Anna Świderkówna
Anna Świderkówna (naskiĝis la 5-an de decembro 1925 en Varsovio, ĝuste Anna Świderek (ĝis la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento publikigis sub tiu ĉi nomo), mortis la 16-an de januaro 2008 en Varsovio) – pola historiistino pri literaturo, klasika filologino, papirusologino, bibliistino, tradukistino; profesoro de Varsovia Universitato, popularigantino de scio pri la antikva epoko kaj la Biblio. Pli ol 30 jaroj gvidis la Katedron de Papirusologio (posta Fako Papirusologia).
Anna Świderkówna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de decembro 1925 en Varsovio |
Morto | 16-an de aŭgusto 2008 (82-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Faculty of Polish Studies at the University of Warsaw (en) (1945–1949) |
Familio | |
Patro | Marian Świderek (en) |
Okupo | |
Okupo | historiisto klasika filologo universitata instruisto verkisto filologo |
Verkaro
redakti- W "państwie" Apolloniosa (En la "ŝtato" de Apolonio, 1959, habilitiĝo)
- Kiedy piaski egipskie przemówiły po grecku (Kiam egipta sablo alparolis greke, 1959)
- Hellada królów (Antikva Grekio, 1969, 1999 kaj 2008)
- Hellenika. Wizerunek epoki od Aleksandra do Augusta (Grekaĵoj. Bildo de la epoko ekde Aleksandro la Granda ĝis Aŭgusto Cezaro, 1974)
- Siedem Kleopatr (Sep Kleopatroj, 1978)
- Życie codzienne w Egipcie greckich papirusów (Ĉiutaga vivo en Antikva Egipto de la grekaj papirusoj, 1983)
- Bogowie zeszli z Olimpu (Dioj descendis de Olimpo, 1991)
- Rozmowy o Biblii (Konversacioj pri la Biblio, 1994)
- Ewangelia według św. Mateusza (Evangelio laŭ Sankta Mateo; traduko el la greka, 1995)
- Rozmów o Biblii ciąg dalszy (Konversacioj pri la Biblio ankoraŭfoje, 1996)
- Ewangelia według św. Marka (Evangelio laŭ Sankta Marko; traduko el la greka, 1997)
- Rozmowy o Biblii: Nowy Testament (Konversacioj pri la Biblio: Nova Testamento)
- Koń, który trafił do historii (Ĉevalo, kiu trafis al la historio,2004)
- Rozmowy o Biblii: Opowieści i przypowieści (Konversacioj pri la Biblio: Rakontoj kaj paraboloj, 2006)
- Nie tylko o Biblii (Ne nur pri la Biblio, 2006)
Fontoj
redakti"Niedziela" (Dimanĉo), n-ro 35/2008, p. 10-11