Angoulême fine de la 4-a jc
- Unuiĝo kun Perigordo kaj Agenlando en la 9-a jc kaj ĝi fariĝis graflando en 866
- Pinto de ĝia potenco en la 10-a jc kaj 11-a jc (Vilhelmo la Tria Taillefer kaj Vilhelmo la Kvara)
- La graflando fariĝas rivalaĵo inter princaj dinastioj de Plantaĝenetoj kaj Kapetidoj. Johano la Sentera forrabis la junan Izabelan de Angoulême, unika filino de Aymar Taillefer, grafo de Angoulême, en 1200.
- Angulemio estas altigita al duklando Pajrolando en februaro 1514 de Francisko la Unua; ĝi fariĝis reĝa kaj biena feŭdo, vera reĝa bieno.
- Kamparanaj ribeloj en la 16-a kaj 17-a jc (impostoj, mizero, religimilitoj, nuligo de Nanta edikto)
- Fariĝis generalito (t.e. administra distrikto) en 1692 por pli bone kontroli impostkolektadon.
Vidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Henri Enjalbert, Aunis, Saintonge, Angoumois, Éd. Horizons de France, 1967
- Engoulesme Angoulême au fil de l'histoire, Jacqueline Labregère-Baleix, eld. SAJIC, Angoulême, 1981
- Une résidence des comtes d’Angoulême autour de l’an mil : Le castrum d’Andone (Villejoubert, Charente). Publikigo de la fosadoj de André Debord (1971-1995), Sous la direction de Luc BOURGEOIS, 2009, 536 koloraj paĝoj, ISBN 978-2-902685-66-0, Eldonoj de CRAHM. retpaĝo de Universitato de Caen Arkivigite je 2013-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Pline l'Ancien, Histoire naturelle, Libro 4-a, ĉap. 19-a.
- ↑ Referenco "Angoumois-Vigier-Corlieu"