Štúrovo
Štúrovo (antaŭ 1948 slovake Parkan; germane Parkan, hungare Párkány) estas slovaka urbo borde de la rivero Danubo, enfluejo de Hron estas proksime. En 2021 en la urbo vivis 9 777 loĝantoj sur areo de 13,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 727 loĝantoj/km². Aliflanke de la Danubo troviĝas la hungara urbo Esztergom. 68,7 % de la loĝantoj de Štúrovo indikas havi hungaran naciiecon, 28,1 % slovakan.
Štúrovo (Parkan) | |||||
hungare Párkány, germane Parkan | |||||
urbo | |||||
Piediranta zono en Štúrovo
| |||||
|
|||||
urbeto • municipo de Slovakio • limurbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Oficiala nomo: Štúrovo | |||||
Lando | Slovakio | ||||
Regiono | Regiono Nitra | ||||
Distrikto | Distrikto Nové Zámky | ||||
Historia regiono | Supra Hungarujo | ||||
Riveroj | Danubo, Hron, Ipeľ | ||||
Situo | Štúrovo | ||||
- alteco | 109 m s. m. | ||||
- koordinatoj | 47° 47′ 56″ N 18° 43′ 24″ O / 47.79889 °N, 18.72333 °O (mapo) | ||||
Areo | 13,44 km² (1 344 ha) | ||||
Loĝantaro | 10 807 (31.12.2009) | ||||
Denseco | 804,09 loĝ./km² | ||||
Unua skribmencio | 1248 | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 943 01 | ||||
Telefona antaŭkodo | +421-36 | ||||
Aŭtokodoj | NZ | ||||
Vikimedia Komunejo: Štúrovo | |||||
Retpaĝo: www.sturovo.sk | |||||
Portalo pri Slovakio | |||||
Historio
redaktiLa urbo estis loĝata dum la neolitiko. La romianoj fondis tie komunumon Anavum. La unua mencio devenis el 1075 en formo "Kakath" (=koko). La turkoj en 1546 konstruis fortikaĵon, kiun la aŭstroj okupis en 1595, sed la turkoj reokupis ĝin en 1605. Nomo Parkan estas turkdevena. En 1662 la hungaroj malvenkis de turkoj. Johano Sobieski la 3-a forigis la turkojn eterne en 1683. En 1724 la komunumo ekhavis la rangon kampurbo. En 1850 la fervojo inter Budapeŝto-Pozsony ekfunkciis. En 1910 loĝis en Párkány 3079 da homoj (3016 hungaroj). La urbo estis distriktejo en Esztergom (reĝa departemento).
Depost Traktato de Trianon la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, kie estis grava limpasejo. Inter 1938-1945 Párkány rehungariĝis.
En 2003 loĝis tie 11410 da homoj (8049 hungaroj, 3294 slovakoj, ktp). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis. Ŝtúrovo kaj Esztergom profitas multe, ekzemple Ambulanco venas el Esztergom, kiu estas pli proksime, ol alia pli granda slovaka urbo.
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Párkány naskiĝis:
- hungara verkisto-ĵurnalisto Zsigmond Sebők
- hungara kemiisto Ferenc Nagy
- hungara inĝeniero Edvin Istvánffy.
En Štúrovo naskiĝis:
- hungara matematikisto Attila Komzsík
- hungara pentristo József Janiga.