Santonĝo
Santonĝo (en santonĝa lingvo Saintonghe, kun ekspirata "g" aŭ Séntunjhe) estas malnova franca provinco, kies limoj plurfoje ŝanĝiĝis laŭtempe. Parto de gaŭla Akvitanio en antikveco (Saintes fariĝis la unua ĉefurbo de tiu vasta tuto), poste ĝi apartenis laŭtempe al la reĝoj kaj dukoj de Akvitanio, al la grafoj de Anĵuo, poste al la grafoj de Poitiers, antaŭ ol esti integrita denove en la duklandon de Akvitanio por pluraj jarcentoj.
Geografio
redaktiSantonĝo (antaŭe skribita Xaintonge) sidas nun sur kvin departementoj: Charente-Maritime (krom la nordokcidenta parto, kiu apartenas al la provinco Aŭniso kaj krom Pays d'Aulnay, kiu apartenas al Potevio) okcidenta kvarono de Charente (kantonoj de varmaj teroj: kantono de Nord-Cognac, kantono de Sud-Cognac, Jarnac, Châteauneuf-sur-Charente)[1], la plej suda parto de Deux-Sèvres (Frontenay-Rohan-Rohan kaj antaŭurboj sude de Niort) kaj Vendée (kun parto de potevia marĉo). En la nordo de Gironde, la lando Gabay, kie estas parolita la santonĝa lingvo, dependis de la malnova provinco Gujeno.
Historio
redaktiOriginoj
redaktiElstaruloj
redakti- Samuel de Champlain (1580-1635), esploristo kaj fondinto de urbo Kebeko kaj Akadio.
- Francisko la Unua (1494-1547), reĝo de Francio, naskiĝinta en Cognac.
- François Mitterrand naskiĝis je la 26a de oktobro 1916 en Jarnac (urbo de Charente), kaj mortis je la 8a de januaro 1996, Prezidento de la Respubliko (Francio) de 1981 ĝis1995.
Rimarkindaj konstruaĵoj
redakti- Romiaj ruinoj de Saintes, ekzemple la amfiteatro, la triumfa arko de Germanicus kaj la termoj de Saint-Saloine.
- Malnova abatejo de Saint-Jean-d'Angély
- Marbordaj fortikaĵoj : Fort Boyard, Fort Louvois, Citadelo de Château-d'Oléron.
- Fortikigita urbo Brouage
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Maurice Bures (1991). Le type saintongeais (Santonĝa tipo) (france) (Parizo). Le Croît vif. ISBN 2-9079-6705-3.
Vidu ankaŭ
redaktiVidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- france Robert Favreau (1959) Kontoj de seneskallando Saintonge (1360-1362) Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine ; Biblioteko de lernejo de ĉartoj ; Volumo 117 ; paĝoj 73-88 (versio PDF, 1,2 Mo avec Persée).