Modra
- Eble vi serĉas: Modrá.
Modra hungare Modor, germane Modern estas urbo en Slovakio.
Modra | ||
hungare: Modor, germane: Modern, latine: Modorinum | ||
urbo | ||
Supra fino de placo en Modra
| ||
|
||
Oficiala nomo: Modra | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo | |
Distrikto | Distrikto Pezinok | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Malgrandkarpata regiono | |
Montaro | Malgrandaj Karpatoj | |
Situo | Modra | |
- alteco | 175 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 19′ 54″ N 17° 18′ 32″ O / 48.33167 °N, 17.30889 °O (mapo) | |
Areo | 49,62 km² (4 962 ha) | |
Loĝantaro | 8 957 (31.12.2009) | |
Denseco | 180,51 loĝ./km² | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 900 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-33 | |
Aŭtokodoj | PK | |
NUTS | 508101 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| ||
Vikimedia Komunejo: Modra | ||
Retpaĝo: www.modra.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiModra situas en Malgrandaj Karpatoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Bratislava-Trnava. La ĉefurbo troviĝas 22 km.
Historio
redaktiLa kampoj komence apartenis al Bratislava burgo. La unua mencio devenis el 1158, kiam hungara reĝo Géza la 2-a donacis la lokon al episkopo de Nitra. La komunumo detruiĝis fare de tataroj en 1241. Mateo Csák havis la tutan regionon inter 1300-1321. Tiutempe la loĝantaro jam okupiĝis pri vinkulturo. En 1361 la komunumo urbiĝis, en 1569 iĝis ankaŭ kampurbo ricevinte ĝin de Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio). La urbo estis luterana episkopejo inter 1741 kaj 1934. La katolika lernejo iĝis luterana en 1594. En 1605 Stefano Bocskai okupis la urbon. En 1607 ricevis altan rangon libera reĝa urbo de Rudolfo la 2-a. Konstruado de la fortikaĵo finiĝis en 1646, tamen la turkoj detruis la urbon en 1663. Okazis incendioj en 1705 kaj 1729. En 1674 la katolika paroĥo kaj lernejo refondiĝis. En la 19-a j.c. granda parto de la fortikaĵo malkonstruiĝis.
En 1910 loĝis en la urbo 5009 da homoj (4124 slovakoj kaj 347 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon ĝi apartenis al Pozsony (reĝa departemento), kie estis urbo kun konsilantrajto. Poste ĝi iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. La urbo ankaŭ nun famas pri vinkulturo.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika tombeja preĝejo omaĝe al Bapta Sankta Johano el la 14-a j.c.
- romkatolika paroĥa renesanca-klasikisma preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) el 1873, ankaŭ pilgrimloko
- luterana templo el 1863
- germana templo el 1865
- slovaka templomo el 1835
- urboturo el 1634
- kapelo omaĝe al Neĝa Virga Maria el 1760
- kapelo omaĝe al Sankta Triunuo el 1758
- kapelo omaĝe al Maria Magdalena el 1862
- preĝejo omaĝe al "Kraľová" Sankta Miĥaelo el 1863
- puto pri Sankta Floriano el 1752
- kastelo el 1925 en loko de iama fortikaĵo, nun faklernejo pri vinkulturo
Servoj
redaktiFamuloj
redakti- naskiĝis en la urbo:
- hungaria oraĵisto Sámuel Libay
- hungara politikisto József Hajnóczy
- hungara botanikisto János Heuffel
- hungara agronomo, pedagogo, akademiano Vilmos Westsik
- hungara filologo Pál Lichner
- mortis en la urbo:
- 1856 dum ĉasado slovaka politikisto Ľudovít Štúr
Esperanto
redaktiEn somero de 2008 kaj 2009 okazis en Modra-Harmónia Somera Esperanto-Studado, grandskala Esperanto-renkontiĝo por lernantoj de Esperanto, organizita de lernu![1].
Ekde 2010, ĉiujn duan jaron, fine de oktobro aŭ novembre, okazas en Modra-Harmónia Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.
Partneraj urboj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-06-01. Alirita 2008-05-02 .