Abu Hanifah
Abū Ḥanīfah al-Nuʽmān ibn Thābit (n. en 699, Kūfah, Irako - m. en 767, Bagdado) estis islama teologo kaj juristo.
Abu Hanifah | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | النُّعْمَانِ بْنِ ثَابِتٍ بْنِ مَرْزُبَان الكُوفِيّ التَّيْمِيّ بِالْوَلَاء |
Naskiĝo | 5-an de septembro 699 en Kufa, Omajada kaliflando |
Morto | 18-an de junio 767 (67-jaraĝa) en Bagdado, Abasida Kaliflando |
Tombo | Bagdado |
Lingvoj | araba |
Familio | |
Infano | Hammad ibn Abu Hanifah (en) |
Okupo | |
Okupo | ulemo komercisto islamjuristo |
Verkoj | Musnad Abu Hanifa Al-Fiqh al-Akbar |
Filo de komercisto de Kūfah, li amasigis fortunon pro la negocoj de la silko kaj studis juron kun la fama juristo Ḥammād. Post la morto de lia majstro (738), Abū Ḥanīfah iĝis la sukcedanto. Li estis la unua kiu disvolvigis leĝajn doktrinojn surbaze de la islama jura tradicio akumulita.
Ĉefe li estis beletrulo kaj ne akceptis jurpostenojn ne aktive partoprenis en la politiko de la tribunaloj; kaj estis favore al la heredantoj de Ali Ibn Abi Talib super la regantaj dinastioj umajadoj kaj abasidoj.
Lia doktrina sistemo konvertiĝis en unu el la kvar skoloj de jurisprundenco de la islama leĝo (Ŝario), la hanafismo, kaj ankoraŭ ĝi estas vaste obeata en Barato, Pakistano, Turkio, Centrazio kaj la arabaj landoj. Ĝi estas la plej sekvata inter la skoloj sunaaj.